Srnojedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Srnojedy
municipo
Nova restoracio en Srnojedy
Oficiala nomo: Srnojedy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Srnojedy
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 22″ N 15° 42′ 22″ O / 50.03944 °N, 15.70611 °O / 50.03944; 15.70611 (mapo)
Areo 2,47 km² (247 ha)
Loĝantaro 789 (2023)
Denseco 319,43 loĝ./km²
Estiĝo 12-a - 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 553719
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Srnojedy
Retpaĝo: www.srnojedy.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Srnojedy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, ĉe bordo de rivero Elbo, 8 km okcidente de la centro de urbo Pardubice. De la jaro 1964 ĝis la jaro 1993 Srnojedy estis parto de urbo Pardubice, nun ĝi estas ree memstara komunumo. Vivas ĉi tie 789 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje la vilaĝo estas en historiaj dokumentoj rememorata en la jaro 1410, kiam ties posedanto, Jan el Srnojedy nomata Tluch, procesis pro heredaĵo ĉe la Kortega juĝo en Prago. La kverelon decidis reĝo Venceslao la 4-a. En la jaro 1462 Srnojedy fariĝis havaĵo de senjoroj el Ohnišťany kaj en la jaro 1502 de la urbo Chrudim. Tiam estis ĉe Srnojedy muelejo kaj proksime de ĝi estis hereda prampasejo kaj loĝis ĉi tie ankaŭ metia fiŝkaptisto. En la jaro 1547 okazis kontraŭreĝaj ribeloj, kiujn ĉeestis ankaŭ la urbo Chrudim. Post subpremo de la ribeloj imperiestro Ferdinando la 1-a konfiskis de Chrudim urban havaĵon, inter ĝi ankaŭ vilaĝon Srnojedy. Tiun de la reĝo aĉetis Jan el Pernštejn kaj alligis ĝin al la senjorejo Pardubice. Sed post mallonga tempo vendis tutan senjorejon Jaroslav el Pernštejn al la Reĝa kamero. La tridekjara milito estis katastrofo ankaŭ por Srnojedy. Plejparto da bienoj dezertiĝis, kaj nur post longa tempo revenis en la vilaĝon normala stato. Rapida disvolvo de la komunumo ekestis nur en 1950-aj jaroj kaj daŭras ĝis nun.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo estas monumento al la viktimoj de la unua mondmilito.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de la vilaĝo troviĝas signifa paleontologia lokaĵo el kretacea epoko. La natursciencisto Antonín Frič priskribis kreaĵon de ĉi tie. Li supozis, ke temas pri dinosaŭro (Albisaurus scutifer). Sed tio ne konformiĝis, pli eble temas pri ostoj de aligatoro.

En Srnojedy estas haltejo de ekskursa ŝipo "Arnošt", kiu veturas ĉi tien el sia hejma haveno ĉe Vonka-ponto en Pardubice.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]