Linhartice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linhartice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Linhartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historiaj regionoj Moravio, Sudeta ĵupo
Rivero Třebůvka
Situo Linhartice
 - alteco 336 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 38″ N 16° 41′ 55″ O / 49.76056 °N, 16.69861 °O / 49.76056; 16.69861 (mapo)
Areo 8,73 km² (873 ha)
Loĝantaro 623 (2023)
Denseco 71,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578339
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Linhartice
Retpaĝo: www.linhartice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Linhartice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivero Třebůvka, 2 km oriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 623 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita de germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio estas el la jaro 1365, kiam ĝi nomiĝis germane Raynesdorf kaj estis parto de sinjorejo Moravská Třebová. En la jaro 1398 jam la vilaĝo estas nomata ĉeĥe Linhartice. Germane ĝi estas Ranigsdorf.

De la jaro 1832 en Linhartice estis brikfarejo. De la jaro 1904 estis en la vilaĝo muelejo kun lignosegejo, poste eĉ du muelejoj. En Linhartice oni ankaŭ sukcese produktis metalajn varojn.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

En Linhartice estas konservita hereda vilaĝestrejo en kiu preskaŭ tutan jaron 1823 vivis Anna Gromes, nask. Gläser, protagonistino de populara historio pri "Annenruhe", rememorata en vikipedia paĝo pri la vilaĝo Gruna.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]