Písek (distrikto Frýdek-Místek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo en Moraviasilezia regiono. Pri regiona urbo en Bohemio temas artikolo Písek.
Písek
germane Piosek, pole Piosek
municipo
Ligna domo en Písek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Písek
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Rivero Olše
Situo Písek
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 33′ 50″ N 18° 48′ 14″ O / 49.56389 °N, 18.80389 °O / 49.56389; 18.80389 (mapo)
Katastro 15,45 km² (1 545 ha) Písek u Jablunkova
Loĝantaro 1 889 (2023)
Denseco 122,27 loĝ./km²
Sulko Jablunkova sulko
Unua skribmencio 1466
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 84
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 512028
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Písek (Frýdek-Místek District)
Retpaĝo: pisek-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Písek estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en regiono de la plej orienta terlango de la teritorio de Moraviasilezia regiono. La centrejo de la vilaĝo situas en Jablunkova sulko sur la dekstra bordo de rivero Olše. El nordo venas en la teritorion de la vilaĝo masivo de Sileziaj Beskidoj, sur kies montodorso tiriĝas ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. La sudan limon de la vilaĝo kreas same montara masivo. Tio estas Jablunkova mezmontaro kun domina belvedera monto Gírova alta 840 m. Oriente Písek najbaras kun municipo Bukovec, la plej orienta vilaĝo de la tuta Ĉeĥio. Okcidente de la vilaĝo situas Jablunkov. Vivas ĉi tie 1 889 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, Bukovec, Návsí, Jablunkov, Mosty u Jablunkova kaj Wisła.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la vilaĝo estas de komence kunigita kun Teŝina princlando kaj samtempa kultura influo de ĉeĥa kaj pola, sed ankaŭ de hungara historia ŝtato. La princlando mem estis priregata unu el branĉoj de pola reganta familio de Piastidoj. La teŝinaj princoj estis nature kunigitaj kun pola kultura agado. Sed multofte ili agnoskis suverenecon de la ĉeĥaj regantoj, kiel ekz. teŝina Piastido princo Měšek agnoskis la suverenecon de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a aŭ princo Kazimír la 1-a ĵuris fidelecon al Johano de Luksemburgio konfirmante tiel feŭdon de sia princlando al Krono ĉeĥa falante sub ties influo. En 1653 post la morto de lasta Piastido la teŝina princlando estas falanta kiel formortinta feŭdo al habsburgoj. Spuroj de ilia regado troviĝas en la vilaĝo ĝis hodiaŭ. Hungara ŝtato influis vivon de urboj kaj vilaĝoj per mona kaj interŝanĝa komerco. La montarajn regionojn de la princlando trafis kaj tre influis koloniado de Valaĥio, venanta en Teŝina Silezio ĝuste el Hungarujo. Tiu ĉi triopa ĉeĥa-pola-slovaka kultura influo estas decida en la vivo de la loĝantoj de la vilaĝo eĉ hodiaŭ.

Signifa faranto en la evoluo de la vilaĝo estis ankaŭ ties situo en randa parto de Silezio proksime de limoj de pluaj historiaj landoj, nome Hungarujo, Moravio kaj la najbara Pollando. Tiuj ĉi landoj retenis viglajn komercajn kontaktojn, Ili estis same kunigitaj per bezonataj vojoj. Precipe komerca pado, kondukanta el la proksima Hungarujo tra Jablunkova montopasejo plu al Balto aŭ ĝis VroclavoGalicio, havis ĉefan signifon dum la koloniado de ĉirkaŭaĵo de Jablunkov kaj la estiĝon de multnombraj ĉirkaŭaj vilaĝoj, inter kiuj apartenis ankaŭ Písek.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869855
1880884
1890989
19001 003
19101 055
19211 083
JaroLoĝantoj
19301 204
19501 309
19611 452
19701 496
19801 608
19911 668
JaroLoĝantoj
20011 783
20141 792
20161 825
20171 849
20181 848
20191 857
JaroLoĝantoj
20201 863
20211 796
20221 877
20231 889

Lernejaferoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konservita skribdokumento pri Písek estas el la jaro 1466. Historio de lernejaferoj en Písek estas por tiel ĉi malgranda vilaĝo tre bunta kaj interesa. Estis ĉi tie polaj lernejoj (la plej malnova fondita en 1874), ĉeĥaj lernejoj (jaro 1923). La tria grupo de loĝantoj, klopodantaj pri propra lernejo, estis montaranoj priloĝantaj montarajn solejojn Bahenec kaj Bystré. Iliaj infanoj nome ne povis viziti pro granda distanco iun el la lernejoj, do ili iliaj gepatroj decidiĝis konstrui proprakoste kaj sur siaj parceloj lokan lernejon. Bedaŭrinde ĝi ĉesis servi al sia devena celo en 1974.

Vivtenado[redakti | redakti fonton]

Tradicia maniero de la vivtenado de la loĝantoj estis agrikulturo. Temis precipe pri paŝtistado, bredado de brutaro kaj kulturado de terpomoj. Vintre, kiam la agrikulturaj laboroj ĉesis, oni dediĉis sin al permana prilaborado de lano, lino kaj produktado de vestoj por propra bezono. La produktojn, kiujn ili mem ne konsumis, ili povis vendi en regulaj foiroj en la proksima Jablunkov. Oni povis perlabori krome per laboro en ĉirkaŭaj arbaroj. Nova laborokazo por la loĝantoj de Písek kaj ties ĉirkaŭaĵo estiĝis post ti, kiam estis en la jaro 1839 en Třinec establita ferfabriko. La tradicia maniero de vivtenado por multaj laboristoj fariĝis nur aldona farado.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La nuntempa vilaĝo donas al siaj loĝantoj kaj al vizitantoj vicon da servoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas dum la tuta sezono vigla turisma agado. La ĉirkaŭaj montaroj nome donas al siaj vizitantoj multe da lokoj por ripozado, aktiva refreŝigado, sporto kaj amuzo. La plej signifaj centrejoj estas Bahenec kaj Polanka. Atraktivecon de la loko plialtigas bela panoramo al Moraviasileziaj Beskidoj, slovaka montaro Malá Fatra kaj dum bona videbleco ankaŭ Okcidentaj Tatroj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Signifa loko de la vilaĝo estas naturrezervejo Plenisko, kies teritorio estis protektata jam ekde la jaro 1922.

Fine de la 1980-aj jaroj estis en la vilaĝo helpe de sondo malkovrita fonto de terma akvo kun alta enhavo de salo. Ties eventuala banloka eluzo donas al la vilaĝo bonan perspektivon de plua evoluo.

Pro sia situo, ekipiteco kaj naturkondiĉoj la vilaĝo havas ĉiujn supozojn fariĝi ŝatata kaj elserĉata centrejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]