Štramberk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Štramberk
germane Stramberg
Urbo
Ĝenerala vido al la urbo el kaverno Šipka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Štramberk
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Štramberk
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Konataj lokoj Šipka kaverno, Štramberská Trúba turo
Situo Štramberk
 - alteco 415 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 31″ N 18° 7′ 3″ O / 49.59194 °N, 18.11750 °O / 49.59194; 18.11750 (mapo)
Katastro 9,33 km² (933 ha) Štramberk
Loĝantaro 3 515 (2023)
Denseco 376,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1211
 - statuso de urbo 4-a de decembro 1359
Starosto Věra Michnová
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 66
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599948
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Specialaĵo de regiono Ŝtramberkaj oreloj dolĉaĵo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Štramberk
Retpaĝo: www.stramberk.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Ŝtramberkaj oreloj - la loka specialaĵo, kiu akiris ŝirman markon de EU

Štramberk estas urbo en Ĉeĥio kun 3 515 loĝantoj (2023), situanta en Moravio 10 km de urbo Nový Jičín, 2 km de urbo Kopřivnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo sub burgo devenas el la jaro 1211. En la jaro 1359 Štramberk estas jam menciata kiel urbo. Margrafo Jan lasis ĉirkaŭbari la urbon per remparoj, kiuj parte konserviĝis ĝis hodiaŭ. Al la urbo dominas cilindroforma turo, nomata Štramberská Trúba. Devene ĝi estis konsisto de gotika gardburgo el 1-a duono de la 14-a jarcento. En la jaro 1646 la burgo estis jam en ruinoj, en la jaro 1782 ĝi estis ruinigita tute – restis sole la turo. Pli malfrue aĉetis ĝin arkitekto K. Hilbert kaj li kreis el ĝi belvederon por turistoj.

La urbo mem situas en ondiĝinta reliefo ĉe montopiedo Bílá hora, kiu ĉi tie havas du terlangojn – Skalka (ĉi tie estas arboreto) kaj Zámecký vrch (ĉi tie estas Trúba). La placo estas ĉirkaŭbarita per barokaj masonitaj domoj. En muzeo en Štramberk estas daŭra ekspozicio rilatanta al geologio, paleontologio kaj prahistorio de la regiono. En Štramberk naskiĝis esplorvojaĝisto Jiří Hanzelka.

Sude super la urbo troviĝas kaverno Šipka, kiu famiĝis pro trovo de ono de mandiblo de neandertala infano, la t.n. "Ŝipka-a mandiblo".

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 352
18802 282
18902 663
19003 052
19103 366
19213 348
JaroLoĝantoj
19303 591
19503 373
19614 028
19704 191
19803 713
19913 280
JaroLoĝantoj
20013 408
20143 418
20163 486
20173 455
20183 448
20193 438
JaroLoĝantoj
20203 464
20213 341
20223 467
20233 515
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.