Moralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio kun portreto de venecia senatano (Alegorio de la moraleco de teraj aferoj), atribuite al Tintoretto, 1585

Moralo estas sinteno pri agoj kiujn oni rigardas kiel priskribitajn (de religio, socio, persona konscienco racio). Kelkaj aŭtoroj metas diferencon inter moralo kaj Etiko, kiu estas la penso pri ĝenerala, universala agado.

Fundamento de la moralo[redakti | redakti fonton]

Fundamento de la moralo estas la konscienco kiu troviĝas, sen persona elekto, antaŭ io imperativa kiu devigas la homon sin konduti respketante la ordonojn. Studo pri tiu fonto nomiĝas "Filozofio morala"; alia fonto povas esti la revelacio, ĉe Dikredantoj: studo pri tiu fonto nomiĝas "teologio morala". Tamen la unua fonto estas kiu, eventuale, donas valoron kaj moralan devigitecon al dua: fakte estas la unua kiu, eventuale, devas sekvi la konsekvencojn devenantajn el la konvinko ke vere Dio sin komunikis al homoj.

La konscienco, moralon perceptanta, ĉiam antaŭas kaj plejelstaras, kiel estas konstante instruate de kristanismo (Vidu ĉi-rilate la verkojn de John Henry Newman [1] aŭ la pensproponon de la socialaj enciklikoj.

Ordonoj sociaj, religiaj, ktp[redakti | redakti fonton]

(senpripensa moralo, aŭ trudata moralo)

kelkaj gravaj tipoj malsamaj de sociaj, sociklasaj, historiaj, religiaj, moraloj:

Saĝa serĉo al feliĉo[redakti | redakti fonton]

Devo[redakti | redakti fonton]

  • (vidu sociaj moraloj)
  • stoikisma moralo (tamen, eĉ se ŝajnparadokse, baze feliĉo-moralo, kiel ĉiuj antikvaj)
  • Kantio : ties formalismo, nocio de senkondiĉa ordono, ktp; ties kritiko

Kompato[redakti | redakti fonton]

(vidu Budhismo, Jean-Jacques Rousseau, utilismo,) ankaŭ tiu pensaĵo de Claude Lévi-Strauss:

"Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo." (Claude Lévi-Strauss Kontribuo al « Rousseau », opa verkaĵo, 1962)

Homa digno aŭ libero, humanismo[redakti | redakti fonton]

  • vidu Kantio: "agu konstante konsiderante homecon, en vi mem kaj en la aliuloj, ĉiam kaj samtempe, kiel celon kaj neniam kiel rimedon"
  • Sartre-a ekzistadismo kaj graveco de la ideo de libero en ĝi.

Problemo de relativismo kaj moralo[redakti | redakti fonton]

de la "malkovroj" de la 16-a jarcento, estis malkovro pri la ega diverseco de sociaj moralaj normoj. (kp. Montaigne, Paskalo) poste sociologoj Ktp.

male ĉu estas tamen moralaj universalaĵoj ? vidu ankaŭ la "cinikisma" moralo de andré comte-Sponville

Problemoj inter religio kaj moralo[redakti | redakti fonton]

  • Religioj komence NE estis moralaj. "La homoj ordonis al la dioj iĝi moralaj"; ktp.
  • Moralo rigardita kiel nepensebla ekster religio, la "Dio rekompensonta kaj venĝonta". polemikoj en 19-a jarcento de konservismuloj, por kiuj ekde kiam homoj ne plu kredas en Dio ili aŭtomate iĝas malmoralaj Kaj kontraŭe al tio:
  • polemikoj por laika moralo
  • Sed alia problemo estas : Ĉu religia moralo estos la sama kiel socia aŭ eĉ kiel humanista moralo? ekzemplo de Kristo (la "frenezeco en Kristo", se oni survangas la dekstran vangon prezentu la maldekstran", ktp)
    • Moraloj de la mistikuloj.

Socialismo kaj moralo[redakti | redakti fonton]

Moralo kaj scienco, provoj de "sciencaj moraloj", ankaŭ devioj[redakti | redakti fonton]

Skoloj pri moralo[redakti | redakti fonton]

<!...bezonos ordigon, ĉu laŭtempe, ĉu alfabete, eble nur nomolisto kun ligoj al apartaj artikoloj ?...>

Moralaj universalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉu - spite al la diverseco de la moraldoktrinoj - fakte (jam) ekzistas iuj moralaj universalaĵoj? Vd. la kapvorton universalaĵoj, moralaj.

Spiritisma moralo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Spiritismo, ĝeneralsence, kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn:

1-e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia?

2-e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu?

3-e. Se iu faris tion al mi, ĉu mi estus kontenta?

Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti.

Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, se ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi.

Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkonstancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun prudento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado.

En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu.

Spiritisma Preĝo por peti Konsilon al Spiritoj[redakti | redakti fonton]

En la nomo de Dio Ĉiopova, Bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decido en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]