Hejnice (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzistas ankaŭ urbo Hejnice.

Hejnice
germane: Heinitz
municipo
Oficiala nomo: Hejnice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Rivero Libchavský potok
Situo Hejnice
 - alteco 445 m s. m.
 - koordinatoj 50°03′17″N 16°24′11″E  /  50.05472°N, 16.40306°O / 50.05472; 16.40306 (Hejnice (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 4,82 km² (482 ha)
Loĝantaro 219 (01.01.2012)
Denseco 45,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1544
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580228
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: www.orlicko.cz/Hejnice/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Hejnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 312 inter České Libchavy kaj Žamberk, 7 km sudokcidente de Žamberk kaj 11 km norde de Ústí nad Orlicí.

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Hejnice
  • Křížánky

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Hejnice estas el la jaro 1544, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Žampach. Estas notoj pri hereda vilaĝestrejo, kies posedantoj estis vilaĝestroj dum kelkaj generacioj. Ĝi estis la plej granda bieno en la vilaĝo kaj ankaŭ gastejo. Tiun gastejon en Hejnice oni konis en vasta ĉirkaŭaĵo dum kelkaj jarcentoj.

La unua historia mencio pri domaro Křížánky estas jam en la jaro 1376, pri kavaliro Hanko el Křížánky, kiu estis en servoj ĉe burgo Litice. Origine en Křížánky estis mastruma korto, kiu estis en la jaro 1697 dividita en kvin partojn kaj konstruitaj kvin bienoj.

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Antonio estis konstruata en la jaro 1878 en novromanika stilo koste de la komunumo. Helpaj laboroj kaj transporton faris la loĝantoj senpage. Sonorilon akiris la vilaĝo donace el kapelo en Žampach en la jaro 1770. Post konstruo de la kapelo la sonorilo estis el malnova sonorilkolono transigita en kapelan turon. En la kapelo estas bildo de J. Umlauf el la jaro 1893. En la jaro 1931 estis la kapelo pligrandigita.

Monumento al falintoj[redakti | redakti fonton]

El la vilaĝo estis en la unuan mondmiliton venigitaj 60 loĝantoj kaj 20 el ili ne venis reen. Por rememoro estis en la jaro 1926 konstruita monumento. Sur tumuluso el granito el Litice staras legiano kun flago kaj apude sidas leono, signo de la ĉeĥa ŝtateco. La verkon kreis skulptisto Oldřich Fidler el Žamberk.

Krucoj kaj bildetoj[redakti | redakti fonton]

  • Sabloŝtona kruco sur vilaĝplaco estis konstruita koste de la vilaĝo en la jaro 1849 kaj renovigita en la jaro 1898.
  • Ŝtona krucifikso ĉe la kapelo estis starigita en la jaro 1902. Post establo de la tombejo ĝi estis transigita tien.
  • Bildeto en sabloŝtona kolono en Hejnice estis riparita en la jaro 1995.
  • Bildeto en Křížánky, origine sur ligna kolono, estis en la jaro 1885 metita en sabloŝtonan kolonon.

Memorindaj arboj[redakti | redakti fonton]

  • Okaze de tradiciaj arbetaj festoj en la jaro 1908 enplantis infanoj kaj instruistoj ses kaŝtanaj arboj ĉe la tombejo.
  • Okaze de ekesto de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1919 estis enplantita tilio apud la kapelo.

Ŝtonejoj[redakti | redakti fonton]

Apud ŝoseo al České Libchavy oni minis marnon por konstruaj celoj kaj en Křížánky oni minis flave verdan sabloŝtonon el kiu ŝtonhakistoj faris staltrogojn, embrazurojn, ŝtupojn kaj aliajn objektojn. Nuntempe ambaŭ minejoj estas fermitaj.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1804 infanoj el Hejnice vizitadis lernejon en Písečná (4 km). De tiu jaro instruisto loĝis kaj ankaŭ instruis en sia domo n-ro 25 en Hejnice. Memstaran lernejon la komunumo establis en la jaro 1816 en domo n-ro 35 kaj novan duetaĝan lernejon ĝi konstruis en la jaro 1887. Bedaŭrinde pro manko da infanoj ĝi estis en la jaro 1979 nuligita kaj en la domo nun estas antaŭlernejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]