Moraviaj enklavoj en Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moraviaj enklavoj en Silezio

Moraviaj enklavoj en Silezio estas devene markigo por eksklavoj de Moravia margrafujo ĉirkaŭitaj de Silezio, ekde la jaro 1783 markigo por partoj de Moravia margrafujo, administrataj plu ĝis la jaro 1928 ja de la sileziaj oficejoj, sed laŭ la moraviaj landaj leĝoj. Temis pri plejparte moraviaj eksklavoj ĉirkaŭitaj de Silezio, sed en unu kazo temis pri terlango de Moravio. Preskaŭ la tuta teritorio de tiuj ĉi "enklavoj" estas nun konsisto de Moraviasilezia regiono, pola parto estas konsisto de Opola provinco.

Detala priskribo de la enklavoj[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la enklavoj konsistis el la jenaj tutaĵoj (numeroj respondas al la numeroj sur la mapo):

  • Moravia terlango en ĉirkaŭaĵo de Litultovice kaj Životice, venantaj ĝis nuntempa teritorio de la statuta urbo Opava. Tiu ĉi parto havis areon 72,01 km². Temas pri municipoj (15) Lhotka u Litultovic, (16) Litultovice (escepte de Choltice, kiu ne estis parto de la devena katastro de Litultovice), (17) Dolní Životice (ankaŭ Hertice – hodiaŭ parto de Dolní Životice), (18) Mikolajice, (19) Uhlířov, (20) Slavkov, kaj de katastra teritorio (21) Deštné (hodiaŭ parto de municipo Jakartovice), (22) Jaktař (hodiaŭ parto de la statuta urbo Opava) kaj (23) Štáblovice (hodiaŭ parto de municipo Štáblovice).
  • Katastra teritorio (24) Vlaštovičky en siaj devenaj limoj (hodiaŭ precipe konsisto de opava urba parto Vlaštovičky kun eta transigo en la katastran teritorion de Neplachovice). Tiu ĉi enklavo havis areon 2,5056 km².
  • La teritorio de municipo (25) Slatina en siaj devenaj limoj. Partoj do estis ankaŭ partoj de municipo Ohrada (hodiaŭ parto de municipo Bílovec) kaj Karlovice (hodiaŭ parto de municipo Tísek). Tiu ĉi enklavo mezuris 2,51 km².
  • (26) Suché Lazce en siaj devenaj limoj. Konsisto do estis ekzemple Kravařov (hodiaŭ parto de a katastra teritorio Komárov u Opavy), plu malgranda parto de parcelo n-ro 459/1 en la katastra teritorio de municipo Štítina. Male konsisto ne estis plimulto de Přerovec. Tiu ĉi enklavo mezuris 5,22 km².

Aŭstria parto de la enklavoj havis areon 308,26 km².

Al la enklavoj ekde la jaro 1783 oni ne kalkulis teritorioj (27) Butovice kaj (28) Nové Vrbno, kiuj ja estis ĉirkaŭitaj de la silezia teritorio, tamen ĝis la jaro 1948 ili estis adinistrataj enkadre de moravia politika distrikto Nový Jičín.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]