Újezd u Přelouče

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Újezd u Přelouče

Preĝejo de Sankta Egidio
Preĝejo de Sankta Egidio

Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita en 1299 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 533 16
Demografio
Loĝantaro 195
Geografio
Koordinatoj
50°06′06″N 15°29′51″O  /  50.10167°N, 15.4975°O / 50.10167; 15.4975 (Újezd u Přelouče)Koordinatoj: 50°06′06″N 15°29′51″O  /  50.10167°N, 15.4975°O / 50.10167; 15.4975 (Újezd u Přelouče)
Alto 222 m
Újezd u Přelouče (Ĉeĥio)
DMS
Újezd u Přelouče
Újezd u Přelouče
Ĉeĥa respubliko
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Vilaĝo Újezd u Přelouče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Přelouč.

Preĝejo de Sankta Egidio en Újezd
Sonorilejo en Újezd

Enhavo

[redakti] Memorindaĵoj

[redakti] Preĝejo

En la vilaĝo estas sur pli malnovaj fundamentoj baroka preĝejo de Sankta Egidio, konstruita en la jaro 1703 kaj rearanĝita fine de la 18-a jarcento. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambro sur okcidenta flanko. La fasado estas kronita per trieĝa voluta frontono, fenestroj estas volbitaj duoncirkle. La presbiterejo estas plafonita per kruca volbo, sakristio per barela volbo kaj navo per plata plafono sur fabionoj, la ĥorejo estas ligna. Ekipaĵo estas baroka el la jaroj 1703 - 1707, la ĉefaltaro estas portala kun statuoj kaj bildo de Sankta Egidio, unu flankan altaron ornamas bildo de Kalvario kaj la duan bildo de Maria Magdalena.

[redakti] Kampanilo

Kampanilo apud la preĝejo estas baroka, ligna, prisma, tegmentita per ŝinda piramido.

[redakti] Kapeleto

Kapeleto en la vilaĝo sur vojkruciĝo estas el la fino de 18-a jarcento, niĉa kun dekora frontono kaj pilastroj.


[redakti] Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.



[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj