Kartuzianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kartuzianoj (latine Ordo Cartusiensis, mallonge: OCart) estas duonermita kontemplema katolika ordeno, kies origino estas la komunumo, kiun fondis en 1084 Sankta Bruno de Kolonjo en la franca loko Chartreuse, latine Cartusia. Laŭ tiu modelo oni nomas ĉiun monaĥejon de tiu ordeno Kartuzio.

La maksimo de la ordeno estas Stat crux dum volvitur orbis. - La Kruco staros dum la Tero turniĝadas.

Signo de la Kartuzia ordeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

1084 Sankta Bruno, la fondinto de la Kartuzia ordeno, kune kun ses kunuloj ekloĝis en La Chartreuse, senhoma montara regiono apud Grenoblo en Francio. La terenon donis al ili Sankta Hugo de Grenoblo, kiu tiam estis episkopo de Grenoblo, pro vizio. En la sonĝo aperis al li sep steloj, kiuj surteriĝis en La Chartreuse. Bruno kaj liaj kunuloj konstruis por si malgrandajn ermitejojn, la necesajn por monaĥejo komunajn salonojn kaj preĝejon. Ĉiuj ĉambroj estis kunligitaj per klostro. Baldaŭ aliĝis al ili pliaj viroj, la komunumo kreskis, kaj La Grande Chartreuse, la Granda Kartuzio, la patrina monaĥejo de la Kartuzia ordeno, estiĝis kaj donis sian nomon al la ordeno. Bruno mem ne skribis ordenajn regulojn. La vivmaniero de la unuaj ermitoj estu simple transprenita de la sekvantaj. Nur post kiam ankaŭ en aliaj landoj viroj aliĝis al la vivmaniero de Sankta Bruno, oni devis skribe fiksi la vivkutimojn de la Kartuzianoj. Tiel en la jaro 1127 sankta Guigo, kiu kiel prioro gvidis la Grandan Kartuzion inter la jaroj 1109 kaj 1136, verkis la Consuetudines Cartusiae, la vivkutimojn de la Kartuzianoj, kiuj adaptitaj en kelkaj punktoj formas ankoraŭ hodiau la vivregulojn de la ordeno. 1133 papo Inocenco II. aprobis la regulon. 1170 papo Aleksandro III. rekonis la komunumon ordeno. Malgraŭ la malkomforta vivpraktiko la ordeno komence rapide disvastiĝis. En la 12a jc. ekzistis 36 Kartuzioj, en la 13a jc. 69, en la 14a jc. 175 kaj en la 15a jc. 220. Ekde la 16a jc. la nombro de la kartuziaj monaĥoj seninterrompe malkreskas ĝis hodiaŭ.

Aktuale ekzistas 19 viraj monaĥejoj kun entute proksimume 400 monaĥoj kaj 5 virinaj monaĥinejoj kun proksimume 75 monaĥinoj en Eŭropo, Ameriko kaj Azio.

Specoj de la monaĥoj[redakti | redakti fonton]

„Nia strebado kaj nia vokiĝo konsistas ĉefe en tio, trovi Dion en la silento kaj la soleco." (Statutoj 12,1). Komuna al ĉiuj Kartuzianoj estas la serĉo de Dio en silento kaj soleco. Depende de taŭgeco kaj persona mentaleco la unuopa Kartuziano vivas sian vokiĝon. Tial la Kartuzianoj distingas tri specojn de monaĥoj:

  • Pastromonaĥoj (lat. Patres), aŭ Ĥormonaĥoj aŭ pro la ĉeloj, ĉirkaŭantaj la grandan klostron, en kiuj ili vivas klostraj monaĥoj aŭ ĉelaj monahhoj.
  • Fratomonahhoj (lat. Fratres conversi), aŭ Laikaj fratoj aŭ Konvertitoj, kaj
  • Donacitoj.

Patroj[redakti | redakti fonton]

La Patroj vivas en malgrandaj dometoj kun ĝardenetoj, konstruitaj ĉirkau la Grandan Klostron. La dometoj konsistas el kvar ĉambroj: Enirante la ĉelon, la pastro venas unue en antaŭĉambron, kiu ligas la dometon kun la klostro. Tiu ĉi ĉambro nomiĝas Ave Maria, ĉambreto kun maria altaro, en kiu la pastro enirante kaj elirante la dometon preĝas Ave Maria. La ĉefĉambro estas la Cubiculum kun labortablo, manĝotablo, malgranda oratorio, vestoŝranko, lito kaj forno. Oni hejtas la dometojn per malgranda lignoforno, kies lignon la pastro hakas mem. La pastroj dormas sur pajlolito. La necesejo de la Kartuzianoj tradicie havas nur malvarman akvon. Ankaŭ manlabora ĉambro apartenas al la dometo, en kiu la pastro mem hakas la lignon por sia forno kaj faras sian manlaboron. Tradicie la domoj estas duetaĝaj, en modernaj fondaĵoj unuetaĝaj.

La reĝimo de la tago de pastro komenciĝas je la 22a horo 40. Post proksimume kvar horoj da dormo li levas sin la unuan fojon kaj komencas la horaron, kiu konsistas ĉe la Kartuzianoj ankoraŭ el ok horoj (matutino, laŭdoj, primo, tercio, seksto, nonoj, vespro, kompletorio), laŭ la psalmaj vortoj: «Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras kaj en la mezo de la nokto mi leviĝas por glori Vin.« (Kp. Psalmo 119, 62.164) Oni preĝas kaj la kanonikajn horojn kaj la mariajn horojn, parte sola en la ĉelo, parte kune kun la aliaj monaĥoj en la kapelo. Ĉirkaŭ la 1a horo 30 finiĝas la noktaj horoj (matutino kaj laŭdoj), kiujn ĉiuj komune preĝas en la kapelo, kaj la pastroj enlitiĝas por dua kvarhora dormo. Je la 5a horo 40 ili leviĝas duan fojon. Sekvas plia parto de la horoj kaj meditado. Je la 7a horo ĉiuj pastroj kolektiĝas en la kapelo por 15-minuta adorado kaj sekva Konventa meso. Poste la pastroj celebras, ĉiu aparte, en malgrandaj kapeloj silentajn mesojn, laŭokaze kun novico kiel ministranto. Dum la resto de la tago intermitas preĝo (entute proksimume 8 horojn), studo kaj manlaboro. Plej malfrue je la 19a horo oni estas en la litoj. La pastroj manĝas solaj, escepte de la dimanĉoj, kiam la tagmanĝo okazas komune en la refektorio. Matenmanĝon la pastroj tradicie ne havas, nur tagmanĝon kaj vespermanĝon. Dum la vintra duonjaro, de Altigo de la Kruco (14a de Septembro) ĝis Sankta Vendredo, oni donas nur tagmeze varman manĝaĵon kaj vespere panon kaj trinkaĵon. Komuna rekreado estas nur dimanĉe. Ĉiun semajnon okazas komuna kvarhora promenado de la pastroj (spatiamentum).

La edukado por pastro daŭras almenaŭ sep jarojn. Kiu volas eniri la ordenon kiel pastro, devas havi almenaŭ 20 jarojn kaj rajton je universitata studado. Aldone li bezonas scipovon de Latino kaj kapablon kanti. Ambaŭ lastajn kapablojn li povas alproprigi al si ankaŭ post sia eniro en la ordenon. Krom tiuj eksteraj kondiĉoj estas grava antaŭ ĉio la taŭgeco de la koro. La kandidato devas serĉi Dion pro si mem. Kiu plenumas la kondiĉojn kaj volas eniri en la ordenon, unue vivas dum tri ĝis dek du monatoj en prova tempo (postulato) en la Kartuzio. Dum tiu tempo li ekkonu la kutimon de la monaĥoj kaj ekzamenu, ĉu li estas vokita al ties vivo. Same ankaŭ la ordeno ekzamenas en tiu tempo, ĉu la kandidato estas taŭga por la Kartuzia vivo. Post la fino de la postulato kaj se la kandidato decidas resti, la pastroj voĉdonas, tradicie per blankaj kaj nigraj faboj, ĉu la kandidato rajtas resti. Se la pastroj voĉdonas por la kandidatoj, sekvas la akcepto en la novicecon kaj lia vestado, t. e. li ricevas la monaĥan veston, kiu konsistas el naturkolora tuniko kaj samkolora skapulario kun kapuĉo. Dum la noviceco la novico portas ekster sia ĉelo krome nigran mantelon super siaj vestoj. La noviceco daŭras du jarojn. Ekde la dua novica jaro la novico komencas la enordenan studadon de teologio. Post la noviceco la kandidato denove devas decidi, ĉu li volas pluiri la vojon de la ordeno, kaj la pastroj denove voĉdonas pri lia restado. Se la monaĥo restas en la ordeno, li faras por tri jaroj la ordenan voton (profeso) kaj ligas sin per tio dum tri jaroj al la ordeno. Post tri jaroj oni renovigas la voton por du jaroj. Se post tiu kaj ordeno kaj monaĥo decidas unu por la alia, la monaĥo faras la solenan voton kaj per tio ligas sin por la tuta vivo al la ordeno. Tradicie ĉe la Kartuzianoj ĉiuj ĥoraj monaĥoj fariĝas pastroj. «La ĉela monaĥo fariĝas laŭ la ekzemplo de Kristo samtempe pastro kaj ofero, por Dio agrabla bonodoraĵo, kaj per la komuneco kun la ofero de la Sinjoro li ricevas parton de la misteraj riĉaĵoj de sia koro.« (Statutoj 3,8) Kiam post la decido de la prioro venas la tempo ke la monaĥo ricevu la ordinadon, oni ordinas lin unue diakono kaj plej frue ses monatojn poste pastro.

Fratoj[redakti | redakti fonton]

Krom la patroj vivas en la kartuzioj ankaŭ fratoj-monaĥoj. "La fratoj havas propran formon de la soleca vivo. Per ilia laboro ili zorgas por la bezonoj de la domo, kiuj estas aparte konfiditaj al ili. Danke al la helpo de la fratoj la ĉelaj monaĥoj povas pli libere doni sin al la silento de siaj ĉeloj." (Statutoj 11,5) Dum la patroj ĉefe dediĉas sin al la preĝo, ĉe la fratoj la manlaboro estas pli forte akcentata. Patroj kaj fratoj kompletigas sin reciproke en siaj vivmanieroj. La patroj bezonas la fratojn, kiuj zorgas pri la korpaj necesoj, kaj la fratoj bezonas la patrojn, kiuj donas al ili la sakramentojn kaj animzorgas pri ili.

La fratoj-monaĥoj vivas aparte de la patroj en propra konstruaĵo. Tradicie la fratoj ne havas proprajn dometojn, sed nur po unu ĉambron, kiu konformas al la Cubiculum de la patroj. Dum la tago la fratoj forlasas siajn ĉelojn por labori en siaj laborejoj aŭ aliaj laborkampoj (pordego, administrado, sakristio). Por ke la fratoj povu plenumi siajn taskojn por ili validas malpli rigoraj reguloj. La ĉiutaga horaro ne estas tiel granda kiel tiu de la patroj. Ili havas ankaŭ malpli rigorajn fastajn regulojn. Tiel la fratoj havas ankaŭ matenmanĝon. Krome iliaj solecaj reguloj estas malpli rigoraj. Ĉefe la fratoj plenumas ĉiujn necesajn aferojn en la ĉirkaŭaj urboj.

Ĉefe la fratoj per sia manlaboro zorgas pri la vivrimedoj de la kartuzioj. La kartuzianoj estas famaj por sia bredado de bestoj kaj plantoj (Kartuziaj ĉevaloj, kartuziaj rozoj, kartuzia dianto). Ĉefa enspezofonto de la ordeno estas la konata kartuzia likvoro Chartreuse, kiu estas produktata en propra fabriko en Voiron (proksime de la Granda Kartuzio) el miksaĵo de 130 herboj kaj de tie estas vendata mondvaste.

Kiu volas aniĝi al kartuzio, devas havi almenaŭ 20 jarojn kaj finitan profesian edukadon, plej bone manlaboran. La edukado estas simila al tiu de la patroj. Post la postulato, kiu daŭras tri ĝis dek du monatojn, sekvas la vestado kaj la akcepto al la noviceco, kiu daŭras du jarojn. Poste la frato donas sian unuan voton por tri jaroj kaj post tio plian voton por du jaroj. Se li decidas post tiu tempo resti, li ligas sin per la eterna voto por ĉiam al la ordeno.

Donacitoj[redakti | redakti fonton]

La donacitoj havas la saman taskaron kiel la fratoj. Sed ili diferencas de ili per tio, ke ili ne ligas sin per votoj al la ordeno, sed faras kontrakton kun ĝi. Donacitoj edukiĝas same kiel fratoj. Post la unua novica jaro frato-novico povas decidi fariĝi donacito. Anstataŭ la tempa voto por tri kaj poste por du jaroj, la donacito faras tempan donaciĝon por tri kaj poste por du jaroj. Post tio sekvas la eterna donaciĝo, se la donacito volas resti en la ordeno.

En la monaĥejo mem donacitoj vivas en persona povreco, sed ili povas havi ekster la monaĥejo propran posedon kaj libere decidi pri ĝi. En la taga reĝimo ili estas pli liberaj ol la fratoj kaj povas ricevi plifaciligojn ankaŭ cetere.

Kartuzianinoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1145 ekzistas ankau Kartuzianinoj. Komence ilia vivomaniero ankoraŭ diferencis de tiu de la viraj monaĥoj. Soleco kaj fastado ne estis tiel severaj kiel ĉe la viroj. La monaĥinoj ankaŭ ne vivis en propraj dometoj, sed en disigitaj ĉambroj. Ili manĝis ĉiun tagon komune, kaj komuna refreŝigo okazis ne nur unu fojon en la semajno, sed ĉiun tagon. Sed kreskis ĉe la kartuzianinoj la deziro, vivi la kartuzian idealon pli autentike. Tial fondiĝis en la 1970-aj jaroj du virinaj konventoj, kiuj intencis vivi plejeble kiel la viraj monaĥoj. 1971 la monaĥinoj ekloĝis en kartuzio Beauregard (ĉe Voiron, proksime de la Granda Kartuzio). 1977 venis kartuzianinoj en la kartuzion Vedana en Italio, en kiu antaŭe loĝis viraj kartuzianoj, sed ili devis forlasi ĝin pro manko de novaj monaĥoj. 1978 la intertempe kreskinta komuno de Beauregard transloĝiĝis en la nove konstruitan kartuzion Reillane en Haute-Provance. Hodiaŭ la ordeno havas kvin virinajn konventojn, el ili po du en Francio kaj Italio kaj unu en Hispanio. Ankaŭ en Suda Koreo, kie monaĥoj komencis en 2004 kartuzion, oni planas virinan konventon.

Ankaŭ ĉe la monaĥinoj ekzistas tri specoj: Ĥoraj monaĥinoj, Konversfratulinoj kaj Donacitinoj. La taskodisdivido principe egalas al tiu ĉe la viraj monaĥoj. Post peto la monaĥinoj ricevas la virgulinan konsekradon. La instruado de la ĥoraj monaĥinoj finas per la diakonina konsekrado. Ili ricevas la stolon de la episkopo kaj rajtas en meso kaj matutino legi la evangelion. Tio estas apartaĵo en la propra juro de la kartuzianoj. La diakona konsekrado de virinoj estis forigita en la Koncilio de Niceo. Kiel manlaboron la monaĥinoj en siaj ĉeloj faras ĉefe kudradon kaj paramentan brodadon. La monaĥinejoj estas estrataj de priorino. La vesto estas kiel tiu de la viraj monaĥoj naturkolora. Super ĝi la monaĥinoj portas nigran vualon. En la kartuzianinaj monaĥejoj loĝas en propra konstruo iom flanke ankau tri viraj kartuzianoj, du patroj kaj unu frato. La patroj, kiuj havas en la virina konvento la pozicion de vikaro kaj koadjutoro, estas respondecaj por animzorgado kaj dono de la sakramentoj en la monaĥinejo. La frato helpas al la konversfratulinoj ĉe la laboroj.

En la konstruado de la kartuzio Reillane oni realigis la novan penson, konstrui ankaŭ por la fratoj kaj la konversfratinoj proprajn dometojn kun ĝardeno, kiuj subtenas la solecon pli bone ol simplaj ĉambroj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Plej supra organo de la kartuzia ordeno estas la Ĝenerala Kunveno, kiu okazas chiun duan jaron en la Granda Kartuzio kaj konsistas el la prioroj de la unuopaj monaĥejoj. Tio estas kvazaŭ la leĝdona forto de la ordeno. Ĝi elektas grupon, la definitorion, konsistantan el ok monaĥoj, kiu estas kvazaŭ la administra forto. Dum la Ĝenerala Kunveno estu ordigitaj ĉiuj gravaj aferoj de la ordeno. En la tempo inter la Ĝeneralaj Kunvenon la prioro de la Granda Kartuzio, la reverenda patro, gvidas la ordenon. Kvankam li estras la tutan ordenon, lin elektas nur la monaĥoj de la Granda Kartuzio. Kiel superulo de ermita ordeno, li estas submetita al aparte severaj fermiteco kaj dum sia ofico neniam forlasas la Grandan Kartuzion. Tiel por li estas neeble, ekzemple veturi al la Sankta Seĝo en Romo por tie reprezenti la ordenon. Tiun taskon transprenas speciale taskigita patro.

La unuopajn kartuziojn gvidas prioro, kiun elektas la monaĥoj de la domo por du jaroj. La anstatauanto de la prioro estas la vikaro. Pri financoj okupas sin prokuratoro. La novica magistro okupighas pri la instruado de la patraj novicoj. La instruadon de la frataj kaj donacitaj novicoj kutime prizorgas la vikaro.

Por teni la monaĥejan disciplinon, ĉiu kartuzio estas vizitata ĉiun duan jaron de du prioroj de aliaj kartuzioj.

La konata eldiro de papo Inocenco XI. Cartusia numquam reformata, quia numquam deformata (La Kartuzio estis neniam reformita, ĉar ĝi estis neniam misformita) aludas al la fideleco de la kartuzianoj al iliaj originoj. Sed ankaŭ la kartuzia ordeno spertis dum la tempo ŝanĝojn de siaj reguloj. Tiel oni devis ekz-e forigi 1917 la devigan pentokonfeson ĉe la prioro pro konformo al la eklezia juro. Post la Dua Vatikana Koncilio oni verkis komence de la 1970aj jaroj la "Renovigitan statuton de la kartuzia ordeno". Oni ŝanĝis tiujn 1983, denove por konformigi ilin al la eklezia juro, kaj ankoraŭfoje en 1987.

Spiritualeco[redakti | redakti fonton]

Bazo de la kartuziana spritualeco estas vivo atendanta la revenon de Kristo. For de la mondo, en soleco, ili zorgas nur plaĉi al Kristo kaj gvidi sian vivon laŭ la Evangelio kaj sekvante Kriston. Oni povas resumi ilian spiritualecon en tiu frazo: "Pro laŭdo de la gloro de Dio Kristo, la vorto de la Patro, per la Sankta Spirito de la komenco elektis homojn por gvidi ilin en la solecon kaj kunigi ilin en profunda amo kun si." (Statuto 1,1) Apartan valoron en la spiritualeco de la kartuzianoj havas la jesua preĝo.

Karakteriza por la kartuzianoj estas iliaj silentado, soleco kaj preĝado. La soleco de la kartuzianoj signifas disigon disde la mondo, kiu estas karakterizita ĉefe per tio, ke ĝi rezignas pri ĉia apostolado. Ili ne havas senperan aliron al amaskomunikiloj. Nur la prioro ĉiutage legas la gazeton kaj informas la monaĥojn pri gravaj okazintaĵoj. Vizitantoj ne estas permesataj, escepte de parencoj de la komunumanoj, kiuj rajtas viziti ĉiun jaron dum du tagoj, kaj interesitoj. La vivo de la kartuzianoj estas ĉefe dediĉita al la preĝo. Laŭ ilia vivmaniero ili havas propran liturgion, adaptitan al ilia vivmaniero.

La kartuzianoj estas vegetaranoj. Striktaj fastaj tempoj gvidas ilian vivon; oni fastas kun akvo kaj pano ekz-e chiun vendredon. Tradicie ili ne havas matenmanĝon, sed ĉe la kartuzianinoj kutime por la meso oni manĝas iom, kutime iom da pano kaj havas trinkaĵon. La unua manĝo de la tago estas la tagmanĝo. Somere, de Pasko ĝis Krucleviĝo (14a de Septembro), krome oni donas varman vespermanĝon. Vintre la kartuzianoj vespere manĝas nur panon kaj trinkaĵon.

Ĉiuj kartuzianoj estas konsakritaj al Mario, Mater Singularis Cartusensium, Patrino Unika de la Kartuzianoj, kiu estas plej alta patronino de la ordeno kaj havas apartan lokon en la kartuziana spiritualeco. Honore al ŝi oni festas ĉiutage dediĉan meson, krom la kanona hora preĝado oni preĝas ankaŭ la marian horaron, kaj tri fojojn tage oni recitas la Preĝon de la Anĝelo. Dua ordena patrono estas Sankta Johano Baptisto.

Per ilia vivmaniero la kartuzianoj volas atesti al la mondo; sian konsekvente vivatan kredon ili rigardas la plej bona prediko, kiu ekzistas. Anstatauante tiujn, kiuj ne volas aŭ ne povas preĝi, ili transprenas ilian preĝadon. Kiel anstataŭantoj ili pentofaras por tiuj, kiuj ne konscias pri siaj pekoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]