Příluka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Příluka
germane Pschiluk
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Příluka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Příluka
 - alteco 455 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 03″ N 16° 09′ 39″ O / 49.86750 °N, 16.16083 °O / 49.86750; 16.16083 (mapo)
Areo 3,81 km² (381 ha)
Loĝantaro 172 (2023)
Denseco 45,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1355
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578622
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Příluka
Retpaĝo: priluka.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Příluka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 12 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 172 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo Prieluka ekestis de la esprimo preluka, kiu origine signis transiron de altaĵoj al la valo, kiu ĉi tie malfermiĝas kaj la transiron permesas. La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391 kaj ĝia nomo tiam estis Prziluca. La nomo Příluka unue aperiĝas nur en la jaro 1837.

En la jaro 1454 Příluka apartenis al ĉi tiea senjoro Janek el Příluka. En tiuj tempoj proksime konstruis familio Kostka el Postupice novan burgon, ĉeĥe "nový hrad", kiel estis alinomita ankaŭ sub ĝi troviĝanta domaro Božij Duom je Nový Hrad, nun Nové Hrady. Post nuligo de feŭda sistemo en la 16-a jarcento alfalis parto de Příluka al la sinjorejo Nové Hrady. En tiu tempo estis ĉi tie fondita sinjora mastruma korto, nuntempa bieno n-ro 37. Dum la 17-a jarcento apartiĝis ankaŭ restinta parto de Příluka al la sinjorejo Nové Hrady.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dominanto de la vilaĝo estas kapeleto de Sankta Maria, devenanta el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700.

En la vilaĝo estas bela aro de gigantaj tilioj kaj du vilaĝaj fiŝlagoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tra la vilaĝo kondukas biciklismaj traceoj al la areo Toulovcovy maštale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]