Brandýs nad Orlicí
| Brandýs nad Orlicí | |||
| germane: Brandeis an der Adler | |||
| urbo | |||
|
Brandýs nad Orlicí
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Brandýs nad Orlicí | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
| Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Memorindaĵoj | Brandýs nad Orlicí burgo | ||
| Rivero | Tichá Orlice | ||
| Situo | Brandýs nad Orlicí | ||
| - alteco | 305 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°00′12″N 16°17′05″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.00333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.00333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 4,33 km² (433 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 383 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 319,4 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1332 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 561 12 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0534 | ||
| NUTS 5 | CZ0534 579947 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de urbo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.mesto-brandys.cz | |||
Brandýs nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice. Ĝi situas en profunda valo de rivero Tichá Orlice sub nordaj partoj de Orlica montaro 11 kilometrojn okcidente de Ústí nad Orlicí kaj 5 km oriente de Choceň. En la urbo estas fervoja stacio sur linio Pardubice - Česká Třebová. La urbo estis unu el la unuaj gravaj sidejoj de la Unuiĝo de fratoj.
Memorindaĵoj [redakti]
Memormuzeo de Johano Amoso Komenio [redakti]
Memormuzeo de Johano Amoso Komenio troviĝas en la urbodomo kaj estas alirebla publike.
Preĝejo [redakti]
Preĝejo al Ĉieleniro de Jesuo Kristo estis konstruita en la jaroj 1787 - 1788 en baroka stilo laŭ planoj de la konstruisto Jehlička el Heřmanův Městec. La preĝejo estas ununava kun prisma turo.
Statuo de Virgulino Maria [redakti]
staras sur urboplaco origine devenis el la jaro 1798. En la jaro 1812 ĝi estis detruita pro ventego kaj anstataŭigita per nova statuo skulptita fare de F. kaj K. Mělnický el Vamberk.
Statuo de Johano Nepomuka [redakti]
Statuo de Johano Nepomuka situas ĉe rivero Tichá Orlice
Monumento de Jan Amos Komenský [redakti]
En deklivo ĉe valo de la rivero Tichá Orlice estas ejo, kie en la jaroj 1622 ĝis 1625 kaŝadis sin kaj verkis persekutata Jan Amos Komenský. Proksime de tiu loko estas monumento, kiun konstruigis al li "la dankema nacio" en la jaro 1865.
Kontraŭmilita monumento [redakti]
Monumento al viktimoj de faŝismo situas ĉe la loka lernejo.
Instituto por readaptado [redakti]
Estinta torfa kaj karbon-dioksida banejo estis transformita en instituton por readaptado de la korpa movaparato.
Gimnastejo (Sokoldomo) [redakti]
Ruinoj de la burgo [redakti]
La burgon, fonditan antaŭ la jaro 1289 fare de Henriko de Prostiboř, konkeris kaj ruinigis ĝin en la jaro 1421 husanoj. Poste ĝi estis rekonstruita. En la jaro 1506 aĉetis la burgon Vilém el Pernštejn kaj tute ruinigis ĝin.
Frubaroka kastelo [redakti]
La kastelo estis konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kaj estis en la jaro 1914 pseŭdobaroke rekonstruita. Publike ne estas alirebla. Ĉe la enirejo estas statuoj de la atlantoj.
Natura labirinto kaj Pilgrimanta pado [redakti]
Proksime de la monumento de Jan Amos Komenský (ekestas fare de lokaj entuziasmuloj plektaĵo de padetoj inter karpenaj arbaretoj, naturlabirinto laŭ modelo de anglaj tiuspecaj poramuzaj objektoj. La konstruado daŭros plu per efektivigado de pliaj vojetoj en ĉirkaŭaĵo. La ekestantan naturparkon oni nomos "Pilgrimanta pado".
-
Plastiko de Falko (ĉeĥe "Sokol" - nomo de la gimnastasocio)
Literaturo [redakti]
- Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.