Mikulovice (distrikto Pardubice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mikulovice |
Mikulovice | |
municipo | |
Preĝejo de sankta Venceslao martiro en Mikulovice
| |
|
|
Oficiala nomo: Mikulovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Pardubice |
Administra municipo | Pardubice |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Mikulovice |
- alteco | 252 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 59′ 18″ N 15° 46′ 42″ O / 49.98833 °N, 15.77833 °O (mapo) |
Areo | 3,44 km² (344 ha) |
Loĝantaro | 1 381 (2023) |
Denseco | 401,45 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1382 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 530 02 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0532 |
NUTS 5 | CZ0532 575372 |
Katastraj teritorioj | 2 |
Partoj de vilaĝo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 2 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mikulovice | |
Retpaĝo: www.obecmikulovice.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Mikulovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km sude de la urbo Pardubice kaj 5 km norde de la urbo Chrudim, ĉe la ŝoseo n-ro 37 kaj ŝoseo n-ro 324 el Pardubice al Chrudim. Vivas ĉi tie 1 381 loĝantoj (2023).
Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Mikulovice
- Blato
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua historia mencio pri la vilaĝo datiĝas al la jaro 1384. Tamen arĥeologiaj esploroj, ĉefe faritaj en la jaroj 2008 kaj 2009 pruvas, ke la teritorio estis prisetlita jam antaŭ multaj jaroj. Temis pri sava esploro antaŭ konstruo de familiaj domoj. La lokaĵo estas polikultura: trovaĵoj estas el la jaroj de 2 mil a.K. ĝis komenco de nia erao. La trovaĵoj apartenas al t.n. unětická kulturo, al bronza kaj roma eraoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Preĝejo kaj tombejo[redakti | redakti fonton]
Sur orienta flanko de la vilaĝo sur monteto estas de malproksime videbla dominanta preĝejo de Sankta Venceslao kaj tombejo. Origine la kirko estis konstruita en la 2-a duono de 15-a jarcento, sed en tridekjara milito ĝi estis tute forbruligita fare de svedaj militistoj. Nove estis konstruita nur en la jaro 1769.
Ĝi estas ununava kun malpli larĝa kvadrata presbiterejo, apuda sakristio kaj kun prisma turo fronte. La ĉefa fasado estas kronita per voluta ŝildo. Presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per plataĵo, la navo havas ebenan plafonon. Sur plafono de presbiterejo estas pentraĵo de Kronado de Virgulino Maria kaj scenoj el la vivo de Sankta Venceslao. Iluzia pentrita arĥitekturo de ĉefaltaro estas de Kramolín el la jaro 1792, statuoj de du sanktuloj sur norda altaro, suda altaro, predikejo, benkoj, orgeno kaj krucifikso devenas el la duono de 18-a jarcento. Stana baptujo estas datita 1483. Forĝita krucifikso sur la tombejo estas el la jaro 1781.
Paroĥejo[redakti | redakti fonton]
Domo n-ro 1, estinta malfrubaroka paroĥejo, estas duetaĝa kun neriĉe dividita fasado.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|