Hipokriteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hipokriteco substrekas volan senkoherecon inter agoj realaj, videblaj aŭ kaŝaj, kaj la valoroj publike aŭ private deklaritaj. Hipokritulo, do, difiniĝas persono, kiu asertas iun ideon kaj kondutas kontraŭe al ĝi. Laŭ psikologio kaj etika scienco, multaj povas esti la kialoj de tiu konduto.

Alia priskribo pri hipokriteco priskribas la agon, se persono malsincere ŝajnigas ion, kio donas aspekton de virtomerito al si mem. La kristana ideologio nomas tion malvirto, do aparte negative prijuĝata eco de homa karaktero. La vorto do estas malapreza juĝo pri homo. Hipokritulo estas persono hipokrita. La Torao mencias la koncepton dufoje, en la citaĵoj La ĝojo de hipokritulo estas nur momenta, kaj ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj – la Nova Testamento mencias ĝin en la citaĵo hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo![1].


Antonimo[redakti | redakti fonton]

Antonimo de hipokrito estas la sincereco, kies signifo tamen estas pli ampleksa (ekzemple, kiel antonimo de "mensogo").

Etimologio de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto hipokriteco devenas el la greka ypòkrisis (υπòκρισις), kiu signifas simuladon: ypokritès origine estis, fakte, aktoro kaj hipokriteco indikis ŝajnigon de la spektaklaj protagonistoj. Poste ĝi akiris la sencon supre priskribitan.

El sciencaj kaj religiaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Psikologia kaj morala hipokriteco[redakti | redakti fonton]

Necesas distingi en hipokriteco diversajn facetojn. Diversaj psikologiaj skoloj atribuas ĝian ekeston al kaŭzoj diversaj: kutime tiufakaj teoriuloj ĝin interpretas kiel mekanismon, konscie aŭ nekonscie, elpensitan por la defendo de la persono, kiu sin sentas socie etigita. Kelkaj skoloj vidas la hipokritan sintenon asociita al fundamenta eraro je atribuado: nome, tia individuo estas puŝita ekspliki kaj pravigi sian konduton kiel altruditan precipe de naturaj kaj eksteraj kaŭzoj, dum ĝi atribuas alies agaĵojn al kunnaskaj karakterizoj. Aliaj kredas vidi en hipokritulo juĝeraron rilate siajn karakterajn malaprobitajn sintenojn kaj kondutojn: tiujn ĉi li projekcias en aliajn, pli/malpli vole sin trompante.

Sed hipokriteco eniras precipe la sferon moralan kaj etikan, kiam ĝi estas vole uzata: hipokritulo ŝajnigas virton aŭ respekton al tio, kio oni opinias etike valida, por gajni konsideron kaj avantaĝojn materiajn aŭ famajn. Hipokritulo, do, scias kaj volas trompi: tiasence hipokriteco kontraŭas ne nur al la vero, sed ankaŭ al sincereco kaj minas la bazon de homaj rilatoj.

Hipokriteco laŭ vido de kristanismo[redakti | redakti fonton]

Montras tian sintenon, precipe en aferoj religiaj, Jesuo Kristo, kiam li anoncas: “Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion”[2]. Kio decidas, laŭ tiu sentenco, pri la boneco kaj pureco de iu ago estas la intenco, nome ĉu io estas farata por esti vidata kaj konsiderata de homoj, kaj eventuale por ilin trompi, aŭ por kohero kun konscienco kiu estas reflekto de Dio. Jesuo akre riproĉas hipokritecon, kiun li konstatas en kelkaj fariseoj, eble pro ilia insisto kaj pretendo, ke homoj obeu la sennombrajn tradiciajn ritajn aŭ purigajn kaj morajn kaj religiajn leĝojn, kiujn eĉ ili mem ne sukcesas obei, aŭ kiuj finfine damaĝas religiemon mem, aŭ pro vera hipokrita konduto de iuj interparolantoj, kiuj provis lin malfamigi. Ĉiukaze li kaptas la okazon por kondamni hipokritecon kiel pekon (Mt 23; Mk 12; Lk).

Psikologoj kaj antropologoj kaj mistikuloj kaj moralistoj avertas, ke en la sfero de hipokriteco ne enkadrigeblas la konduto de tiu, kiu kaŝas sian konduton por eviti malŝaton aŭ punon: tiu ĉi ne hipokritas, sed provas profiti de sia rajto je privateco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Teatraj verkoj ne mankis profiti kaj profunde konotacii la karakterizaĵojn, karakterajn kaj moralajn, de hipokritulo. Vidu Tartuffe ou l'Imposteur de Molière.

Tanquerey Adolfo, Compendio di Teologia Ascetica e Mistica, Desclée. Tournai, Romo, Parizo, 1950[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]