Albrecht von Wallenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albrecht z Valdštejna
Portreto de Albrecht de Anthonis van Dyck
Portreto de Albrecht de Anthonis van Dyck
Naskiĝo: 24-an de septembro 1583
en Ĉeĥa blazono Heřmanice, Krono ĉeĥa
Morto: 25-an de februaro 1634
en Ĉeĥa blazono Cheb, Krono ĉeĥa
Soldata kariero
Rango: generalisimo
Tempo de deĵoro: 1604–1632
Deĵoris en: Blazono de SanktaRomia Imperio Sankta Romia Imperio
Ĉeĥa blazono Krono ĉeĥa
Komandis al:
  • moravia nobelara soldataro
  • tuta imperia armeo de 1625
Militoj:
v  d  r
Information icon.svg
Albrecht von Wallenstein

Albrecht von Wallenstein aŭ ofte nur Wallenstein [prononco pli-malpli "Valnŝtajn"], plena nomo germane Albrecht Wenzel Eusebius von Waldstein kaj ĉeĥe Vojtěch Václav Eusebius z Valdštejna, naskiĝis la 24-an de septembro 1583 en Hermanitz an der Elbe respektive Heřmanice nad Labem (nun parto de la ĉeĥa regiono Hradec Králové), Bohemio kaj mortis la 25-an de februaro 1634 en Cheb/Eger. Li estis duko de Frýdlant/ Friedland en Bohemio kaj de Meklenburgo en norda Germanio, kaj krome havis la titolon princo de Sagan en la tiam germanlingva sed ĉeĥe regata Silezio (nun Żagań en Pollando).

Kiel supera generalo li inter la jaroj 1625 kaj 1934 dufoje estis supera estro de la imperiestra armeo en la Tridekjara Milito. Li batalis flanke de la de germanlingva Sankta Romia Imperio kaj de la Katolika Ligo kontraŭ la luteranaj ŝtatoj de Germanio kaj kontraŭ la armeoj de Danio kaj Svedio. Fine li tamen perdis la protekton de la germanlingva imperiestro kaj estis murdita de imperiestraj soldatoj.

Nomo kaj nacieco[redakti | redakti fonton]

La bohemia nobela dinastio, el kiu devenas Wallenstein, ĉeĥe nomatas z Valdštejna. Germane la dinastianoj ĝis la nuntempo nomas sin Waldstein. La konata nomformo Wallenstein populariĝis, post kiam Friedrich Schiller sub tiu nomo publikigis trivoluman dramon pri la armeestro kaj la historio de la Tridekjara Milito. Tamen la armeestro mem foje subskribis per la nomoj "Waldstein" kaj "Wallenstein", laŭ momenta prefero, kaj jam dum sia vivotempo li havis la germanan kromnomon der Wallensteiner, dum liaj armeaj unuoj estis nomataj die Wallensteiner.

Ne havas sencon disputi pri la nacieco de Wallenstein, ĉar ne eblas projekcii la konceptojn pri nacio kaj nacieco, kiuj tiom graviĝis dum la 19-a jarcento, al la socio de la 17-a jarcento, kiam ili ne ludis rolon. En la historiografio de la 19-a jarcento li laŭ naciaj vidpunktoj de la verkistoj kaj persona simpatio respektive malsimpatio je lia persono foje deklariĝis "germano" kaj foje "ĉeĥo".

Klare eblas indiki ke li mem ĝis sia 15-a vivojaro parolis denaske ĉeĥe kaj nur iom germane, sed ke li poste preskaŭ ekskluzive uzis la germanan lingvon.