Tagmezulino (Bukedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tagmezulino (ĉeĥe Polednice) estas kvara balado en kolektaro Bukedo de Karel Jaromír Erben. La poemo estas laŭteme proksima al Nikso de Erben, en ambaŭ intervenas supernaturaj estuloj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Patrino staras ĉe forno kaj kuiras por sia edzo tagmanĝon. Ilia infaneto koleras kaj la patrino minacas al ĝi, ke ŝi vokos al ĝi tagmezulinon. La infano ne zorgas pri ŝia averto kaj koleras plu (forĵetas ludilojn). La patrino jam ne plu eltenas tion kaj vere ŝi vokos la tagmezulinon. Tiu venos en la domon kaj volas la kolereman infanon preni, sed ĝia patrino timas pri ĝi kaj ŝi firme alvolvos ĝin al siaj mamoj. Post momento, kiam la tagmezulino ne volas foriri, la patrino eksvenos. Ĉimomente venas la patro el laboro hejmen por tagmanĝi. Kiam li vidas, kio okazis, li pene rekonsciigos la patrinon, sed la patrino sufokis la infanon per propra ĉirkaŭbrako.

Priskribo de la poemo[redakti | redakti fonton]

K. J. Erben en la poemo bildigas Tagmezulinon kiel sovagan virinon efikanta malbone je homo. La patrino estas ĉi tie punita pro kulpo kontraŭ devo de patrina amo ĉifoje pli senteme ol en Trezoro, ĉar koleriĝante ŝi vokos sovaĝulon por puni la propran infanon. La tuta agado estas okazanta en kelke da momentoj ĉirkaŭ tagmezo.

Poemo[redakti | redakti fonton]

Tradukis Tomáš Pumpr. Praha, Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, 1938. 93 paĝoj.

TAGFEINO

Staras bub' ĉe benkorando,
krias kun plej verva ard'. . .
»Mutu!« laŭtas la komando.
»Do silentu, vi bastard'!

Jam tagmezon aŭdas ja mi,
patro venos el okup',
kaj pro vi jen ĉesas flami
en la forn', vi aĉa bub'!

Jen husaro, koko, ĉaro;
ludu, ludu do, karul'. . . !« 
Sed la tuta ludilaro
krak...! krak...! flugas al angul'

kaj la krio plu refrenas. . .
»Vi fripon', vi ŝokas min! - -
Tagfeino por vi venas!!
Aŭdu, mi jam vokas ŝin:

Prenu mian aĉan filon ,
Tagfeino, prenu nur. . . ! « -
Sed jen aŭdu: La ŝlosilon
iu turnas en serur'.

Bruna, ĝiba in-staturo
kun bastono en la man',
kun kap-tuk', kun kurba kruro,
voĉo kiel uragan'.

»Donu idon!« - »Kristo mia!
Pro la pek' ne punu min!« 
Kvazaŭ morto-vent' glacia
spirus ĵus: jen Tagfein'!

Kaj ŝi tablon jam proksimas,
kiel ombro ŝovas sin. . .
La patrin' terure timas
knabon kaŝas en la sin'

kaj lin al si firme premas
kun horora rerigard'.
La Feino plu iremas,
plu iremas sen ekhalt'. -

La Feino jam atakas,
jam la knabon prenas ŝi. . .
»Kristo, helpu!« filon brakas
la patrin' kaj svenas ŝi.

Jen: unu- du- tri-. . . avizas
la tagmezon son-agord';
klinko klakis, pordo disas,
patro staras en la pord'.

Kuŝas la patrino svene,
knabon premas al la mam'. . .
Ŝin li vekis - kvankam pene -
sed la knab' ne spiris jam.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]