Žáravice
| Žáravice | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Žáravice | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Pardubice |
| Administra municipo | Přelouč |
| Historia regiono | Bohemio |
| Rivero | Sopřečský potok |
| Situo | Žáravice |
| - alteco | 275 m s. m. |
| - koordinatoj | 50°06′25″N 15°33′26″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.10694 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.10694°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 2,74 km² (274 ha) |
| Loĝantaro | 137 (01.01.2011) |
| Denseco | 50 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1436 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 533 16 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0532 |
| NUTS 5 | CZ0532 576042 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.zaravice.wbs.cz | |
Vilaĝo Žáravice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 10 km norde de urbo Přelouč, 10 km okcidente de urbo Lázně Bohdaneč.
Enhavo |
[redakti] Historio
La vilaĝo estis unue menciata en la jaro 1436, kiam posedis ĝin Diviš Bořek el Miletínek. De la jaro 1490 ĝi apartenis al Vilém de Pernštejn. Nordoriente de Žáravice sur monteto estas domaro Sušiny aŭ Na Hradech (Sur Burgoj), kie onidire staris fortikaĵeto. En tiu loĝis rabisto Jan Kozel el Sušiny. Sed en la jaro 1492 estis la sidejo detruita kaj nomita rabisto forpelita.
[redakti] Naturo
La fiŝlago Švihov, monteto Na Hradech kaj apuda arbaro estis proklamitaj natura rezervejo, en kiu troviĝas vico da protektataj kreskaĵoj. La rezervejo estas ankaŭ edeno por kantbirdoj. Kelkaj specioj de ili en aliaj lokaĵoj ne aperas.
[redakti] Vidindaĵoj
- Arĥeologiaj spuroj de mezepoka fortikaĵejo Sušiny - Hrada
- Subĉiela teatrejo
- Ŝtona kruco
[redakti] Legendo
En arbara dometo proksime de fortikaĵeto Sušiny loĝis povra lignokarbisto kun sia multnombra familio. Lia plej juna filo devis servi ĉe malbona sorĉistino. La junulo superruzis ŝin, akiris riĉan rekompencon por sia servado kaj edziĝis al bela filino de fortikaĵposedanto.
[redakti] Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.