Antonimo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antonimo (de Helena antonymos "kontraŭnoma") aŭ "mal-vorto" estas semantika inverso aŭ "mal-senco" de alia vorto: nigra - blanka, ega - eta, tago - nokto.

Esperanto havas propran sufikson mal- por esprimi antonimojn: granda - malgranda. Kio estas malo, kelkfoje estas filozofia demando: Kiel ekzistas tago kaj nokto, ekzistas ankaŭ du seksoj, sed ĝenerale oni ne konsideras viron inverso de virino (malgraŭ la slangaĵo malino). Simile, malŝtono por plejmultaj homoj ne havus sencon, sed eble bone kongruas kun ia filozofia mondokoncepto.

Kelkaj homoj malŝatas la prefikson mal-, kaj provas forigi ĝin uzante neologismojn. Pri tiu temo vidu de Claude Piron: La Bona Lingvo. Jen listeto de tiaj anstataŭigantaj vortoj. Notu ke la du kolonoj ne cent-elcente sinonimas:

malalta - basa
malami - hati
malbela - hida
malbona - mava
maldekstra - liva
maldika - minca
maleleganta - plumpa
malesperi - desperi
malfermi - ovri
malgrasa - magra
malĝoja - trista
malhelpi - obstakli
maljuna / malnova - olda
mallarĝa - streta
mallaŭta - softa
mallonga - kurta
malmulta(j) - poka(j)
malmultekosta, malkara - ĉipa
malplena - vakua
malpli - men
malprofunda - madala
malproksima - lontana
malpura - sordida
malriĉa - paŭpera
malsupra - infra
malsupren - sob (ankaŭ: suben)
malŝpari - disipi
maltrans - cis
malvarma - frida


Notu: Uzu ĉi-suprajn dekstrajn vortojn ŝpareme (krom vastokonataj eta, trista) - multaj homoj ne komprenos vin!
Interese estas, ke la vorto "fridujo" estas vaste uzata en la ĉiutaga lingvaĵo, dum "frida" restas tre malmulte uzata ekster literaturaj tekstoj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://gl.wikibooks.org/wiki/Exercicios_de_l%C3%A9xico_en_lingua_galega/Ant%C3%B3nimos_1
Ekstera ligilo    http://www.vhled.cz/Casopis_Vhled(cislo2
Ekstera ligilo    http://www.thesaurus.com