Holice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Holice (apartigilo)


Holice
germane: Holitz
urbo
Kostel Svatého Martina v Holicích.jpg
Baroka preĝejo de sankta Marteno en Holice
Flag of Holice.svg
Flago
Znak města Holice.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Holice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Ředický potok
Situo Holice
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 50°04′18″N 15°59′15″E  /  50.07167°N, 15.9875°O / 50.07167; 15.9875 (Holice)
Areo 19,69 km² (1 969 ha)
Loĝantaro 6 491 (01.01.2012)
Denseco 329,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574988
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 7
Bazaj sidejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Holice
Retpaĝo: www.mestoholice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Urbo Holice situas en Ĉeĥio, en regiono kaj distrikto Pardubice, 16 km de Pardubice ĉe kruciĝo de ŝoseo I/35 (E442) inter urboj Hradec Králové kaj Svitavy kaj ŝoseo I/36 el Pardubice kaj Sezemice al Holice kaj plu per ŝoseo n-ro 318 al Rychnov nad Kněžnou. La urbo estas naskiĝloko de esplorvojaĝisto D-ro Emil Holub kaj loko de famaj terenaj motorciklaj konkursoj.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas urbopartoj:

  • Staré Holice
  • Podhráz
  • Roveňsko
  • Kamenec
  • Podlesí
  • Koudelka

Historio[redakti | redakti fonton]

Holice estas en historiaj skribaj dokumentoj unue menciita en la jaro 1336, kiel unu el vilaĝoj de la senjorejo Chvojenec, kiu apartenis al familiaro Holický el Šternberk. En la 2-a duono de la 15-a jarcento la posedanto de Holice estis Neptalim el Frimburk, dum kies administrado la komunumo atingis gravan ekonomian disvolvon. La plua posedanto de la jaro 1492 estis Hynek (Henriko) Bradlecký el Mečkov, kiu en la jaro 1507 vendis sian vilaĝon Holice al grandsenjoro Vilém (Vilhelmo) el Pernštejn. De tiam Holice ligas sian sorton kun bienego Pardubice, kiun en la jaro 1560 de Jaroslav el Pernštejn aĉetis reĝo Ferdinando la 1-a. Al la Bohemia Kamero la havaĵo apartenis ĝis la duono de la 19-a jarcento. En la jaro 1553 Holice estis promociita al urbeto kaj en la jaro 1640 al urbo.

Promesplena disvolvo estis ofte interrompata per militaj eventoj, en la tridekjara milito kaj en militoj dum regado de Maria Teresia estis la urbo forbruligita. Holice suferis ankaŭ pro militaj eventoj en la jaro 1866 kaj eĉ en lasta etapo de la dua mondmilito okaze de maja leviĝo de ĉi tieaj civitanoj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, aparte post konstruo de fervojo el Heřmanův Městec al Borohrádek en la jaro 1899 komencis en Holice granda disvolvo de ŝuoproduktado kaj post la dua mondmilito superis maŝinindustrio. En historion de la transporto Holice enskribiĝis la 13-an de majo 1908, kiam komenciĝis la unua bustrafiko en Ĉeĥio sur linio inter Holice, Pardubice kaj Bohdaneč.

Turismaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Sankta Marteno[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita en la jaro 1349. En la jaroj 1736 - 1739 ĝi estis rekonstruita en baroka stilo laŭ planoj de kortega arkitekto Tomáš Haffenecker. La kirko elstaras per riĉe ornamita interioro al kies plej valoraj konsistaĵoj apartenas prefere la ĉefaltaro kun bildo de Sankta Nikolao kaj du baptujoj, la ŝtona kaj la stana, devenantaj el la 16-a jarcento. La skulptista ornamaĵo el la 1-a duono de la 18-a jarcento devenas el la metiejo de J. Rohrbach en Chrudim.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

Sian lignan urbodomon la urbo havis jam en la 15-a jarcento, sed tiu kelkfoje subiĝis per incendio kaj en la jaro 1824 anstataŭigis ĝin ŝtona konstruaĵo. Sed tiu eltenis nur ĝis la jaro 1945, kiam ĝi estis en lastaj bataloj de la dua mondmilito detruita per bombardo kaj brulego. En ĝi estis ankaŭ neniigita ampleksa kolekto de bildoj, fortransportita ĉi tien el Pardubice. Nun estas kompreneble en Holice nova administrejo. Modelon de la estinta urbodomo oni povas rigardi en la kulturdomo.

Ŝtona krucifikso sur la urboplaco
Statuo de Sankta Marteno sur fronto de la preĝejo al Sankta Marteno

Ceteraj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la ĉefa urboplaco staras ŝtona Krucifikso el la jaro 1803 kaj statuo de Madono kun infano devenanta el la jaro 1886.

Troviĝas ĉi tie ankaŭ arteza puto kun malforte mineraleca akvo el la profundo 387,5 m.

Proksime de la preĝejo estas signita kvadrata situo de la estinta akva fortikaĵeto kun angulaj bastionoj.

Honore al konata esplorvojaĝisto D-ro Emil Holub, kreis en la jaro 1949 skulptisto Jindřich Soukup lian statuon, kiu troviĝas en centro de la urbo antaŭ la poŝtoficejo. En la jaro 1964 estis en la urbo inaŭgurita Afrika muzeo kun eksponataj kolektoj de la afrikaj vojaĝoj de Holub kaj kun pluaj eksponaĵoj. Memortabulon kreitan en la jaro 1909 de skulptisto Jan Štursa, origine lokitan sur la naskiĝdomo de la vojaĝisto oni povas rigardi en la urba muzeo.

Reprezentaĵoj de la moderna arkitekturo estas sokoldomo kaj domo n-ro 24 sur la placo, kiuj estas verkoj de arkitekto Otakar Novotný el la jaroj 1912 - 1913.

Internacie konata estas Holice kiel loko de tradicia motorcikla terenkonkurso, kiu ĉi tie regule okazas de la jaro 1951, kutime en junio. Nome temas pri motokrosa FIM mondĉampionado en kategorio MX3 kaj UEM eŭropa ĉampionado en kategorio EMX2.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka en urboparto Podhráz (1739)

Por multaj ĉeĥaj kaj eksterlandaj turistoj estas Holice ankaŭ ligitaj kun restado en kampadejo Hluboký, kiu troviĝas proksime de la urbo apud samnoma fiŝlago sur la rando de vastaj arbaroj.

Signifaj naskiĝintoj kaj civitanoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

  • D-ro Emil Holub (1847 - 1920)

afrika esplorvojaĝisto, kiu efektivigis kvar esplorvojaĝojn al suda Afriko (1872, 1873, 1875, 1883).

  • Josef Malejovský (1914 - 2003)

akademia skulptisto kaj lignoskulptisto. En Holice li kreis monumentojn de insurekcio en la jaro 1945 sur la tombejo kaj de militviktimoj en Sokola parko. Krom aliaj verkoj li estas aŭtoro de monumentoj de signifaj personoj, ekzemple de statuaro de fratoj Čapek en Malé Svatoňovice kaj de la statuo de Alois Jirásek en Hronov.

  • Václav Baumann (1916 - 1989)

piloto, dum la dua mondmilito piloto de ĉasaviadiloj en RAF en la 245-a kaj pli malfrue en la 501-a ĉasaviadil-eskadroj, ĉeestanto de la bataloj pri Anglio kaj fronta batalanto. Dufoje li estis paffaligita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis Freytag & Berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]