Granda buntpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Granda buntpego
Dendrocopos major 2 (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dendrokopo Dendrocopos
Specio: Granda buntpego Dendrocopos major
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Dendrocopos major

Linnaeus 1758

La Granda buntpego estas birdo membro de la familio de Pegedoj, kaj ordo Pegoformaj kaj de la grupo nomita de buntpegoj, kiu surhavas ĉefe nigrajn kaj blankajn partojn krom ruĝan en kapo. Tiu ĉi estas unu el la plej konataj kaj popularaj en Eŭropo membro de la grupo. Ĝi estas nefacile videbla birdo spite ties plumaro. La granda blanka ŝultra makulo rapide faciligas la rekonon de la specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo

La Granda buntpego estas 23-26 cm longa, kun flugilenverguro de 34-44 cm. Ĝi pezas inter 60 kaj 90 g. Ĝi montras tre allogan kaj buntan plumaron kaj estas facile rekonebla se antaŭ arbotrunko. Estas kelkaj subspecioj, inkludante la prahistorian P. m. submajor kiu vivis jam dum la lasta glaciepoko. La subspecio P. m. hispanus estas tiu de la grandaj buntpegoj kiuj loĝas en la Iberia Duoninsulo kiuj posedas pli malhelan plumaron ol aliaj eŭropaj subspecioj. Ankaŭ grando povas esti kialo por raso.

Maskloj[redakti | redakti fonton]

Plenkreskula masklo havas nigrajn suprajn partojn krom flavecan frunton, ruĝan nukon kaj tre nigran kronon. La vizaĝo, gorĝo kaj etaj makuloj ambaŭflanke de la kolo estas blankaj foje iom nuance brunecaj kaj depende de la individuoj. La blankaj vizaĝoj kaj tiuj blankaj kolan makuloj estas separitaj el la gorĝo per mallonga nigra strio.

La komencaj flugilplumoj formas rondecan aŭ ovalan bildon tre rimarkinda same kiel la nigraj unuarangaj kaj duarangaj makulitaj je blanko. La malsupraj partoj estas blankokraj kaj sub la duono de la ventro la plumoj estas ruĝaj, ĝis sub la komenco de la vosto. Tiu estas nigra en la centro (du paroj) kaj nigroblanka en la ambaŭflankaj eksteraj kiuj havas nigrajn striojn tre rimarkindajn kiam la birdo apogas la voston kontraŭ la trunka surfaco. La pugo estas nigra.

Inoj kaj junuloj[redakti | redakti fonton]

La inoj malhavas la ruĝan makulon en la nuko kaj la resto de ŝia plumaro estas kiel tiu de maskloj. La junuloj montras tutruĝan kronon. La nigra strio kiu komencas el la beko estas nek tiom larĝa nek tiom nigra, sed en la mezo estas alia nigra strieto al la kronolimo. La malsupraj partoj estas pli helaj ol ĉe plenkreskuloj. La beko estas plumbogrizeca pli hela ĉebaze; la kruroj kaj piedoj estas grizaj aŭ verdogrizecaj. La iriso de la okuloj estas ruĝa ĉe plenkreskuloj kaj bruneca ĉe junuloj.

Oni devas distingi la junulon el la pli eta Malgranda buntpego pro la helruĝa ventro kiun tiu ne havas.

Identigo[redakti | redakti fonton]

Plumo de Dendrocopos major (Granda buntpego)

Facile estas identigi la Grandan buntpegon ripoze ĉe arbo, sed ankaŭ dumfluge. La grandaj blankaj makuloj de la ŝultroj, la flugilplumoj, kaj unuarangaj kaj duarangaj, tre striitaj blanke kaj la blanka koloro de la eksteraj flugilplumoj ege kontrastas kun la nigraj dorso kaj kapo.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio loĝas tra tuta Eŭropo, escepte en Grekio, en Irlando, en Islando kaj en norda Skandinavio, kaj norde kaj sude de Rusio. La specio nestumas ankaŭ en la nordo kaj oriente de Azio. Ĝi aperas ankaŭ en la Atlasaj montoj de nordokcidente de Afriko, en Anatolio, la Kaŭkazo kaj norde de Irano. Ĝi estas nemigranta, escepte ĉe la plej malvarmaj regionoj.

Ĝi estas loĝanto de arbaroj (el fago, kverkoj, pinoj) kaj parkoj en nordaj landoj, kie ĝi devas havi sufiĉe da nutrado kaj de maljunaj arboj por nestado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Grimpado[redakti | redakti fonton]

La Granda buntpego grimpas la arbojn apogite sur sia mallonga kaj malmola vosto kaj alkroĉante sin per ungoj al la arboŝelo. Ili laŭiras ĉu vertikale ĉu flanken kaj eĉ cirkle ĉirkaŭante la arbon. Tiuj movoj sur la arboŝelo okazas samtempe kun konstanta bekotasko por fendigi la ŝelon kaj trovi insektojn kaj larvojn kaŝitajn sub tiu, kaj por tio helpas sin per la lango ĉefe por elsuĉi la sevon kiu eliras el la fendoj de la birdo farita ĉirkaŭ la trunko.

Karaktera sono[redakti | redakti fonton]

Ino

La forta, laŭta kaj delonge aŭdebla sono de tiu specio estas unu el la karakteroj plej konataj de tiu birdo. La Granda buntpego frapas rapidege kaj laŭ mallongaj intermezoj 12 sinsekvajn fojojn la surfaco senŝela de seka arbo aŭ truo prefere. Estas kuriozaj la emo de tiu birdo por preciza arbo kaj observi kiel tiu venas tien «tamburi».

Tiu sono, kiel de mitralo, kiu surprizas tiun kiu neniam antaŭe aŭskultis ĝin, estas farita per tre rapida frapo de beko kontraŭ la resonkavo serĉata plej ofte ĉe la alta parto de senpinta kaj seka trunko. Spite la rapido kaj forto de la produktado de tiu frapado, ne estas farataj en la trunko markoj videblaj kaj pli gravas la efekto de resono sur la trunko ol la vera povo de la konstanta frapado; pro tio ili frapas eĉ sur fostojn. Ambaŭ seksoj tamburas kaj ties signifo povas esti ĉu de pariĝado ĉu de alvoko inter la membroj de paro. Sed ankaŭ vintre okazas tiu frapado for de la pariĝada sezono, kvankam neniam tiom ofte kiom primtempe el februaro ĝis majo.

Ĉiu frapado daŭras iom pli ol unu sekundo kaj la numero de frapoj en ĉiu elsendo varias plej ofte inter 8-12, sed foje malpli kaj malofte pli. Laŭ bonaj sonkondiĉoj de fagarbaro, la tamburado aŭskulteblas je 500 m kaj ofte eĉ pli. Tio dependas ege de la horo kaj la vetero. Oni diras, ke kiam bone aŭskulteblas pluvos, ĉar tiam la transsendo de la sono estas sendube pli alta.

Nemigrado[redakti | redakti fonton]

La Granda buntpego estas specio tre loĝanta (ne migranta), kiu tamen vagas tra la arbaro kaj la kamparo malproksimiĝante sufiĉe el sia teritorio for de la reprodukta sezono; sed la emo al eta loko en la arbaro estas tiom granda ke oni certas trovi ĉiam en la sama loko ĉu la saman paron ĉu unu el la membroj kun alia partnero kaze ke la eksa malaperis. Eĉ la sama seka arbotrunko estas uzata jaron post jaro kiel ejo por la tamburado. Ili estas tiom fidelaj al tiu arbotrunko ke se la vento faligas ĝin aŭ ĝi estas segita kaj lasita surgrunden, tiuj pegoj daŭre tamburas sur ĝi.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Masklo

Ties voĉo estas akra kaj laŭta, kiel kiik-kiik!! ripete insista kiu ŝajnas kiel alarmokrio, sed vere uzata de la birdo kiel indiko de flugo, de komunikado, ktp. Se ĝi estas ekscitita tiuj krioj ripetiĝas akcele kaj sonas kiel ĉik-ĉik...!! aŭ i-kiki-ki...!! Elsendas ĝi ankaŭ aliajn sonojn, sen muzikeco kaj malfacilege transkribeblaj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La dieto estas tre varia laŭ tempo kaj laŭ la biotopo okupita de la birdoj. Kiel regulo oni povas konsideri, ke dum granda parto de la printempo ili nutras sin per insektoj kiujn, kompreneble, ili ne malakceptas dum la resto de la jaro. Sed kie estas koniferoj ĉu pinoj aŭ abioj, la etaj pinfruktoj allogas ilin ĉefe. Ili prenas ilin per kruroj aŭ beko kaj alportas ilin al taŭga loko, kie enmetinte ĝin sur fendo de la ligno, elprenas ties semojn aŭ pinsemojn. Kelkaj birdoj estas tiom lertaj por tiu afero kaj emas sian laborejon tiom ke tie faras la tutan elprenotaskon kaj kiam la pinfruktoj estas malplenaj ili lasas ilin fali surgrunden, kie estas indikiloj por la birdoserĉuntoj.

Ties lerteco estas tiom granda ke se ne estas proksima taŭga arbo por ĝia celo, la birdo tuj elfosas truon por lokigi la pinfruktojn por elpreni ties semojn. Tre ofte la birdo alvenas kun pinfrukto kaj trovas ke ĝia loko estas ankoraŭ okupita de malplena pinfrukto kiun ĝi ne estis formetinta; tiam lertege lokigas la novan pinfrukton inter sia brusto kaj la arbo kaj per la beko forpelas la alian.

Venables (1938) trovis ĉe du grandaj pinoj preskaŭ 2.000 pinfruktojn malplenigitaj de grandaj buntpegoj. Fakte unusola birdo povas manĝi la semojn de 40 pinfruktoj ĉiutage. Onidiru, ke tiu pego estas la plej vegetarano el ĉiuj pegoj kaj ne malakceptas la oportunon manĝi aliajn naturajn fruktojn kaj eĉ kultivitajn. En Asturio ili manĝas fagofruktojn ĉefe, sed ankaŭ glanojn el kverkoj kaj la frukton de la hedero. Tamen, la nutrado de animala deveno estas konsiderinda post marto. Ili ege laboregas kaj arbo povas esti purigita el insektoj post nur 15 minutoj. Krome ŝajne ili ankaŭ predas nestojn. Multaj ovoj estas ŝtelitaj kaj manĝitaj de tiu specio kaj oni diras, ke eĉ povas rabi idojn de etaj birdoj kaj elporti ilin malproksime.

La manĝataj insektoj kaptitaj inter la ligno kaj la ŝelo estas variegaj kaj tio inkludas ĉiujn traborantojn kaj ties larvojn: lepidopterojn, koleopterojn, dipterojn, himenopterojn, ktp. Krome jam oni menciis la emon trinki la sevon de la arboj, ĉefe komence de printempo kiam ties fluo al branĉoj estas tre granda. Por tio ili ĉirkaŭas la trunkon per tio kion britaj ornitologoj nomigas kiel "arboringigo". La Granda buntpego ĉirkaŭas la arbon per konstanta serio de etaj rondaj truetoj el kiuj la birdo trinkas (elsuĉas) la elirantan sevon. Tio okazas ĉefe ĉe specifa specio de Tilio nome Tilia americana. Ankaŭ kelkaj koniferoj allogas ilin kaj ili elsuĉas ties rezinon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ino

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

Iloj de tiu pariĝado estas la tamburado kaj la flugoj kiujn ambaŭ partneroj faras post marto kaj kiuj estas rimarkindaj kiel spiralaj flugoj kaj pro la granda ekscitiĝo kiun la birdoj montras ripoze kontraŭ la arbotrunko, duonapertinte tremantajn flugilojn kvazaŭ kiel ventumilon.

Nesto[redakti | redakti fonton]

La Granda buntpego nestumas en la interno de truo kiun ambaŭ partneroj elfosas je varia alteco en trunko de arboj de variaj specioj, laŭ la okupita biotopo. Ne ĉiam ili faras novan truon, sed plej ofte ili uzas jam uzitan truon ĉu faritan de ili mem ĉu faritan de alia specio. La formo estas sufiĉe simila al tiuj de la Picus viridis, sed la interno estas iom pli sakeca kaj larĝa. Kiam la Granda buntpego elfosas la truon, ĝi estas iom elipsa aŭ ovala kaj tre malofte videblas je malpli de 3 metroj super grundo. Preskaŭ ĉiam pli alte, inter 10 kaj 12 metroj ofte.

La enirejo estas ĉiam similgranda, ĉirkaŭ 5 x 6 cm pli malpli kaj eniras ĉirkaŭ 12-13 cm horizontale por poste descendi vertikale dum plilarĝiĝo sakeca. Tiu havas en sia plej larĝa parto 13-14 cm de diametro kaj atingas ofte profondon de 3 dm, sed estas nestoj ankaŭ en truoj ne pli profondaj de 2 dm. Ambaŭ plenkreskuloj laboras por ties konstruado, kvankam masklo plie baraktas kaj krome transportas parton de la splitoj malproksime. La daŭrado de tiu tasko varias laŭ la tipo de prilaborota ligno kaj la kondiĉo de la arbo. Kelkajn oni kontruas dum unu semajno sed ĉe aliaj (kverkoj Quercus) la tasko povas dauuri preskaŭ unu monato. En la fundo oni ne lasas materialon kaj nur restas tie etaj eroj da ligno kaj segaĵoj. Sama arbo povas esti uzata dum jaroj kaj tiam la lasta truo estas elfosita pli kaj pli malalte ĝis foje je alteco de 2 metroj.

Ovodemetado[redakti | redakti fonton]

Dendrocopos major MHNT

La kutima ovodemetado varias inter 4 kaj 6 ovoj, sed tiuj de 3 kaj 7 ne estas raraj. La koloro de la ovoj estas travidebla blanko kaj facile oni vidas en ili la procezo de la kovado. La kovadon faras ĉefe la ino, ĉefe dumtage, kaj dumnokte ŝajne la masklo okupas la neston dum ne malpli de 12 sinsekvaj horoj. Kiel okazas ĉe ĉiu specio nestumantaj en truoj, estas malfacile precizigi la daŭron de la kovado. Ĉe tiu specio Jourdain kalkulas kiel kutimo 16 tagojn, Verheyen, 12-13 tagojn, Geroudet, 10-13 tagojn. La unuaj ovodemetadoj troveblas post la dua semajno de majo kaj plej malofte eĉ en la lastaj aprilaj tagoj, tamen estas tre varia, ĉar troveblas nestoj kun ovoj en nordaj arbaroj eĉ en la unua semajno de junio.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Juna masklo

La idaro naskiĝas senlanuga kaj estas nutrata de ambaŭ gepatroj per insektoj; la idoj iĝas tuj tre kriemaj kaj post kelkaj tagoj ili elsendas rimarkindan fajfon kiam unu el la gepatroj alvenas kun manĝero. La gepatroj ne malproksimiĝas el la nesto kaj eblas vidi ilin ĉasantajn ĉirkaŭ la nesto, kutime je malpli de 250 m, tio estas malgranda teritorio. Post 18-21 tagoj la junaj buntpegoj eliras el la nesto kaj ekflugas al proksimaj branĉoj, kie plue ili estas zorgataj de la gepatroj. Ĝis la aĝo de 12 tagoj, la masklo restas kun ili en la truo dumnokte kaj foje oni vidas eliri ĉu la masklon ĉu la inon de alia truo en proksima arbo kiun sendube ili uzas kiel dormejo. Post kelkaj semajnoj la plenkreskuloj ekmalatentas la junulojn kaj ĉiuj komencas vagadi tra la arbaro. Tiu vagado daŭras ĝis la venonta printempo kaj kutime la birdoj aperas ĉiam solecaj.

Migrado[redakti | redakti fonton]

En la mediteraneaj landoj, inkludante la Iberian Duoninsulon kaj en la Brita Insularo la Granda buntpego estas specie ĉefe loĝanta kaj, escepte pro malfavoregaj kondiĉoj de klimato, ĝi malproksimiĝas malmultajn kilometrojn de eta zono kie la birdo nestumas kaj nutras sin. Tamen, en la landoj de norda Eŭropo, la specio realigas malregulajn migradojn kiuj havigas la specion per la karaktero de «invadema birdo». Tiuj movoj estas ĉiam rilataj kun la vario ĉe fruktoj aŭ plantoj kiuj forman la plej parton de la dieto de aŭtuno kaj vintro. La invademaj migradoj okazas plej ofte el Oriento al Okcidento kaj el Nordo al Sudo.

Tamen indas mencii, ke ringitaj ekzempleroj de la Granda buntpego povas aperi tre sude. Tiele, unu markita kiel ido en Norvegio estis kaptita novembre de la venonta jaro, koincide kun enrompo de 1962, en la Pireneoj (Francio) je 1830 km. sudokcidente de sia naskiĝloko, tre proksima de la hispana landlimo. Same ringita birdo kiel vintrumanta en franca Kamargo estis rekaptita en la centro de Rusio post du jaroj kiem ĝi nestumis.

Nomoj en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]