Pitárné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pitárné
germane Pittarn, pole Bietów
vilaĝo
Pitárné (el belvedero Strážnice)
Oficiala nomo: Pitárné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vysoká
Historia regiono Ĉeĥa Silezio (origine konsisto de
la tn. Mor. enklavoj)
Parto de Osoblahio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 76 2010
Situo Pitárné
 - koordinatoj 50° 14′ 40″ N 17° 35′ 50″ O / 50.24444 °N, 17.59722 °O / 50.24444; 17.59722 (mapo)
Katastro 8,71 km² (871 ha) Pitárné
Loĝantaro 79 (2021)
Denseco 9,07 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pitárné
Portalo pri Ĉeĥio

Pitárné (ankaŭ Bitárno, germane Pittarn, pole Bietów) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Vysoká en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 79 loĝantoj (2021). Ĝi estiĝis kiel memstara municipo kun nomo Pittarn en la jaro 1267 sur kunfluejo de rojo Mušlov kaj rivero Osoblaha kaj devene ĝi servis kiel episkopa feŭdo. En la jaro 1572 ĉi tie estiĝis lernejo kaj en la jaro 1945 la municipo fariĝis parto de unu kilometro malproksima municipo Vysoká.

Pitárné situas en valo kaj en varia naturo kreata de arbaro, fiŝlagoj kaj kampoj. Proksime troviĝas municipo Liptaň, kie troviĝas mallarĝtraka fervojo. Krom la mallarĝtraka fervojo turistoj povas viziti proksiman municipon Dívčí Hrad, kiu estiĝis en la jaro 1267.

Pitárné estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 8,71 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1267.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869920
1880957
1890898
1900814
1910755
1921648
JaroLoĝantoj
1930585
1950252
1961219
1970173
1980104
199186
JaroLoĝantoj
200185
201171
202179

En Pitárné estas registritaj 76 adresoj: 72 daŭraj objektoj kaj 4 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 69 domoj, el tio 28 daŭre loĝigitaj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo estas preskaŭ forgesita tradicio, memorata hodiaŭ eble nur de malnovloĝantoj, nome ne indiki unuenaskitajn infanojn en suman nombron de la loĝantoj de la vilaĝo. Troa mortofteco de tiuj ĉi infanoj igis estigi miton pri morta fiŝkaptisto, kiu iradas preni sian imposton. En publikaĵoj okupiĝantaj per parola tradicio tiu ĉi estulo estas ofte erare interŝanĝigata kun Tagmezulino de Erben. Neklaran rolon ĉi tie havis aĝo de ses jaroj, pri kiu mencias kroniko.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]