Turkovice

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turkovice

Baroka preĝejo de Sankta Marteno en Turkovice
Baroka preĝejo de Sankta Marteno en Turkovice

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita en 1348 (estis konstruita origina preĝejo)
Poŝtkodo 533 63
Retpaĝaro http://www.turkovice.unas.cz/
Demografio
Loĝantaro 273  (01.01.2012)
Geografio
Geografia situo 49° 52′ N, 15° 45′ O49.86194444444415.758333333333Koordinatoj: 49° 52′ N, 15° 45′ O
Alto 349 m
Turkovice (Ĉeĥio)
DEC
Turkovice
Situo de Turkovice
v  d  r
Information icon.svg


La komunumo Turkovice troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, proksime de la ŝoseo n-ro 17 el Čáslav al Heřmanův Městec, Chrudim, proksimume 10 km okcidente de Heřmanův Městec kaj proksimume 10 km sude de la urbo Přelouč. La komunumo konsistas el tri lokpartoj - Turkovice, Bumbalka kaj Rašovy. En tuta komunumo estas registritaj 236 domoj, el tio en parto Turkovice 74. Nomo de la komunumo devenas de la vorto "taŭro", ĉeĥe "tur", ne de "turko, turka".

Enhavo

Vilaĝpartoj[redakti]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Turkovice
  • Bumbalka
  • Rašovy

Memorindaĵoj[redakti]

Preĝejo de Sankta Marteno[redakti]

Origine frugotika preĝejo de Sankta Marteno el la jaro 1348, estis en la jaro 1729 aranĝita baroke kaj empire. En la jaroj 1816-17 estis alkonstruita turo, sakristio kaj oratorioj. Ĝi estas negranda ununava preĝejo kun ortangula pastrejo. La eksteraĵo estas dividata per lizenoj. La altaro estas pseŭdobaroka, bildo de Sankta Bartolomeo de J. Brandejs, predikejo kun figuraj reliefoj kaj statuoj el la dua duono de 18-a jarcento, frubaroka ŝtona baptujo. Ĝi servis kiel paroĥa preĝejo kaj familia tombo de posedantoj de sinjorejo Podhořany. Ĉe la preĝejo estas tombejo.

Enteriga kapelo[redakti]

de Pachtoj el Rájov estas empira el la jaro 1839. De la kapelo gvidas alta apogmuro de la deklivo kun ŝtuparo al paroĥejo. En tiu ĉi tombeja muro troviĝas naŭ renesancaj tomboŝtonoj.

Paroĥejo[redakti]

estas baroka el la jaro 1731, komence de la 19-a jarcento rearanĝita.

Renesancaj tomboŝtonoj en tombeja muro en Turkovice


Lernejo[redakti]

sur vilaĝplaco antaŭ la preĝejo havas relative longan tradicion. Lerni en la komunumo oni komencis jam en la jaro 1720. Oni lernis trivion - legadon, skribadon kaj kalkuladon kaj ankaŭ religion.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka[redakti]

estas sur vilaĝplaco antaŭ la lernejo. Ĝi devenas el 18-a jarcento.


Bibliografio[redakti]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Oficialaj paĝoj de la komunumo (ĉeĥe)