Antonimo
Antonimo (de Helena antonymos "kontraŭnoma") aŭ "mal-vorto" estas semantika inverso aŭ "mal-senco" de alia vorto: nigra - blanka, ega - eta, tago - nokto.
Esperanto havas propran sufikson mal- por esprimi antonimojn: granda - malgranda. Kio estas malo, kelkfoje estas filozofia demando: Kiel ekzistas tago kaj nokto, ekzistas ankaŭ du seksoj, sed ĝenerale oni ne konsideras viron inverso de virino (malgraŭ la slangaĵo malino). Simile, malŝtono por plejmultaj homoj ne havus sencon, sed eble bone kongruas kun ia filozofia mondokoncepto.
Kelkaj homoj malŝatas la prefikson mal-, kaj provas forigi ĝin uzante neologismojn. Pri tiu temo vidu de Claude Piron: La Bona Lingvo. Jen listeto de tiaj anstataŭigantaj vortoj. Notu ke la du kolonoj ne cent-elcente sinonimas:
- malalta - basa
- malami - hati
- malbela - hida
- malbona - mava
- maldekstra - liva
- maldika - minca
- maleleganta - plumpa
- malesperi - desperi
- malfermi - ovri
- malgrasa - magra
- malĝoja - trista
- malhelpi - obstakli
- maljuna / malnova - olda
- mallarĝa - streta
- mallaŭta - softa
- mallonga - kurta
- malmulta(j) - poka(j)
- malmultekosta, malkara - ĉipa
- malplena - vakua
- malpli - men
- malprofunda - madala
- malproksima - lontana
- malpura - sordida
- malriĉa - paŭpera
- malsupra - infra
- malsupren - sob (ankaŭ: suben)
- malŝpari - disipi
- maltrans - cis
- malvarma - frida
Notu: Uzu ĉi-suprajn dekstrajn vortojn ŝpareme (krom vastokonataj eta, trista) - multaj homoj ne komprenos vin!
Interese estas, ke la vorto "fridujo" estas vaste uzata en la ĉiutaga lingvaĵo, dum "frida" restas tre malmulte uzata ekster literaturaj tekstoj.
