Hrochův Týnec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrochův Týnec
germane Hrochow-Teinitz
urbo
Domoj en placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hrochův Týnec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Hrochův Týnec kastelo
Riveroj Ležák, Novohradka
Situo Hrochův Týnec
 - alteco 241 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 34″ N 15° 54′ 33″ O / 49.95944 °N, 15.90917 °O / 49.95944; 15.90917 (mapo)
Areo 12,5 km² (1 250 ha)
Loĝantaro 2 272 (2023)
Denseco 181,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571491
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrochův Týnec
Retpaĝo: www.obechrochuvtynec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hrochův Týnec (germane Hrochow-Teinitz) estas urbo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 8 km oriente de urbo Chrudim apud la ŝoseo n-ro 17 el Chrudim al Zámrsk. Vivas ĉi tie 2 272 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Rosice, Čankovice, Přestavlky, Chroustovice, Nabočany, Trojovice, Vejvanovice, Dvakačovice, Dolní Bezděkov kaj Slepotice.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Domaro Týnec estas en skribaj dokumentoj memorigita unue en la jaro 1293. Dum la husanaj militoj akiris ĝin Hrochoj el Mezilesice, laŭ kiuj la urbo estas alnomata. En la jaro 1544 estis Hrochův Týnec promociita al urbeto kaj en la jaro 1853 al urbo. De la jaro 1623 estis la urbo havaĵo de la familio Zeller el Rosenthal, en la jaroj 1705 - 1786 havaĵo de premonstrata monaĥejo Hradiště apud Olomouc.

En la urbo estis tradicia sukerproduktado. En la jaro 1871 estis ĉi tie konstruita origina sukerfarejo kaj en la jaro 1970 estis funkciigita nova moderna sukerfabriko havanta produktokapaciton 300 mil tunojn da beto jare. Malgraŭ la originaj intencoj kaj promesoj de la supernacia kompanio Eastern Sugar, kiu ĝin privatigis, estis la sukerfabriko kun subteno de EU likvidita. Multaj lokaj homoj akceptis tion amare kiel neĝusta likvido de konkuro.

Je la fervojo estis Hrochův Týnec ligita en la jaro 1899, kiam estis funkciigita linio Heřmanův Městec - Chrudim - Hrochův Týnec - Moravany - Borohrádek kun flanklinio liganta Hrochův Týnec kaj Chrast. Sur tiu ĉi flanklinio estis nur malgrandaj transportpostuloj. Komence ekveturadis nur du trajnparoj miksitaj el person- kaj ŝarĝ-vagonoj tage, en la jaro 1929 ekveturadis ankoraŭ unu motorvagono. En la jaro 1934 estis la persona transporto pro malgranda utiligo haltigita. Ĝi estis renovigita nur en la jaro 1941 kaj funkciata ĝis la jaro 1978, kiam ĝi estis definitive haltigita. En la jaroj 1982 - 1990 estis la flanklinio definitive likvidita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 743
18801 927
18901 957
19002 023
19102 053
19212 060
JaroLoĝantoj
19301 938
19501 806
19611 818
19701 963
19802 168
19911 966
JaroLoĝantoj
20011 874
20142 069
20162 071
20172 028
20182 039
20192 021
JaroLoĝantoj
20202 026
20211 973
20222 051
20232 272

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Marteno origine gotika, estis memorigata en la jaro 1349. En la jaroj 1723 - 1728 ĝi estis rekonstruita en barokan formon. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo. En la preĝejo estas du centraj kapeloj, en la suda kapelo estas sur la volbo fresko de pentristo J. Kr. Handke el la jaro 1731. La ĉefa altaro estas portala kun statuoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Norberto, sur la suda flanko de presbiterejo estas altaro el la jaro 1680 kun bildo de Virgulino Maria de J. Papáček.

En nikoj de baroka domo n-ro 143 estas valoraj statuoj de Sankta Anna kaj Sankta Josefo el la komenco de la 18-a jarcento.

Sur la tombejo estas kapelo de Sankta Anna el la jaro 1832. Ĝi estas negranda oblongforma konstruaĵo kun trilatera frontono. En la interioro estas pentrita arĥitekturaĵo de la ĉefaltaro kun pentritaj statuoj de Sankta Roĥo kaj Sankta Francisko.

Kiel kadavrejo estas uzata novrenesanca kripto de Lilienwald-gento el la jaro 1831.

Sur monteto nomata "Na Hrochově" estas negrandaj restaĵoj de estinta fortikaĵeto.

Kastelo, origine baroka el la fino de la 17-a jarcento konstruigita de la familio Zeller, estis en la jaro 1717 rekonstruita kaj pligrandigita de promonstratoj. El tiu tempo konserviĝis enirpordego kun statuo de madono. En la jaroj 1877 - 1879 la kastelo estis nove rekonstruita. La tria etaĝo estis alkonstruita kaj la interioro modernigita en la jaro 1925. La kastelo estas uzata por edukaj celoj kaj ne estas publike alirebla.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La 19-an de aprilo 2011 estis al la municipo redonita statuso de urbo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Hrochův Týnec en Vikimedia Komunejo
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.