Rozhovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rozhovice

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo

Flago

Blazono

Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1131 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 03
Retpaĝaro http://www.rozhovice.cz
Demografio
Loĝantaro 280 (01.01.2012)
Geografio
Koordinatoj
49°58′0″N 15°42′38″O  /  49.96667°N, 15.71056°O / 49.96667; 15.71056 (Rozhovice)Koordinatoj: 49°58′0″N 15°42′38″O  /  49.96667°N, 15.71056°O / 49.96667; 15.71056 (Rozhovice)
Alto 259 m
Rozhovice (Ĉeĥio)
DMS
Rozhovice
Rozhovice
Ĉeĥa respubliko
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Rozhovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en dislimo de apudelba ebenaĵo kaj milde ondoforma pejzaĝo antaŭ montetaro Železné hory.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Rozhovice estas el la jaro 1131. La nomon vilaĝo havas laŭ sia fondinto Rozha. En la jaro 1597 estis fondita solejo Doubrava ĉirkaŭ 2 km sudokcidente.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo sur malgranda monteto troviĝas preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La gotika sanktejo estis menciata en la jaro 1349, rekonstruita baroke estis en la 1-a duono de 18-a jarcento, eksteraĵo estis rearanĝita pseŭdoromanike en la 19-a jarcento. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur suda flanko, en ĝia teretaĝo estas sakristio. La origina bulba tegmento de la turo estis pli poste anstataŭigita per tegmento en formo de oklatera piramido. La presbiterejo kaj navo estas platplafonaj, en la sakristio estas barelvolbo. Sur norda flanko de la presbiterejo estas sankta ŝranko kun pintarka riĉe ornamita vimperko. Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700. La ĉefaltaro kun statuoj de Sankta Antonio, Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila kun bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La predikejo estas ornamita per bildoj de evangeliistoj, ornamentaj lignoskulptaĵoj kaj statuo de Sankta Barbara. En la jaroj 1969 - 1979 en interioro Vojmír Vokolek kreis modernan freskon bildigatan fizikan kaj spiritan malsatiĝadon de la homaro. La malriĉuloj malsupre vivaĉas el forfalaĵoj kaj kontraŭe socia elito supre uzas sian bonstaton.

Empiraj domoj[redakti | redakti fonton]

Domoj n-ro 19 kaj 34 havas empirajn fasadojn.

Monumento de falintoj[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco situas monumento omaĝe falintoj en la unua mondmilito.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]