Výprachtice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Výprachtice
germane Weipersdorf
municipo
Elaviadila vido al Výprachtice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Výprachtice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Rivero Moravská Sázava
Situo Výprachtice
 - alteco 587 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 12″ N 16° 39′ 50″ O / 49.98667 °N, 16.66389 °O / 49.98667; 16.66389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 875 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 510 m s. m.
Areo 21,72 km² (2 172 ha)
Loĝantaro 953 (2023)
Denseco 43,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 34
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581178
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Výprachtice
Retpaĝo: www.obec-vyprachtice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Výprachtice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 8 km sudoriente de la urbo Jablonné nad Orlicí kaj 11 km norde de la urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 953 loĝantoj (2023).

Partoj de la komunumo Výprachtice estas:

  • Výprachtice
  • Koburk
  • Valteřice

Valteřice fariĝis parto de la komunumo en la jaro 1951 kaj Koburk en 1975.

Historio[redakti | redakti fonton]

Výprachtice, germane Weipersdorf, estas unue menciita en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu posedanto de tuta regiono Lanškroun fariĝis la monaĥejo Zbraslav. En tiu dokumento la vilaĝo estas nomata Wiprechtsdorf, kiu estas verŝajne derivita de nomo de la lokigisto. Pli malfrue la regiono Lanškroun kun Výprachtice fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl kaj post husanaj militoj la regionon posedis Zbyněk Kostka el Postupice, poste familiaro Pernštejn, familiaro el Hodkov kaj familiaro el Harasov. Post batalo sur Blanka monto la regionon Lanškroun aĉetis regento Karel la 1-a el Lichtenštejn por 9.500 sesdekoj da ĉeĥaj groŝoj.

Dum la Tridekjara milito trans la vilaĝo kelkfoje iris sveda militistaro. En la jaro 1648 ĝi forbruligis kelkajn konstruaĵojn.

Paroĥestrejo en Výprachtice

Familiaro Lichtenštejn praktikis en siaj sinjorejoj senkompromisan rekatoligon. En Výprachtice estis nuligita de la 16-a jarcento ekzistanta evangeliana paroĥestrejo. Pastro Jan Buffler estis de imperiestraj soldatoj murdita ĉe ĝis nun en la vilaĝo staranta memora tilio.

Triviala lernejo estis en Výprachtice fondita en la jaro 1774 kaj nova lerneja domo estis konstruita en 1789. Pliaj lernejdomoj estis konstruitaj en la jaroj 1860 kaj en 1906. Ekestis sinsekve kvinjara kaj burĝara lernejoj.

Post la Munkena interkonsento malgraŭ fakto, ke en Výprachtice vivis plejparte ĉeĥoj, estis la vilaĝo alligita al t.n. Sudeta ĵupo kaj al la nazia Germanio. Post ellandigo de germanoj parto de loĝantoj de Výprachtice forloĝigis sin en liberajn domojn en Lanškroun kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Preĝejo de Ŝanĝo de la Sinjoro

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Empira preĝejo de Ŝanĝo de la Sinjoro el la jaro 1817 estis konstruita sur loko de estinta gotika kirko. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kaj kun turo en la fronto. La presbiterejo estas volbita per konĥo kaj barela volbo kun segmentoj. En la navo estas plata plafono.

La ekipaĵo estas novrenesanca kaj novbaroka el la dua duono de 19-a jarcento.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo devenas el la unua duono de 19-a jarcento. Ĝi estas duetaĝa kun stuka rustika membrigo en teretaĝo kaj kun sunhorloĝo.

Kapelo en Trhovec sur Halda

Kapeloj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo antaŭ la lernejo, t.n. kapeleto de Beran estas el la jaro 1848.
  • Kapelo en Trhovec sur Halda estas pseŭdogotika el la jaro 1890.
  • Kapelo al honoro de Dipatrino apud la domo n-ro 30 estas el la jaro 1769.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka apud la ŝoseo al Heřmanice el la jaro 1793 sur voluta soklo kun reliefa ornamaĵo.
  • Ŝtona krucifikso antaŭ la preĝejo estas datita 1794. Estas sur soklo kun rokaja ornamaĵo.
  • Popoldevena statuaro de Sankta Triunuo estas datita 1864.
  • Statuo de Sankta Jozefo.
  • Monumenton al falintoj en la unua mondmilito ornamas statuo de Pietato de Čeněk Vosmík.

Valteřice[redakti | redakti fonton]

Kiu estas la unua historia mencio pri vilaĝo Valteřice ne estas bone klara. En dokumentoj aperas nomoj Walthersdorf kaj villa Valcheri, en aliaj dokumentoj, en listo de vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo Valteřice tute ne aperas. La unua tute certa atesto pri ekzisto de Valteřice estas nur notoj en grundregistro de Valteřice el la jaro 1691, kie la vilaĝo estas nomata Schödorf kaj Neudorf. Loĝantoj en Valteřice estis preskaŭ ĉiuj germanoj kaj post ilia ellandigo en la jaroj 1945-1946 la vilaĝo estis nove koloniigita.

Koburk[redakti | redakti fonton]

Ekesto de la vilaĝo Koburk ligiĝas al nuligo de sinjora kortego en Výprachtice kaj de ŝafejo en Plaňany en la jaro 1789. La grundoj estis parceligitaj, dekretitaj al subuloj kaj tiel nove ekestinta domaro estis nomata laŭ militestro en imperiestraj servoj Josias Friedrich princo el Koburk, kiu en tiu jaro famiĝis per venko super Turkoj ĉe Fokŝano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]