Radiměř

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Radiměř
germane: Rothmühl
municipo
Oficiala nomo: Radiměř
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio (ĝis 1512 nur Bohemio)
Rivero Radiměřský potok
Situo Radiměř
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 49°41′40″N 16°25′54″E  /  49.69444°N, 16.43167°O / 49.69444; 16.43167 (Radiměř)
Areo 2,857 km² (285,7 ha)
Loĝantaro 1 095 (01.01.2012)
Denseco 383,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 07
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578657
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Radiměř
Retpaĝo: www.radimer.net
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Radiměř situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 12 km sude de urbo Svitavy sur historia limo inter Bohemio kaj Moravio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĥeologiaj trovaĵoj en katastra distrikto de Radiměř atestas, ke la teritorio estis prisetlita jam en neolito kaj en bronzepoko. Ĝis la jaro 1949, kiam okazis administra reformo estis Radiměř dividita per landlimo en du memstarajn vilaĝojn Česká Radiměř en Bohemio kaj Moravská Radiměř en Moravio. Poste estis ambaŭ partoj kunigitaj kaj vicigitaj en distrikton Svitavy.

Česká Radiměř estis origine parto de la sinjorejo Svojanov. La vilaĝo devenas el 60-aj jaroj de la 13-a jarcento, kiam en tiu ĉi regiono koloniige aktivis ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a pere de kapabla lokigisto Konrád el Limberk. Tamen la unua skriba mencio pri la vilaĝo "Radmels" estas nur el la jaro 1291. Kontraŭ volo de la reĝo Karolo la 4-a pri nealproprigo de la reĝa burgo Svojanov kaj ĝia teritorio, ĝi estis inkluzive de Radiměř garantiigita al sinjoroj de Boskovice kaj poste de imperiestro Sigismondo la 1-a donacita al lia edzino Barbora Cellská.

Moravská Radiměř apartenis de sia fondo al la sinjorejo Letovice. Nur en la jaro 1505 la vilaĝon akiris Ladislav el Boskovice.

Ambaŭ vilaĝoj ege suferis dum la Tridekjara Milito per trairo de diversaj soldataroj, el kiuj la plej detrua estis sveda rabado en la jaro 1644. Post la milito male la 17-a kaj 18-a jarcentoj venigis grandan disvolvon de la vilaĝoj. Krom terkulturistoj ĉi tie laboris teksistoj, kiuj jam tiam produktis tolon en grandaj kvantoj. En la 19-a jarcento ekestis ĉi tie du grandaj teksaj faktorioj, kiuj liveris tolon eĉ por aŭstria armeo. Pro favoraj okupadaj eblecoj kreskis nombro da loĝantoj ĝis 3.500 en la jaro 1850. Anstataŭ lignaj kabanoj elkreskis ĉi tie masonitaj domoj, en la jaro 1810 estis konstruita lernejo kaj en la jaro 1840 firmigitaj komunumaj ŝoseoj. Iom malpli rapide, sed ĉiam daŭris la disvolvo en la dua duono de 19-a jarcento kaj ankaŭ en la 20-a jarcento. Post finiĝo de la Dua Mondmilito kaj ellandigo de germana loĝantaro estis la vilaĝo prisetlita per homoj el ĉiuj anguloj de la respubliko.

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Anna sur tombejo en centro de Radiměř estas eksterordinara malfrubaroka centra konstruaĵo el la jaroj 1771 - 1776. El la origina gotika kirko estas konservita ortangula presbiterejo kiel la orienta kapelo. La preĝejo estas orientita al nordo. La navo havas planon de prilongigita elipso kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj norde situanta ortangula sakristio kun oratorio en la dua etaĝo. Sur okcidenta flanko estis alkonstruita oblonga kapelo korespondanta al la nomita orienta. Antaŭ la ĉefa suda fronto situas prisma turo kun bulba tegmento. Eksteraj vandoj de la navo estas membrigitaj per lizenaj kadroj kaj trifolie finitaj fenestroj sen kadraro. Super portalo de la turo estas reliefo de Sankta Anna kun Kristo kaj Sankta Maria. La interno estas volbita barele, kunligaĵoj de pilastroj portas altan surkolonaĵon kaj masivan kornicon. La orienta kapelo ekstere fortigita per apogpilieroj estas volbita per prusa volbo kaj per unu kampo de kruca ripa volbo. En la norda vando de la kapelo estas sankta ŝranko kun origina forĝita pordeto. La sakristio kaj estinta ostejo sub okcidenta kapelo estas volbitaj per plataĵoj la kapelo per prusa volbo. La ĉefa preĝeja altaro estas baroka el la duono de 18-a jarcento, kadra kun bildo de Sankta Anna de Ant. Mühl el la jaro 1888 portata de anĝeloj, plej supre estas lignoskulptaĵo de Dipatro, sur flankoj estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Du flankaj altaroj estas kadraj, aranĝitaj en la 19-a jarcento kun bildoj de Sankta Barbara kaj de Sankta Johano Nepomuka ambaŭ kreitaj de Ant. Mühl, sub la bildo estas valora lignoskulptita reliefo de Sankta Anna kun Kristo kaj Sankta Maria el la jaro 1510. La predikejo estas el la fino de 18-a jarcento. En orienta kapelo estas frubaroka portala altaro el la jaro 1666 kun statuo de Sankta Maria kaj bildo de la Sankta Triunuo. En la okcidenta kapelo estas moderna ekipaĵo.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥestrejo troviĝas sub la preĝejo, estas duetaĝa, ligita kun la tombejo per ligna ponto. En la paroĥestrejo estas portretoj de sacerdotoj el la 19-a jarcento.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Johano Nepomuka ĉe supra rando de la vilaĝo estas baroka el la dua duono de 18-a jarcento sur plano de kruco kun rondigitaj aloj. En okcidenta fronto estas pinjono kun ligna baroka statuo de Sankta Johano Nepomuka. La interno estas volbita barele kun segmentoj, la apsido estas volbita per konĥo. La ekipaĵo estas moderna, statuo de Sankta Maria estas el la 17-a jarcento.

Malsupra Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo ĉe malsupra rando de la vilaĝo estas el la duono de 19-a jarcento, oblonga duoncirkle fermita kaj barele volbita.

Niĉa kapeleto[redakti | redakti fonton]

La baroka kapeleto en centro de la vilaĝo kun statuo de Sankta Johano Nepomuka estas el la dua duono de 18-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtona krucifikso sub la tombejo el la jaro 1803
  • Sankta Maria Dolorplena el la jaro 1808
  • La Plejsankta Triunuo el la jaro 1884
  • Humilejo kun lignaj statuetoj el la dua duono de 18-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]