Vlčí Habřina
| Vlčí Habřina | ||
| municipo | ||
|
||
| Oficiala nomo: Vlčí Habřina | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | |
| Distrikto | Distrikto Pardubice | |
| Administra municipo | Lázně Bohdaneč | |
| Historia regiono | Bohemio | |
| Rivero | Habřinský potok | |
| Situo | Vlčí Habřina | |
| - alteco | 219 m s. m. | |
| - koordinatoj | 50°05′01″N 15°35′25″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.08361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.08361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 3,37 km² (337 ha) | |
| Loĝantaro | 315 (01.01.2012) | |
| Denseco | 93,47 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1436 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 533 41 | |
| NUTS 3 | CZ053 | |
| NUTS 4 | CZ0532 | |
| NUTS 5 | CZ0532 575984 | |
| Katastraj teritorioj | 1 | |
| Partoj de vilaĝo | 1 | |
| Bazaj sidejunuoj | 1 | |
| Retpaĝo: www.vlcihabrina.cz | ||
Municipo Vlčí Habřina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, ĉe flanka ŝoseo n-ro 323 liganta vilaĝojn Břehy kaj Rohovládova Bělá, 7 km nordoriente de urbo Přelouč kaj 10 km okcidente de urbo Lázně Bohdaneč. En la vilaĝo estas industria produktado de pastbuloj, pli ĝuste de famaj ĉeĥaj "knedlikoj" por restoracioj kaj hejmoj en vasta ĉirkaŭaĵo.
Nomo de la vilaĝo en traduko signifas "Lupa karpenarbaro" kaj ekestis pro tio, ke en arbaro proksima al la vilaĝo oni metis tenatojn por kaptadi lupojn. Ĉar en regiono ĉirkaŭ Pardubice estis riĉaj ĉasejoj, estis intereso de grandbieno Pardubice neniigi damaĝbestojn, kompreneble je la unua loko lupojn. La arbaro estis havaĵo de grandbieno kaj la kaptiloj povis esti senprobleme metataj. Ankoraŭ nunteme estas en arbaro proksime de Vlčí Habřina videblaj profundaj lupolfosaĵoj.
La lasta lupo en proksima senjorejo de Častolovice estis mortpafita en la jaro 1840 kaj ĝia pezo estis 56 kg.
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.