Býšť

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Býšť
municipo
Baroka preĝejo de sankta Georgo el la jaro 1796 en municipo Býšť
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Býšť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Býšť
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 38″ N 15° 54′ 38″ O / 50.12722 °N, 15.91056 °O / 50.12722; 15.91056 (mapo)
Areo 36,50 km² (3 650 ha)
Loĝantaro 1 674 (2023)
Denseco 45,86 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo, Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 22
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574848
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Býšť
Retpaĝo: www.byst.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Býšť situas en Ĉeĥio, 9 km nordokcidente de Holice apud vojkruciĝo de ŝoseo n-ro 35/E442 liganta Hradec Králové kaj Holice kaj ŝoseo n-ro 298 liganta Pardubice kaj Třebechovice pod Orebem. La vilaĝon ĉirkaŭas vastaj arbaroj. Vivas ĉi tie 1 674 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Běleč nad Orlicí, Hradec Králové, Vysoká nad Labem, Újezd u Sezemic, Týniště nad Orlicí, Borek, Rokytno, Chvojenec kaj Vysoké Chvojno.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Býšť
  • Bělečko
  • Hoděšovice
  • Hrachoviště

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1360, kiam ĝi apartenis al senjora gento el Černčice, En la 1-a duono de la 16-a jarcento ĝi estis parto de pardubicea sinjorejo de Vilhelmo el Pernštejn kaj liaj posteuloj. Loĝantoj de la vilaĝo vivtenis sin ĉefe per bredado de bovoj, ŝpinado kaj per terkulturado, prefere per kulturado de lino kaj kanabo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 845
18801 943
18901 810
19001 717
19101 626
19211 466
JaroLoĝantoj
19301 288
19501 087
19611 045
1970927
1980797
1991798
JaroLoĝantoj
2001982
20141 507
20161 510
20171 508
20181 534
20191 554
JaroLoĝantoj
20201 549
20211 686
20221 605
20231 674

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Georgo[redakti | redakti fonton]

Estas malantaŭ la komunumo sur tombejo kaj estas menciita kiel preĝejo paroĥa jam en la jaro 1360. La origina ligna preĝejo estis malkonstruita en la jaro 1796, kaj en la jaro 1811 nova preĝejo ŝtona en baroka stilo estis konstruita. En la jaro 1822 tiuj preĝejo forbrulis, kaj la nova ŝtona kirko estis konstruita jam en la jaro 1823. En la vilaĝo iam estis ankaŭ sinagogo por juda loĝantaro el la komunumo kaj el ĝia ĉirkaŭaĵo. En la jaro 1978 estis farita granda rekonstruo de interna ekipaĵo de la preĝejo kaj en la jaro 1983 estis renovigita fasado. La kirka ricevis novan tegmento en jaro 2009. La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun la turo en la fronto. La plafono estas plata. La ekipaĵo estas novrenesanca el la duono de la 19-a jarcento, baptujo kaj predikejo estas ornamitaj per klasikista ornamento el komenco de la 19-a jarcento. En presbiterejo estas rokokaj benkoj, bildo de Sankta Rozalia estas el la 18-a jarcento kaj nun estas konservita en la depozitejo.

Muelejoj[redakti | redakti fonton]

Tiel nomata Supra muelejo estas kultura memoraĵo proklamita en la jaro 2004. Ĝi estas bonege konservita kaj estas valora dokumento de konstruaj kaj metiistaj kapabloj de la muelistoj kaj havas eksterordinaran atestan valoron. Kiu la muelejon konstruis ne estas notita. La unua konata posedanto en la jaro 1788 estis Hein Johanes Heys, kiu la mulejon transprenis kontraŭ 1000 zlotoj. La lasta en la vico estis Václav Růžička, naskiĝinto el Loŭny-regiono. La muelista metio ĉi tie estis neniigita en la jaro 1950 kaj la muelejo estas uzata por privataj celoj.

En la vilaĝo estas ankoraŭ alia muelejo, kiun oni nomas Jahelka (Milia senŝeligejo), laŭ la čefa ĉi tiea produktaĵo - senŝela milio.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

La unua lernejo en Býšť estis ekipita antaŭ la jaro 1780, ĝi estis en la domo n-ro 71 kaj en la jaroj 1797 - 1800 ĉi tie instruis Dominiko Škroup, patro de František Škroup, autoro de la melodio de ĉeĥa nacia himno. En la jaro 1800, post Škroupa foriro al Osice, estis konstruita nova lernejo denove ligna. Kiel jam menciite, en la jaro 1822 ĝi forbrulis kaj estis rekonstruita je masonita lernejo, kiu en la jaro 1904 estis anstataŭita per nova lernejo, duetaĝa. En la jaroj 1951 kaj 1984 estis farita alkonstruo al ĝi. En la bazlernejo estas memortabulo al Eduard Nápravník, ĉi tiea naskiĝinto, la unua kapelestro de cara opero en Sankta Peterburgo.

Poŝtstacio[redakti | redakti fonton]

Estis en la komunumo en tempoj de Josefo la 2-a, ĉar Býšť situis apud poŝta kaj komerca ŝoseo el Hradec Králové trans Holice kaj Vysoké Mýto al Vieno. Dum jaroj estis la poŝtoficejo alterne nuligata kaj ree renovigata.

Naskiĝinto[redakti | redakti fonton]

Eduard Nápravník, naskiĝis en la jaro 1839 en Býšť, mortis en 1916 en Sankta Peterburgo. Li estis eksterordinare talentita kaj en sia 21-jara aĝo li estis kapelestro en privata orkestro de princo Nikolaj Jusupov en Peterburgo. Post dujara laboro en la princa orkestro li fariĝis orgenisto kaj helpanto de kapelestro de Mariinski teatro. En sia trideka aĝo li estis la unua kapelestro de tiu teatro kaj sukcese aktivis ĉi tie pli ol kvindek jarojn. Pro siaj meritoj en la jaro 1898 li ricevis heredan nobelulan titolon, estis ordenita per ora medalo kaj okaze de sia kvindekjara arta aktivado en Rusio li estis nomita meritplena artisto de la caraj teatroj. Li komponis kvin operojn kaj kreis vicon da orkestraj kaj kameraj verkoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]