Třibřichy
| Třibřichy | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Třibřichy | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
| Administra municipo | Chrudim | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rivero | Bylanka | ||
| Situo | Třibřichy | ||
| - alteco | 253 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°58′03″N 15°44′52″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.9675 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.9675°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 4,15 km² (415 ha) | ||
| Loĝantaro | 285 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 68,67 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1415 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 537 01 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0531 | ||
| NUTS 5 | CZ0531 504921 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.obectribrichy.cz | |||
Municipo Třibřichy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebena pejzaĝo ĉe rivereto Bylanka, 5 km okcidente de la urbo Chrudim kaj 6 km oriente de la urbo Heřmanův Městec.
Enhavo |
Historio [redakti]
Vilaĝo [redakti]
Třibřichy kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis jam en prehistoria tempo prisetlitaj. Atestas pri tio multaj trovaĵoj, aparte ĉe estinta brikfarejo estis trovitaj prehistoriaj argilaj kaj bronzaj vazoj, ŝtonaj iloj, ostoj, cervaj, kapreolaj kaj boacaj kornaroj.
La unua historia skribaĵo pri Třibichy estas el la jaro 1415, kiam Kuneš el Třibřichy, krom aliuloj, subskribis peticion kontraŭ brulmortigo de magistro Jan Hus.
En la jaro 1896 en la vilaĝo ekestis brulego, per kiu estis detruitaj kelkaj domoj. Novaj domoj estis konstruitaj je lokoj laŭ reguliga plano kaj tiel aspekto de la vilaĝo tre ŝanĝiĝis. En la jaro 1899 estis al la vilaĝo konstruita nova ŝoseo. Omaĝe de viktimoj de la unua mondmilito estis ankaŭ en Tibřichy konstruita monumento.
Lernejo [redakti]
En la jaro 1715 estis en la vilaĝo fondita unuklasa lernejo, sed pli malfrue pro multo da infanoj ĝi nesufiĉis kaj la komunumo konstruigis en la jaro 1859 novan, duklasan lernejon kaj en la jaro 1895 al ĝi alkonstruis eĉ la trian klason.
Brikfarejo [redakti]
En la jaro 1895 estis en Třibřichy konstruita ronda brikfarejo. Tiu bone prosperis, sed post la dua mondmilito ĝi tamen estis neniigita.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Paĝaro de mikroregiono Chrudim (ĉeĥe)
- Paĝaro de mikroregiono okcidente de Chrudim (ĉeĥe)
- Militista pietloko (ĉeĥe)

