Řečany nad Labem
| Řečany nad Labem | |
| municipo | |
|
Preĝejo de sankta Maria Magdalena en Řečany nad Labem
|
|
| Oficiala nomo: Řečany nad Labem | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Pardubice |
| Administra municipo | Chvaletice |
| Historia regiono | Bohemio |
| Rivero | Elbo |
| Situo | Řečany nad Labem |
| - alteco | 207 m s. m. |
| - koordinatoj | 50°02′14″N 15°28′46″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.03722 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.03722°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 5,51 km² (551 ha) |
| Loĝantaro | 1 361 (03.07.2006) |
| Denseco | 247,01 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1289 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 533 13 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0532 |
| NUTS 5 | CZ0532 575607 |
| Katastraj teritorioj | 2 |
| Partoj de vilaĝo | 2 |
| Bazaj sidejunuoj | 2 |
| Retpaĝo: www.recanynadlabem.cz | |
Municipo Řečany nad Labem situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, ĉe rivero Elbo, 7 km okcidente de urbo Přelouč, 6 km oriente de urbo Chvaletice.
Enhavo |
[redakti] Vilaĝpartoj
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Řečany nad Labem
- Labětín
[redakti] Memorindaĵoj
[redakti] Preĝejo
Romia preĝejo de Sankta Mario Magdaleno kun absido staras sur malgranda monteto, estinta pagana tombejo. Kiel la unua preĝejo en regiono de Přelouč ĝi estis konsekrita en la jaro 1165 de praga episkopo Daniel kun ĉeesto de la reĝo Vladislav la 2-a kaj de lia edzino Jitka Durinská. La preĝejo estas ununava kun absido, kvadrata sakristio en suda flanko kaj ligna prisma turo super ĝia okcidenta parto. La absido estas volbita per konĥo, en ĝia norda flanko estas sankta ŝranko. La navo havas platan plafonon, la ĥorejo estas duetaĝa kun lignaj plafonoj. Fenestroj estas oblongaj kun duoncirklaj volboj. Sakristio havas barelvolbon. La ĉefaltaro estas baroka el komenco de la 18-a jarcento, kun statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, en la navo bildo de Sankta Hieronimo kaj de Sanktulo-papo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Baptujo estas granita. Statuoj de du sanktulinoj estas el la 18-a jarcento.
[redakti] Vidindaĵoj
- Statuo de Sankta Johano Nepomuka en la vilaĝo, el tempo post la duono de 18-a jarcento estas sur rokaja piedestalo, valora.
- Monumento al la viktimoj de la dua mondmilito
- Proksime de la vilaĝo estis trovita cindruja tombejo de luzacia tipo.
- Malnova lignosegejo
[redakti] Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
|
|
|---|---|
|
Labětín | Řečany nad Labem |
|