Karle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karle
germane: Karlsbrunn
municipo
Karle flag CZ.svg
Flago
Karle CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Karle
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Rivero Loučná fonto
Situo Karle
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 49°46′01″N 16°22′08″E  /  49.76694°N, 16.36889°O / 49.76694; 16.36889 (Karle)
Areo 19,01 km² (1 901 ha)
Loĝantaro 386 (01.01.2012)
Denseco 20,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572748
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Karle
Retpaĝo: karle
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Karle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Svitavy.

Partoj de la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

  • Karle
  • Ostrý Kámen - estinta Moravský (Moravia) Ostrý Kámen kaj Český (Bohemia) Ostrý Kámen

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas rememorata en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a el la jaro 1259. En la jaro 1347 estas rememorata libera terkulturisto Konrád el Karlprun. Gotika preĝejo estas nomata jam en la jaro 1340. La vilaĝo venis en havaĵon de episkopejo de Litomyšl en la jaro 1347.

Post la tridekjara milito 16 bienoj en la vilaĝo restis neloĝataj kaj nombro da loĝantoj malkreskis je unu triono.

En la jaro 1680 vilaĝestro el Karle aktive ĉeestis leviĝon kontraŭ aŭtoritato de Litomyšl.

Nomo de la vilaĝo Ostrý Kámen ekestis per traduko el germana Rassenstein, pli frue Rauchenstejn, Rausenstein, Rauchenstein.

Komence de la 14-a jarcento ĉi tie verŝajne situis burgo Rasenstein.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Bartolomeo kaj tombejo ĉirkaŭ ĝi estis konstruitaj en la jaro 1814 sur monteto en centro de la vilaĝo. Jam en la jaro 1819 estis preĝeja turo plialtigita.

La preĝejo estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo, kun kvadrata sakristio sur norda flanko. Prisma turo estas en okcidenta fronto. Fasadoj estas nemembrigitaj, oblongaj fenestroj havas supre segmentojn. La presbiterejo estas volbita kruce, en la fermo de ĝi estas konĥo kun segmentoj. La navo havas platan plafonon, duetaĝa ĥorejo, sakristio kaj subtegmentejo estas volbitaj barele kun segmentoj.

La ekipaĵo estas en baroka stilo, predikejo kaj tabulaj flankaj altaroj de Maria Virgulino kaj de la Plej Sankta Koro de la Sinjoro estas el la dua duono de 18-a jarcento.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Malfrubaroka paroĥestrejo estis konstruita en la jaro 1785. Ĝi estas oblonga, duetaĝa kun mansarda tegmento, fasadoj nemembrigitaj. Ĉiuj ĉambroj estas volbitaj barele kun kontaktaj segmentoj.

Fera kruco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la enirejo al la tombejo estas fera kruco el la jaro 1865. Ornamas ĝin reliefoj de Sankta Johano Nepomuka, Sankta Floriano kaj Sankta Terezo sur ŝtona soklo.

Restaĵoj de la burgo[redakti | redakti fonton]

Ekzisto de la burgo Karle ne estis unusence pruvita, ĝi estas konata nur el historiaj fontoj. Sveda legendo pri Sankta Birgita rakontas, ke ĉi tie estis atakita funebra irantaro de sveda reĝino per homoj de rabista kavaliro el la burgo Karle. Oni konsideras, ke restaĵoj de la burgo estas partoj de nuna bieno n-ro 81.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Sur rando de vilaĝo Ostrý Kámen troviĝas baroka kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo el la 18-a jarcento. Ĝi estas oblonga kun senŝtupa presbiterejo, platplafona, kun voluta okcidenta fronto.

La ĉefaltaro estas kun tabernaklo kaj bildo el la dua duono de 18-a jarcento. En la navo estas valora statuo de Sankta Maria Dolorplena.

Pluaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kadavrejo kaj enirejo al la tombejo kun latinaj kaj germanaj barokaj surskriboj
  • Novgotika lernejo, nuntempe vilaĝa oficejo kaj infanĝardeno
  • Kelkaj grandaj ŝtonaj bienoj de hřebeč-regiona tipo

Legendo[redakti | redakti fonton]

Pri fondo de la vilaĝo Karle rakontas legendo, ke en tiea ĉirkaŭaĵo iam ĉasis imperiestro Karolo la 4-a. Ĉar la grupo post longa ĉasado ege soifis, ili serĉis iun fonton aŭ vilaĝon kaj post iu tempo trovis vilaĝon Langendorf. Kiam la imperiestro estingis la soifon, deziris nomi la lokon Karlsbrunn - ĉeĥe Karlův pramen (Fonto de Karolo).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nordokcidente de la vilaĝo Ostrý Kámen troviĝas fontejo de la rivero Loučná.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]