Menoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Replikaĵo de la menoro

Menoro (aŭ Menorao. hebree: menora' = lampo, kandelabro) aŭ sepbraka kandelabro estas unu el la plej gravaj simboloj de la judismo kaj estis enigita dum la ŝtatfondiĝo de Israelo en la ŝtatan blazonon. Tio estas antikva lampo, kiu akompanis la Izraelidojn dum sia vagado tra la dezerto kaj poste situis en ilia templo. Ĝi havis sep branĉojn (centra branĉo kun tri branĉoj sur ĉiu el siaj flankoj), kaj tio estis farita el oro. Olivoleo paŝtis la menorajnn flamojn.

Oni kredas, ke Dio ordonis al Moseo konstrui la menoron dum Moseo kaj la Izraelidoj vagadis tra la dezerto (vidu Libro de Nombroj, ĉapitro 8). La menoro estas asociita kun mirakloj, kiel la miraklo de Ĥanuko. Dum Unua Juda-roma Milito, la romianoj detruis la Templon kaj prenis ĝiajn trezorojn, inkludante la menoron. Ili portis la menoron al Romo kaj montris ĝin tra la urbo dum triumfa festo pri ilia venko super la judaj ribeluloj.

Hodiaŭ, la menoro aperas en la blazono de la nuna ŝtato Israelo, kaj iuj judaj lokoj de adoro enhavas replikaĵojn de la menoro. Naŭ-branĉa menoro estas uzata dum Ĥanuko.

La menoro havas sian originon supozeble en Babilonio kaj devis simboli la inspiron. Menoro estas ankaŭ ĝenerale nomo por arboforma lumilo.

Menorao antaŭ la Kneset en Jerusalemo (2006)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]