Kunětice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kunětice
municipo
Kostel v Kuněticích1.jpg
Preĝejo en Kunětice
Vlajka obce Kunětice.gif
Flago
Znak Kunetic.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Kunětice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Kunětická hora burgo
Rivero Elbo
Situo Kunětice
 - alteco 221 m s. m.
 - koordinatoj 50°04′14″N 15°49′38″E  /  50.07056°N, 15.82722°O / 50.07056; 15.82722 (Kunětice)
Areo 3,95 km² (395 ha)
Loĝantaro 276 (01.01.2012)
Denseco 69,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1353
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 573515
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kunětice
Retpaĝo: www.obeckunetice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Memorinda pino apud Kunětice

Kunětice estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, situanta proksimume 6 kilometrojn nordoriente de Pardubice sur ebenaĵo apud dekstra bordo de rivero Elbo. Kelcent metroj de la vilaĝo leviĝas monto, sur kiu staras burgo Kunětická hora. Al Kunětice navigas ekskursa ŝipo Arnošt de glacistadiono Pardubice.

Historio de la komunumo[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Kunětice (Cwnyeticz) devenas el la jaro 1353, sed la trovaĵoj pruvas, ke teritorio de la vilaĝo estas unu el la plej malnovaj prisetlitaj lokoj de la regiono Pardubice, setlita jam en neolitiko. En ĉirkaŭo estis trovitaj multaj cindrotomboj kaj konstruaĵrestoj el neolitiko. La mezepoka vilaĝo apartenis al monaĥejo de Opatovice kaj post bruligo de la klostro al sinjorejo de Pardubice.

Memoraĵoj en la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gotika preĝejo de Sankta Bartolomeo[redakti | redakti fonton]

staras en la centro de la vilaĝo sur forlasita tombejo. La origina malgranda romanika konstruaĵo estas ĝis nun konservita kaj uzata kiel sakristio ligita al norda flanko de altarejo de nuntempa preĝejo. Presbiterejo kaj navo de la preĝejo estas gotikaj el la 14-a jarcento, volbo de la navo estas el la 15-a jarcento. La preĝejo en la jaro 1794 forbrulis. Okaze de novgotika rekonstruo fare de František Schmoranz (pli aĝa) estis en la jaro 1897 al okcidenta fronto alkonstruita turo. En interioro de la preĝejo troviĝas postrestoj de muraj pentraĵoj el la fino de 14-a jarcento. En la navo tio estas pentraĵo de Sankta Ursula naviganta kun virgulinoj sur Rejno, Sankta Barbara kaj Sankta Katarino, en presbiterejo Resurekto de la Sinjoro, en timpano de la sankta ŝranko Jezua brustbildo. La preĝejo estas ununava kun kvadrata navo volbita je centran pilieron per sesparta stela volbo. La altarejo estas pli mallarĝa, trilatere fermita, kun krucforma volbo kun kojnoformaj kanelitaj ripoj. Sakristio estas abside fermita kun barelvolbo. Eksteraĵo de la navo kaj presbiterejo estas ekipitaj per apogpilieroj. Ekipaĵo de la preĝejo estas novgotika. Malantaŭ la altaro estas tri difektitaj tomboŝtonoj el la 16-a jarcento.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

La origina lernejo en Kunětice estis ligna kaj laŭ enskribaĵo en lerneja kroniko estis oficiale konstituciita jam en la jaro 1788. La lernejo estis unuklasa, kaj ekzemple en la jaro 1878/1879 interpremiĝadis en ĝi 208 infanoj. Nova, duklasa lernejo estis konsekrita en la jaro 1882 kaj servas ĝis nun. Fama instruisto el pli fruaj tempoj estas Matiaso Pětivoký, kiu en la malnova lernejo aktivis 65 jarojn, de la jaro 1807 ĝis 1782, kiam li mortis 91-jarojn aĝa.

Statuo de Sankta Johano el Nepomuko[redakti | redakti fonton]

estas el la 18-a jarcento.

Humilejo - krucifikso[redakti | redakti fonton]

estas el la jaro 1852. En la soklo estas enmetita tabulo kun figura motivo.

Armea ponto trans Elbo[redakti | redakti fonton]

estis konstruita en la jaro 1947 kadre de la programo UNRRA kaj anstataŭis ĝistiaman prampasejon.

Memorinda pino arbara[redakti | redakti fonton]

(Pinus silvestris) troviĝas sude sub la burgo sur rando de malgranda arbaro. Ĝi estas proksimume 200 jarojn aĝa kaj 15 m alta.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]