Atenco kontraŭ Albrecht von Wallenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atenco kontraŭ Albrecht von Wallenstein

Walter Deveroux atakas kontraŭ Albrecht von Wallenstein per halebardo
Historia periodo: Tridekjara milito
Celo: Albrecht von Wallenstein
ĉefkomandanto de imperiestra armeo
Christian von Ilow
Vilém Kinský
Jindřich Niemann
Adam Erdman Trčka z Lípy
Dato: 25-a de februaro 1634
Loko: Burgo Cheb kaj Domo de Pachelbel,
Cheb, Reĝlando Bohemio
Atencanto: Valdštejn - Walter Deveroux
von Ilow - ?
Kinský - ?
Niemann - ?
Trčka z Lípy - Walter McDaniel
Walter Butler
John Gordon
35 viroj
Uzita armilo: Wallenstein - halebardo
ceteraj viktimoj - paf- kaj tranĉarmiloj
vdr

Atenco kontraŭ Albrecht von Wallenstein kaj liaj oficiroj okazis la 25-an de februaro 1634 en la internoj de burgo Cheb kaj poste en Domo de Pachelbel en Cheb, kien Wallenstein kun la ceteraj forvojaĝis kiel generalisimo kaj ĉefkomandanto de imperiestraj fortoj antaŭ militiro kontraŭ svedoj kaj saksoj en Bavarion dum la tridekjara milito. La atencon faris grupo de irlandaj solduloj subgvide de kolonelo de rajdistaro Walter Butler, la rekta murdisto de Wallenstein estis poste irlanda centestro Walter Deveroux. La murdo okazis kun konscio kaj konsento de imperiestro Ferdinando la 2-a mem, al kies potenco kaj kontrolo la politike, armee kaj ekonomie eksterordinare kapabla kaj en la certaj rilatoj preskaŭ aŭtonome prezentanta sin Wallenstein poste komencis malproksimiĝi, same tiel lia morto estis dezirinda por pligrandiĝanta kvanto de la potencaj homoj.

La krimo okazis la duan tagon vespere post enloĝiĝo de la grupo de Wallenstein en la urbo, en la tempo de komuna festeno en burgo Cheb, sed kien Wallenstein ne venis. Ĉi tie estis murditaj Christian von Ilow, Vilém Kinský, Jindřich Niemann kaj Adam Erdman Trčka z Lípy. Sekve la atakintoj ekiris en la domon de Pachelbel en la ĉefa urba placo, ili enrompis en lian ĉambron en la etaĝo, kie la fervora Deveroux trapikis la dukon per halebardo.

La morto de Wallenstein havis por la Habsburga monarkio ampleksajn politikajn kaj armeajn sekvojn, same tiel ĝi estas envolvita per vico da teorioj pri la ĉefa kaŭzo de la malvarmsanga, de la imperiestro konsekrita forigo de unu el la plej potencaj, la plej riĉaj kaj la plej kapablaj eŭropaj politikistoj kaj armeestroj de sia tempo. Sed ekzistas principaj pruvoj kaj gvidiloj, kiuj signas, ke la duko en la tempo de murdo trairis tra la tria (jam detruanta) fazo de malsaniĝo de sifiliso, kiu korpe kaj psike neniigis lin (verŝajne ĝi estis kaŭzo de kelkaj liaj polemikaj decidoj) kaj lia morto tiel en mallonga tempo estus neevitebla.

Antaŭ la atenco[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ en la jaro 1633 Albrecht von Wallenstein prenis eksterordinare kaj proporcie stabilan socian postenon en la aŭstra korto. Li estis posedanto de ampleksaj senjorujoj kaj parceloj ekz. ĉe Česká Lípa, Frýdlant, Glogova princlando kaj Zagana princlando, ekspozicia Palaco de Wallenstein en Malgranda Kvartalo en Prago (la pli posta sidejo de Senato de Parlamentejo de Ĉeĥio), lia ekspozicia posedaĵo estis poste senjorujo Jičín,[1] kie li eble plej multe konstrue partoprenis. Escepte li kondutis ankaŭ kiel soldato kaj armeestro de la habsburga armeo ekde la komenco de tridekjara milito, kiel ĝia ĉefkomandanto li gajnis gravajn venkojn en bataloj ĉe Desava, ĉe Fürth aŭ ĉe la unua batalo ĉe Breitenfeld. Nedecidite poste finiĝis ampleksa kunpuŝiĝo kun la sveda armeo de reĝo Gustavo la 2-a Adolfo en batalo ĉe Lützen, dank' al morto de reĝo Gustavo la soldataro de Wallenstein eliris el la batalo almenaŭ morale pli forta, kun perfiduloj el la propraj vicoj poste Wallenstein pritraktis enkadre de sanga proceso finita per ekzekuto en Malnovurba Placo en Prago. Sed lia sanstato pro kulpo de progresanta malsano rapide malboniĝis, dank' al sia influo, posedaĵo, soldataj sukcesoj, sed anakxu pro sia krueleco kaj rabigado de lia soldataro li poste kreis por si ĉe la imperiestra korto vicon de potencaj malamikoj.

La imperiestra militiro Bavarion[redakti | redakti fonton]

Generalisimo Albrecht von Wallenstein

La krizo komenciĝis en konekso kun invado de vajmara duko Bernardo en Bavarion. Regensburg subiĝis al la svedoj la 14-an de novembro 1633 kaj nenio povis al ili malhelpi la invadon en Aŭstrion. Al Wallenstein estis ordonite, por ke li kun sia armeo senpere post la plenumo de la taskoj en Silezio ekmilitiru Bavarion. Sed en Plzeň, ankaŭ pro alveno de vintro, li decidiĝis ordoni al sia armeo por enloĝiĝi. Tio estis komprenita fare de la imperiestra armea konsilantaro kiel hezitado kaj perfido rilate al la imperiestro. Liaj malamikoj, de kiuj ĉe la korto estis pli ol sufiĉe, senĉese sendis plendojn kaj anonimajn memorandojn postulantaj lian deponigon. Lia sanstato estis ankaŭ tre grava. Iam mallongtempe post kristnasko en 1633 plenrajtigito de la aŭstra kaj la hispana korto kaj konfesanto de Elleonora, la edzino de imperiestro, kapuceno Diego Quiroga vizitis Wallensteinon en Plzeň kun tasko konvinkigi lin, por ke li senprokraste donu armean helpon al Bavario, kaj antaŭenigis samtempe pro la mizera sanstato de Wallenstein eblecon de propravola rezigno el funkcio de la ĉefkomandanto de la imperiestraj soldataroj. Se li ne estus timinta inferon kaj diablojn, diris onidire laŭ unu laŭtempa informo Wallenstein al Quiroga, li prenus tiun plej fortan venenon, por ke li finfine seniĝu de la sufero. Li surŝutis Quiroga-n per plendoj je Vieno kaj la imperiestro, kiu neniam zorgis pri la armeo, la soldataron li neglektis kaj li volis post li gravajn decidojn. Sed en tiuj ĉi indignoj jam edziĝis la kolero kaj senpovo de Wallenstein super la propra senpoveco. Kiam Quiroga dum rea vojo el Plzeň rekontiĝis kun Maxmilián z Valdštejna, la nevo de la duko, onidire li diris al li, ke Wallenstein jam longe ne vivos. Intertempe la aktivecon ekprenis Vilém Kinský kaj pliintensigis traktadojn kun grafo Thurn, kun la svedoj kaj kun Saksio.

La situacio kulminis la 11-an de januaro 1634. Al tiu ĉi tago estis ĝis Plzeň invititaj ĉiuj oficiroj de la komandantoj de regimentoj pli supere. Sed la posttagmeza bankedo, kiun gvidis Christian von Ilow kaj kie la vino fluis per fluo, kolapsis en drinkadon, kiu fine malgravigis la reverson subskribita de la oficiroj de Wallenstein kaj promesantaj la fidelecon al li. Estis necese renovigo de la reverso, nome rekte en la loĝejo de Wallenstein je du tagoj pli poste. La aŭdienco ĉe la duko, kiu partoprenis ĝin en la lito, finiĝis per konfirmo de la reverso promesanta la fidelecon al la generalisimo. Estis faritaj kaj de ĉiuj subskribitaj kvin kopiaĵoj. Inter la subskriboj estis ankaŭ subskribo de generalo Ottavio Piccolomini, la ŝatanto de Wallenstein (konstelacio de steloj dum lia naskiĝo estis la sama kiel konstelacio de Wallenstein, kion pro la astrologio obsedita Albrecht taksis), kiu jam kelke da tagoj post la subskribo de la pilsena reverso skribis vastan raporton en Vienon pri la sekretaj traktadoj de la duko kun la malamiko kaj pri la klopodo ekstermi la habsburgan dinastion.

Registriĝo de fideleco al Wallenstein subskribita de liaj oficiroj en Plzeň la 12-an de januaro 1634

La situacio en Vieno estis jam tute kontraŭvalenstejna. Wallenstein ankoraŭ restis la ĉefkomandanto de la armeo kaj paradokse la imperiestro restis la lasta, kiu hezitis kun la verdikto super Wallenstein – nome mankis al li rektaj pruvoj pri la perfido de la duko. Ricevinte la raporton de Piccolomini la imperiestro fine, ĝis nun nedecidita, subskribis la 24-an de januaro 1634 dekreton, per kiu li senigis la soldataron de fideleco al Wallenstein kaj la komandadon li komisiis al Matthias Gallas. Laŭ la imperiestra patento Wallenstein devis esti komune kun kampa marŝalo Christian von Ilow kaj kolonelo Adam Erdman Trčka z Lípy, kvazaŭ iniciantoj de ribelo, arestita kaj transportigita en Vienon. Al la patento estis alligita longe sekretigata alskribaĵo: La kapon de la konspiro kaj liajn plej signifajn aliancanojn, se tio eblos, aresti kaj transportigi en Vienon, aŭ kiel pruvitajn kulpintojn mortigi!

Eĉ kiam la imperiestro en siaj leteroj senĉese alparolis lin kiel ĉefkomandanton de la imperiestraj fortoj, eksciis Wallenstein vespere la 21-an de februaro, inkluzive de amnestio por liaj lojalaj oficiroj escepte de Ilow kaj Trčka. El Plzeň poste Wallenstein la 22-an de februaro 1634 kun sia stabo ekiris ĝis Cheb, de kie lia soldataro devis daŭrigi plu en Bavarion. Sed la kaŭzo de lia vojaĝo ĉi tien estis ankaŭ por li prilaborita horoskopo kaj konvinko, ke la reveno en la urbon, kie Albrecht fariĝis en la jaro 1625 generalisimo, povas en lia situacio fari ian feliĉan ŝovon.

Morta malsaniĝo[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj de la impulsema konduto de Wallenstein estis longe mistero kaj ili gvidis al vico de teorioj, laŭ kiuj ekzemple li klopodis pri ĉeĥa reĝa krono ktp. Sed la vero estas evidente multe pli tera. Jam en laŭtempaj skribaĵoj oni parolas pri lia "hungara malsano", kiu estis kun verŝajneco egalanta al certeco de sifiliso. Tiun ĉi malsanon li verŝajne alportis al si el iu hungara militiro. Verŝajne en la jaro 1630 la generalisimo suferis pro la tria stadio de tiu ĉi malsano. Liaj traktadoj post la jaro 1630 estas ankaŭ preskaŭ lernolibra ekzemplo de la tria stadio de sifiliso (personaj disordoj, demenco, progresemaj paralizoj). Wallenstein ofte faris febrajn kaj tute sensencajn decidojn, li ne estis kapabla konseksan pripensadon, sensence kaj radikale li ŝanĝis siajn ordonojn ktp. Lia "ĥeba anabazo" estis en konscio de la propra situacio preskaŭ sendube klopodo "ne morti en lito", sed en batalo, ĉar kiel soldato de la korpo kaj animo neniuokaze li volis allasi, por ke li ne mortu per heroa morto... (sed liajn paŝojn necesas ankaŭ percepti en la lumo de obeo de favora orakolo de lia korta astrologo italo Seni, kiu foje okazis, te. ĉirkaŭ la jaro 1630, resp. post lia unua revoko el funkcio fare de la imperiestro.)

Ruinoj de konstruaĵo de palaco de burgo Cheb, kie situadis festena ĉambrego, neniigita en la jaro 1742

La demando, ĉu li perfidis la imperiestron, estas komplika, ĉar kiel ĉefkomandanto li havis plenrajton intertrakti kun la flanko de kontraŭulo. Sed al la imperiestro evidente estis necese prezenti konvinkan argumenton por limigo de lia influo, kiu estis granda kaj ĝi mem estis dorno en la okulo al multaj homoj. Plie ankaŭ la soldataj kapabloj de la generalisimo kun progresanta paso de la malsano tre malaltiĝis, kion liaj politikaj kontraŭuloj ĉe la viena korto ankaŭ komprenis kiel konfirmo de divenoj pri lia perfido. En la tempo de decido la murdigo de Wallenstein la imperiestro ŝuldis al li preskaŭ 3 milionojn da guldenoj.

La atenco[redakti | redakti fonton]

Domo de Pachelbel en placo de Jiří z Poděbrad en Cheb

Ĝis Cheb Wallenstein venis kun siaj oficiroj la 24-an de februaro. Ĉi tie li enloĝiĝis en domo de Christof Heinrich Heergesell en de li proprumata domo de Pachelbel n-ro 3 en la okcidenta parto de la ĉefa placo en Cheb. La lokon ĉi tie en sia ĉambro liberigis al li John Gordon, la komandanto de urbo kaj oficiro de irlandaj katolikoj batalantaj en la vicoj de la imperiestra armeo, kaj li transloĝiĝis en burgon Cheb. Jam tio estis konsisto de la plano de la murdo de Wallenstein, por ke la atencontoj povu moviĝis en la konata medio. La mortigo de tiel supera oficiro fare de soldisto prezentis ja por la imperiestro lojalaj soldatoj moralan kaj socian problemon, sed la korpa likvido fine pro malfacila farebleco de militkapto kaj pro jam la preskaŭ termina stadio de la malsano de Wallenstein montriĝis kiel la plej farebla ebleco por plenumi la ordonon.

Por la 25-a de februaro kolonelo Walter Butler, komisiita pri likvido de Wallenstein kaj komune, komune kun Walter Leslie kaj John Gordon poste al la omaĝo de Wallenstein ili aranĝis por li vesperan festenon en la festena ĉambrego de la burgo Cheb,[2] al kiu venis generaloj Christian von Ilow, Vilém Kinský kaj Adam Erdman Trčka z Lípy, kaj ankaŭ soldata kanceliero de Wallenstein doktoro Jindřich Niemann. Tio jam estis mencio al rekta agado kaj likvido de Wallenstein kaj pluaj. Sed Albrecht ne venis al tiu ĉi festeno, li restis en Domo de Pachelbel, kio estis verŝajne plej multe kaŭzita pro la progresinta stadio de la malsano, kiu devigis lin pasigi jam de kristnasko de lasta jaro preskaŭ la tutan tempon en lito.[3] La gastigantoj ĉi tie enkondukis la virojn de Wallenstein, proksimume post horo de festenado kaj drinkado de vino ili estis poste atakitaj de proksimume 10-15 viroj gvidataj de dragonaj komandantoj Walter Geraldin kaj Walter Deveroux. Kinský estis mortigita ankoraŭ ĉe la tablo, Ilow kaj Niemann mortis en sekva duelo. Trčka helpe de servisto, kiu alrapidis por helpi lin kaj sekve li falis, sukcesis veni en la korton, kie superis lin pluaj irlandanoj kaj per la propra mano mortigis lin kapitano Walter McDaniel. Post certa tempo la raporto poste enpenetris ankaŭ al la regimentoj de Wallenstein, sed la imperiestra garnizono sukcesis konservi en la urbo relativan ordon, eĉ kiam okazis ankaŭ pafado.[4]

Inter la deka kaj la dekunua horo poste la irlandaj dragonoj ekiris en la domon de Pachelbel. La taĉmenton komandis Butler, kiu restis en la strato antaŭ la domo, Leslie-on kaj kelkajn pluajn li komisiis al gardado de ĉiuj elirejoj el la konstruaĵo, Deveroux poste kun malgranda grupo enrompis en la domon, kie ili faris mallongan interbatalon kun la gardistaro de Wallenstein, kiun ili mortigis. Ĉar dum la interbatalo Deveroux rompis sian spadon, li prenis al unu el siaj soldatoj halebradon kaj kiel la unua li frakasis en la ĉambron de Wallenstein kun fenestroj en la placon. Wallenstein estis jam vestita en noktoĉemizo, la situacion li ne komprenis, ĉar li ne sciis pri la masakto en la burgo Cheb. Deveroux mortigis unun el du paĝioj, kiu staris en lia vojo kaj kun ekvoko (verŝajne en germana) Ci maljuna, falsema, ribelula rabobesto! li trapikis Wallensteinon per pinto de la halebardo. Tiu onidire sufiĉis nur milde levi la manon kaj ekflustri ion sonantan kiel Pax (do latine paco), sekve de la vundo li elsangigis.

Stiligita aperaĵo de murdigo de Albrecht von Wallenstein en Cheb (19-a jarcento)

La posedaĵo de la murditoj preskaŭ tuj post la murdo dividiĝis inter si la murdistoj kaj la soldatoj. La nuda kropo de Wallenstein estis transportigita al la korpoj de la ceteraj viktimoj, tiuj estis enkestigitaj en spacajn lignajn ĉerkojn. Laŭ ordono de Matyáše Gallas la korpoj de la perfiduloj devis esti transportigitaj ĝis Prago kaj malhonore ekspoziciitaj en publika loko, sed tiun ĉi ordonon la imperiestro timanta de perforto, kiun la morto de Wallenstein povas kaŭzigi, nuligis. La raporto venis al eskorto de la korpoj el Cheb ĝis Prago en la okcidentbohemia urbo Stříbro proksimume tridek kilometrojn de Cheb, estis do decidita pri ilia entombigo ĉi tie, en ĉi tiea minorita monaĥejo.[5] La kadavro de la duko estis en la jaro 1636 transveturigita en Valdica monaĥeja kartuzio proksime de Jičín. Post nuligo de la monaĥejo en la jaro 1785 liaj korprestaĵoj estis sepultitaj en preĝejo de sankta Anna en Mnichovo Hradiště, kie ili jam restis ĝis hodiaŭ.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La komandantaj oficiroj ĉefgardestro Geraldin kaj McDaniel, estis rekompencitaj per sumo 2000 taleroj, kapitano Deveroux, kapitano von den Burg, kapitano MacDaniel po mil tolaroj kaj tridek se dragonoj de regimento de Butler po kvin centoj tolaroj al ĉiu. Butler mem poste sian rekompencon tro ne uzis, ĉar li mortis nelonge post tio, la 25-an de decembro 1634.

La gradega posedaĵo de Wallenstein estis konfiskita, lia familio akiris reen sole pragan palacon de Wallenstein por Maxmilián z Valdštejna kaj senjorujo Česká Lípa por la vidvino Isabela. Konfiskado de la grandega posedaĵo de Wallenstein kaj posedaĵo de A. E. Trčka tiel havis por la ĉeĥaj landoj ankoraŭ pli malbonan falon ol postblankamontaj konfiskadoj. Sur la prenita teritorio de Wallenstein amasiĝis eta fremda nobelaro, la imperiestro por rekompenco disdonis al ĉiu, kiu partoprenis en la morto de la duko. Plimulte tio estis soldatoj kun nobela deveno el fremdlando, sed kiuj ne povis kompreni problemaron de la ĉeĥa mastrumado en tiel komplika tempo, kia la tridekjara milito estis kaj okazis tiel fiasko de ampleksa enklavo, kiuun proprumis Wallensteinidoj, Trčka kaj Kinský. Laŭ pli poste rekonstruo de historiisto Tomáš Bílek estis al la familioj de la murditoj konfiskitaj en la posedaĵo proksimume ĉirkaŭ 15 000 000 guldenoj, dum kio proksimume du trionojn kreis la havaĵo de Wallenstein.[6] Matthias Gallas akiris krom la gvidado de la imperiestra soldataro onidire por la kunlaborado en la murdo financan rekompencon 500 000 guldenojn, iaman senjorujon de valdsteina fridlantan senjorujon kaj parton de bienoj post familio de Trčkidoj, inkluzive de Smiřice.

Rememoroj de la evento[redakti | redakti fonton]

Memortabuloj rememoriganta la eventon en Domo de Pachelbel

La eventon kaptas kelke da historiaj desegnaĵoj kaj gravuraĵoj, stiligite laboras kun ĝi ankaŭ pentristo Carl Theodor von Piloty en verko nomita Astrologo Giovanni Battista Seni super la kadavro de Wallenstein el la jaro 1855.

Post baroka alikonstruo en la jaroj 1735–1790 de la domo de Pachelbel, kiam la konstruaĵo estis alikonstruita en loĝdomon de urbaj komandantoj, konserviĝis notoj pri likvido post la atenco en la domo: "Unue ĉi tie generalo von Güldenhoff lasis el la muro sub la fenestro forskrapi kaj blankigi la sangajn spurojn kaj lia sekvanto, komandanto generalo Stöffling, lasis la tutan ĉambron pentri kaj li priloĝis ĝin ĝis sia morto en la jaro 1777.")

Astrologo Giovanni Battista Seni super la kadavro de Wallenstein, Carl Theodor von Piloty, jaro 1855

Domo de Pachelbel ekde la jaroj 1873/74 fariĝis sidejo de Muzeo Cheb. Sur ĝia muro estis ĉirkaŭ la jaro 2000 lokigitaj tri memortabuloj rememorigantaj la eventon la 25-an de februaro 1634 en tri lingvoj: ĉeĥe, germane kaj angle. En la muzeo troviĝa ekspozicio dediĉanta sin al Albrecht von Wallenstein kaj lia tempo. En la posedaĵo de ĥeba muzeo ankaŭ troviĝas tiu halebardo, kiu onidire devis esti murdiga armilo.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (2011) Ve víru třicetileté války: politikové, kondotiéři, rebelové a mučedníci v Zemích české koruny. České Budějovice: Veduta. ISBN 978-80-86829-61-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]