Vápenný Podol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vápenný Podol
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1513 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 03
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 331  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 53′ N, 15° 40′ O (mapo)49.88908030596515.666801726782Koordinatoj: 49° 53′ N, 15° 40′ O (mapo) [+]
Alto 477 m [+]
Areo 9,125363 km² (91 2.5 363 ha) [+]
Vápenný Podol (Ĉeĥio)
Vápenný Podol (Ĉeĥio)
DMS
Vápenný Podol
Vápenný Podol
Vápenný Podol
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vápenný Podol [+]
vdr


Vilaĝo Vápenný Podol situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en norda deklivo de montareto Železné hory, 8 km sude de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la ŝoseo n-ro 341 inter Heřmanův Městec kaj Seč. Vivas ĉi tie 331 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Vápenný Podol
  • Cítkov
  • Nerozhovice

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estinta banejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe piedo de monteto sudoriente de Vápenný Podol elteriĝadis forta kuraca fonto, kiun eluzadis malsanuloj jam de la jaro 1659, sed Otta von Greiffenklau konstruigis ĉi tie en la jaro 1802 banejan domon. Ĝi estas duetaĝa kun dektri fenestraj aksoj.

Per la akvo estis kuracataj:

  • ĉiuspecaj haŭtaj malsanoj,
  • ĉiuspecaj holartritoj kaj reŭmatoj,
  • anemio,
  • malsanoj de hepato, lieno, renoj, urinveziko,
  • malzorgitaj edemoj kaj tuberoj,
  • oftalmitoj.

La banejo estis nomata "Banejo de Sankta Venceslao" kaj estis tre fama.

Kalkŝtonaj minejoj[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ pli famaj ol banejo estis kalkŝtonaj minejoj. Tiuj estis malfermataj apud Podol kaj Nutice, preskaŭ ĝis Cítkov kaj maldirekte apud Boukalka kaj Prachovice. Oni minis grizan kalkŝtonon kaj grajnan marmoron. Post konstruo de cement- kaj kalk-fabriko en Prachovice minado okazadas en granda minejo, kiu troviĝas inter Vápenný Podol kaj Prachovice. Malnovajn malgrandajn minejojn oni plenigis per kovraĵmaterio el la nova minejo.

Grotoj[redakti | redakti fonton]

Sub ŝutmontoj de kovraĵmaterio el la minejo estas du kavernoj - Páterova groto kaj Podolská groto. Ili enhavas galeriojn, kavernojn kun lagetoj kaj gutŝtonoj. Ili ne estas publike alireblaj, ĉar tie trovis sian trankvilan restadejon, aparte vintran, ses specioj de peropterikoj, prefere rinolofo malgranda (Rhinolophus hipposideros) kaj mioto brovoza (Myotis emarginatus).

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origine estis en Vápenný Podol kapelo, kiun en la jaro1716 konstruigis Jan Josef Špork. El ĝi en la jaro 1788 estis rekonstruita malfrubaroka preĝejo de Sankta Venceslao. En la jaro 1874 estis rekonstruita ĝia turo kaj instalita horloĝo. En la jaro 1892 estis konstruita nova orgeno de fama orgenkonstruisto Petr el Prago. La preĝejo estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj sakristio en la akso, antaŭĉambro sur okcidenta flanko kaj kun turo super la ĉeffrontono. La antaŭan fasadon ornamas trilatera pinjono. La presbiterejo kaj navo havas platan plafonon. Preĝeja ekipaĵo estas plejparte novtempa. Sur altaro estas statuoj de Sanktaj Episkopoj. Valora estas ovala bildo de Adorkliniĝo de Tri Reĝoj, pentrita en stilo de P. Brandl.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

Baza instruado en Vápenný Podol komencis en la jaro 1796 sub administrado de la eklezio kaj de la jaro 1869 sub administrado de la ŝtato. Origina lernejo havis nur unu klasĉambron kaj loĝejon de instruisto. En la jaro 1876 estis konstruita nova lernejo kun du klasĉambroj. Bedaŭrinde nun estas en la municipa komunumo malpli ol 15 infanoj kaj la lernejo estas de la jaro 1975 nuligita. Memortabulo sur estinta lernejo rememoras restadon de ĉeĥa poeto S. K. Neumann dum la dua mondmilito.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Pro altigo de produktado de kalkŝtono kaj kalko oni devis solvi ankaŭ transporton de ĝi. Por tio estis en la jaro 1882 konstruita fervojo el Přelouč al Vápenný Podol kun flanka traceo al Prachovice. Komence ordinara pasaĝertrajno veturis nur unu tage kaj vartrajnoj laŭ bezonoj kelkfoje en tagnokto. De la jaro 1978 restis nur linio al Prachovice, linio al Vápenný Podol estis nuligita.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]