Rychmburk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Rychmburk
Burgo Rychmburk

Rychmburk estas burgo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim proksimume tri kilometrojn oriente de la urbo Skuteč, en vilaĝo Předhradí, sur krutaĵo super la valo de rivereto Žejbro (Ĵejbro) kaj ĝia maldekstra alfluo Lešanský rivereto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La burgo Rychmburk, origine nomata "Burgo de Tas", ekestis en la 14-a jarcento. En historiaj fontoj ĝi estis plej frue nomata en la jaro 1325. Bildoj de la burgo ankoraŭ en la pasinta jarcento prezentas ĝin en dominanta nekonkerebla situo sur rokaĵo kun krutaj vandoj. Estas evidente, ke per nuntempa arbarigo de la valo estis origina fortimiga efiko de la areo malriĉigita. La burgo, kiu dum tuta tempo de sia ekzisto ne ĉesis servi kiel loĝsidejo, trapasis malsimplan konstruan evoluon. Sed ĝia baza dispozicia formo estis difinita jam ĉe la fondo komence de la 14-a jarcento. Horizontala projekciaĵo formas relative regulan oblongon, kies perimetron limigis firma "pakmurego" kaj alirvojon de la sudokcidento gardis ega fosaĵo, nuntempe volbita per ŝtona ponto. Sur la suda enirflanko estis fortega ronda turo, kiu gardis kontraŭ malamikoj la loĝejan parton situantan sur la kontraŭa dispozicio en la plej sekura loko. En tempo de Jindřich el Valdštejn en la jaroj 1530 ĝis 1540 estis la burgo rearanĝita je renesanca kastelo kaj en la jaroj 1793 ĝis 1798 koste de Filip Kinský estis faritaj barokaj aranĝoj. El la origina konstruaĵo konserviĝis nur 30 m alta turo kun leterforma sgrafiaĵo sur puco kaj kun konusforma tegmento, parte gotikaj embrazuroj kaj kantilevroj - resto de la korbelfenestroj. La plej malnovan periodon de la burgo rememorigas gotikaj volbitaj keloj kaj gotikaj kaj renesancaj volboj en la unua kaj la dua etaĝoj. Sed la ĉefa ŝanĝo, kiun venigis la malfrugotika tempo ĉirkaŭ la jaro 1500, estis konstruo de fortigita antaŭburgo en tiam nekutima grandeco, de urbeto Předhradí. Ĝia dispozicio apartenas al la plej bone konservitaj siaspecaj urboplanaj formoj en Ĉeĥio.

Korto de la burgo Rychmburk

Posedantoj[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1387 estis la burgo havaĵo de senjoroj el Pardubice. Parton de sia vivo spertis ĉi tie signifa ĉeĥa poeto Smil Flaška el Pardubice al kiu la burgo apartenis. La pluaj posedantoj de la burgo estis Ota el Berkov, poste Boček el Poděbrady. En maltrankvilaj tempoj de la husanaj militoj kaŝis sin ĉi tie katolika nobelaro, sed en la jaro 1425 estis la burgo de la husanoj konkerita. Post la husanaj militoj la posedantoj ŝanĝiĝis ĝis la jaro 1555, kiam la senjorejon ekposedis familiaro Berka, poste en la jaro 1706 per nupto akiris ĝin familiaro Kinský kaj de la jaro 1823 ĝis 1945 posedis ĝin familiaro Thurn-Taxis.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en la objekto troviĝas pensiula hejmo. La alirebla ronda turo, en kies spacoj oni aranĝas malgrandajn ekspoziciojn, prezentas al vizitantoj belegan ĉirkaŭvidon. En la keloj estas rigardebla daŭra ekspozicio pri la burgo kaj la komunumo Předhradí.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]