Lozice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lozice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1131 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 54
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 55′ N, 16° 1′ O (mapo)49.91651581201916.023843213302Koordinatoj: 49° 55′ N, 16° 1′ O (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 3,678001 km² (36 7.8 001 ha) [+]
Lozice (Ĉeĥio)
Lozice (Ĉeĥio)
DMS
Lozice
Lozice
Lozice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lozice [+]
vdr


Vilaĝo Lozice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono en valo de la rivero Novohradka, 3 km norde de la urbo Luže, 8 km oriente de la urbo Chrast. Vivas ĉi tie 162 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri malgranda vilaĝo Lozice estas la unua skriba mencio jam el la jaro 1131, kiam en nedatita dokumento, pere de kiu episkopo el Olomouc Jindřich la 2-a, nomata Zdík, verŝajne filo de ĉeĥa kronikisto Kosmas, konsente de papo Inocenc la 2-a, Majenca arĥiepiskopo kaj metropolito Adalbert la 1-a kaj de ĉeĥa princo Soběslav la 1-a transigas katedron de episkopejo Olomouc el la preĝejo de Sankta Petro en nove konstruitan templon de Sankta Venceslao. La templo estis konsekrita la 30-an de junio 1131 kaj la episkopo ekipis la novan katedron ankaŭ per sufiĉa havaĵo, inter aliaj per aĉeto de la vilaĝo Lozice. Per tio nerekte estas konfirmita tiama ekzisto de Lozice.

Fine de la 14-a jarcento Lozice jam ne estis en havaĵo de la katedro, sed ĝi apartenis al sinjorejo Rychmburk. Atestas pri tio enigo en landaj tekoj el la jaro 1392 per kiu Smil Flaška el Pardubice transigas la sinjorejon Rychmburk, urbojn Skuteč, Hlinsko kaj Svratka kaj 58 vilaĝojn al Otta el Bergov kaj Boček el Kunštát. Inter nomataj vilaĝoj estas ankaŭ Lozice "ĉe vadejo" (komprenu trans rivero Novohradka). La vadejo eble estis uzata ĝis la jaro 1886, kiam estis konstruita ŝtona ponto kun tri arkoj, kiu estas protektata kultura memorindaĵo.

La sinjorejo Rychmburk, ĉiam kun vilaĝo Lozice, poste apartenis al diversaj posedantoj ĝis la jaro 1850, kiam ĝi apartenis al familiaro Thurn-Taxis kaj kiam la patrimonia administrado estis anstataŭigita per nova administrado ŝtata.

La nomo Lozice verŝajne devenas de ĉeĥa (slava) vorto "loza" signata vergaĵon, plej ofte salikan aŭ vinberan.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]