Leština (distrikto Ústí nad Orlicí)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Leština |
| Leština | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Leština | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
| Administra municipo | Vysoké Mýto |
| Historia regiono | Bohemio |
| Situo | Leština |
| - alteco | 418 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°52′04″N 16°07′01″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.86778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.86778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 1,07 km² (107 ha) |
| Loĝantaro | 292 (01.01.2012) |
| Denseco | 272,9 loĝ./km² |
| Fondo | 1392 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 539 44 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0534 |
| NUTS 5 | CZ0534 571695 |
| Katastraj teritorioj | 3 |
| Partoj de vilaĝo | 4 |
| Bazaj sidejunuoj | 4 |
| Retpaĝo: www.obeclestina.cz | |
Municipo Leština situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sude de urbo Vysoké Mýto, 8 km sudoriente de urbo Luže.
Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Leština
- Doubravice
- Dvořiště
- Podhořany u Nových Hradů
Enhavo |
Historio[redakti]
Nomo de sidejo "Leština" aperas en Ĉeĥio kelkfoje kaj origine signifas grupon de sovaĝaj avelujoj. Laŭ neatestitaj informoj oni taksas fondon de la vilaĝo iam ĉirkaŭ la jaro 1392. Kiam ekzistis la sinjorejo Nové Hrady, Leština apartenis al ĝi. En Landaj dosieroj la 28-an de aprilo 1559 estas registrite, ke en Leština estis vilaĝestrejo, sub kiu apartenis Leština, Doubravice, Dvořiště, Podhořany, Libecina, Javorník kaj Rybníček.
Ĝis la jaro 1604 posedis Nové Hrady sinsekve kelkaj ĉeĥaj superularoj ekleziaj kaj sekularaj, sed en nomita jaro heredis la sinjorejon aŭstro Pavel Sixt el Trautsohn sur Falkenštejn, vicreganto de Malsupra Aŭstrio. En havaĵo de tiu familiaro ĝi estis ĝis la jaro 1750, kiam ĝin aĉetis grafino Horbuval. Grafo Antonín Ludvík Horbuval konstruigis en Nové Hrady en la jaroj 1774 - 1777 brilan kastelon.
Post nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 Leština apartenis en distrikton Vysoké Mýto kaj de la jaro 1960 en distrikton Chrudim. De la 1-a de januaro 2007 la komunumo estis transigita el distrikto Chrudim al distrikto Ústí nad Orlicí.
Memorindaĵoj[redakti]
Sur supra flanko de la vilaĝplaco troviĝaj sonorilejo, antaŭ nelonge rekonstruita.
Turismo[redakti]
Leština situas proksime de protektata natura rezervejo Maštale, proksime de Kastelo Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí) kaj de bela valo de rivereto Novohradka.
Pliaj partoj de la komunumo[redakti]
Dvořiště[redakti]
La plej malnova mencio pri vilaĝo Dvořiště estas el la jaro 1559. En la jaro 1848 ĝi fariĝis parto de la komunumo Doubravice.
Doubravice[redakti]
La unua skriba mencio pri Doubravice estas el la jaro 1559, kiam ĝi apartenis al sinjorejo Nové Hrady. En la jaro 1848 ĝi fariĝis memstara komunumo. En centro de la vilaĝo troviĝas kapeleto al Sankta Triunuo
Podhořany[redakti]
La unua skriba mencio pri Podhořany estas el la jaro 1563, kiam ĝi ankaŭ apartenis al sinjorejo Nové Hrady. Post la jaro 1848 Podhořany estis administrative ligitaj al Mokrá Lhota kaj de la jaro 1918 ĝi estis memstara komunumo. Kapeleto en Podhořany estis konstruita en la jaro 1907.
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Doubravice | Dvořiště | Leština | Podhořany u Nových Hradů |
|