Kartuziana monaĥejo de sankta Bruno (Valdice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartuziana monaĥejo de sankta Bruno
ĉeĥe: Kartuziánský klášter svatého Bruna
malliberejo
Preĝejo en malliberejo en Valdice de malantaŭ la pordego
Oficiala nomo: Kartuziánský klášter svatého Bruna
Kromnomo: Malliberejo Valdice
Ŝtato Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Municipo Valdice
Historia regiono Bohemio
Situo Kartuziana monaĥejo de sankta Bruno
 - koordinatoj 50° 27′ 18″ N 15° 23′ 04″ O / 50.45500 °N, 15.38444 °O / 50.45500; 15.38444 (mapo)
Fondo 17-a jarcento
Ordeno Kartuzianoj
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Charterhouse Valdice
Portalo pri Ĉeĥio
Map

La iama monaĥejo de kartuzianoj en Valdice (ofte ankaŭ kiel Kartuzio Valdice) estas eksa kartuzio (monaĥejo de monaĥa ordeno de Kartuzianoj) kun monaĥa preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria. Ĝi troviĝas en Valdice ĉe Jičín. Ĝi apartenas al la plej signifaj konstruaĵoj de frua itala baroko en Bohemio kaj al la plej konataj barokaj konstruaĵoj de distrikto Jičín. Ekde duono de la 19-a jarcento ĝi servas kiel malliberejo.

Historio de monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Historia aspekto de la kartuzio de Giovanni Venuta el la jaro 1823
La areo de la eksa kartuziana monaĥejo en Valdice

La kartuzion Valdice fondis Albrecht Václav Eusebius z Valdštejna (15831634) kiel nordan finigon de sia tutigita arkitektura koncepto de Jičín, la tiama ĉefurbo de Fridlanta dukolando. La monaĥejo tiel estas en unu nivelo kun monto Veliš, kie devis situi minoritana monaĥejo, Preĝejo de Virgulino Maria de Salle, preĝejo de sankta Jakobo kaj tilia aleo, samtempe ankaŭ kun burgo Kumburk.[1] Wallenstein volis esti en la valdica monaĥejo sepultita kaj li donis por si en la preĝejo konstrui ŝtonan maŭzoleon, en kiun lia korpo estis transportita post sukcesa atenco el Cheb. Sed liaj korprestaĵoj estis post sekve metitaj en la kastelan kapelon en Mnichovo Hradiště.

Per la dekreto el la 29-a de januaro 1782 la monaĥejo estis enkadre de josefiniaj reformoj nuligita, la lasta 28-a prioro Červinka sepultita kaj la restintaj religiuloj forpelitaj.

Historio de malliberejo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1855–1856 la aŭtria administrado donis tiujn ĉi ŝtatajn konstruaĵojn alikonstrui en punejon laŭ propono de viena arkitekto Wehrenfenning. La monaĥaj ĉeloj estis plialtigitaj je unu etaĝo kaj konstruita mallibereja korto kiel fermita promena areo. La perfekteco de bariloj kaj alkonstruitaj transversaj kortaj aloj el la jaro 1863 farigis el la konstruaĵoj bone sekurigitan kaj timigitan malliberejon. Estis ĉi tie melliberigata la konata Václav Babinský.

Monumento de politikaj malliberigintoj antaŭ la malliberejo

Dum komunisma reĝimo ĉi rie estis malliberigataj politikaj malliberuloj, el kiuj kelkaj ĉi tie mortis, inter ili ekz. armea generalo Bohumil Boček aŭ vicprovincialo de jezuitoj Antonín Zgarbík (ambaŭ en sekvoj de rifuzo de kuracista zorgo). En la jaro 1950 estis en la malliberejo torturita ankaŭ pastro Josef Toufar (19021950), paroĥestro el Číhošť, kie moviĝis dum predikado kruco (la tn. Miraklo el Číhošť).

La malliberejo funkcias ĝis hodiaŭ kaj ĝi apartenas al la plej gardataj malliberejoj en Ĉeĥio. Estas ĉi tien lokigataj la plej pezaj krimuloj, alterne estis ĉi tie malliberigata ankaŭ Jiří Kajínek. La 26-an de septembro 2010 ĉi tie faris memmortigon la tn. "arbara murdisto" Viktor Kalivoda.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jindřich Francek: Dějiny Jičína; Rybka Publishers 2010, strany 122-124

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]