Džbánov
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo apud Vysoké Mýto. Pri parto de municipo Voděrady temas artikolo Džbánov (Voděrady).
| Džbánov | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Džbánov | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
| Administra municipo | Vysoké Mýto |
| Historia regiono | Bohemio |
| Situo | Džbánov |
| - alteco | 294 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°54′56″N 16°09′51″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.91556 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.91556°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 6,58 km² (658 ha) |
| Loĝantaro | 319 (02.10.2006) |
| Denseco | 48,48 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1304 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 565 52 ĝis 566 01 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0534 |
| NUTS 5 | CZ0534 580210 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.dzbanov.cz | |
Vilaĝo Džbánov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km sude de urbo Vysoké Mýto.
[redakti] Historio
[redakti] Vilaĝo
La vilaĝo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1250. Deveno de la nomo estas onidire de la nomo Čban, kiun portis ĉi tiea vilaĝestro aŭ unu el la koloniistoj. Pli malfrue ĝi estis uzata en formo Čbánov kaj poste Džbánov. El la vilaĝo devenas malnovĉeĥa senjora familiaro Džbánovští el Džbánov, kiu uzis blazonon kun du krucigitaj glavoj en ruĝa kampo. En la 14-a jarcento Džbánov kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis havaĵo de klostro en Zbraslav. Post husanaj militoj estis la vilaĝo kaj apartenantaj grundoj dividita inter kelkaj posedantoj - imperiestro, la urbo Vysoké Mýto, reĝa kamero kaj familiaro Kostka el Postupice. De la fino de 16-a jarcento ĝis nuligo de patrimonia reĝimo posedis la vilaĝon nur la urbo Vysoké Mýto.