John Henry Newman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Henry Newman

John Henry NEWMAN (Londono, 21-a de februaro 1801 – Edgbaston, 11-a de aŭgusto 1890) estis angla katolika kardinalo, teologo kaj filozofo.

Li estas internacie juĝata unu el la plej konsiderindaj anglaj prozistoj kaj plue la plej elstara apologiulo de la kristana kredo kiun Britaj Insuloj produktis. En katolikaj medioj li estis difinita unu el la “Patroj malĉeestaj” de la Dua Vatikana Koncilio pro profundeco kaj originala aktualeco de lia teologia kaj filozofia pensado.[1]

Sur lia tombo estas skulptita epitafo verkita de li mem, kiu devis tralumigi la historion de lia kultura pilgrimo: "El la ombro kaj simboloj al la vero" (Ex umbris et imaginibus in veritatem).

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Henry Newman portreto de 1824

John apartenis al familio anglikana. Unua el ses fratoj kun patro John Newman bankisto kaj patrino Jemina Foundrinier descendanta el familio de Hugenotoj elmigrinta al Anglio sekve de la revoko de la Nanta edikto, li ricevis eminentan edukadon ĉe lernejo najbare de Londono kaj, aniĝis al la principaro de anglikana kristanismo: tiun eventon li poste difinos sia “unua konvertiĝo”.

En 1817 li eniris Trinity College de Oxford kaj, post la studperiodo, fariĝis diakono de la Anglikana Eklezio (1824).

Notindas ankaŭ ke lia definitiva adhero al la religia kredo trapasadis indiferenton, dubstaton kaj kreskantan konsciiĝon pri perdoj kaj gajnoj akompanantaj la kreagon. Tio evidentiĝas en liaj verkoj kiam li ipriskribas la belon de la kredo.

Anglikana sacerdoto[redakti | redakti fonton]

En 1828 li estis promociita parokestro de la universitata eklezio Saint Mary, kaj komisiita sekvi la universitatajn studentojn, kaj intertempe li sin dediĉis al al prifilozofiaj kaj priteologiaj studoj. En tiu sama periodo li fondis la Oksfordan movadon kies precipa celo koncentriĝis en la kontrasto kontraŭ la supreniron de religia liberalismo en la anglaj universitatoj. Li oponis, nome, la pozicion de la tiama naskiĝinta “Eklezio Larĝa”, tiu komponanto de anglikanismo favora al la pozicio de klerismo kaj raciismo.

Li ellaboris, tiujn jarojn, teorion de “meza vojo”, en kiu oni agnoskis al la Anglikana Eklezio internan pozicion inter la doktrinaj ekscesoj de luteranismo, unuflanke, kaj katolikismo roma, aliflanke. Kiel anglikana pastoro kaj teologo li konfesis tradician sintenon kaj estis ĉiam persista defendanto de la dogma principo, tiom ke li estis konsiderita la plej elstara gravulo de la “Eklezio Alta”, la anglikana komponanto plej proksima al la dogmaj pozicioj katolikaj.

En 1832, John Henry vojaĝis tra la Mediteraneo, kaj ŝoviĝis ĝis Romo, kie li renkontis Nicholas Patrick Wiseman, kaj ĝis Sicilio, kie, en Leonforte, ĉe Enna 1833, li serioze malsaniĝis. La konvaleska periodo havigis al li okazon por rekonsideri sian religian kredon [2].

Ekde 1833 ĝis 1841 Newman kaj aliaj sampensuloj de la menciita movado publikigis la tieldiritajn "Tracts for the Times", 90 eseojn koncernantajn la situacion de la anglikana Eklezio sed ankaŭ diversajn problemojn pri la kristana religio. En la lasta el tiuj eseoj, "Tract 90", Newman proponis interpreton pri la Trideknaŭ religiaj artikoloj (Esenca konfeso de anglikanismo) kliniĝantan al la katolika doktrino kiel konfesitaj en la Koncilio de Trento: tio kostis al li kondamnon flanke de la Oksforda Universitato kaj 42 episkopoj anglikanaj.

Adhero al katolikismo[redakti | redakti fonton]

Skribotablo de John Newman en la Oratorio de Birmingham

Sekve de tiu kondamno, Newman rezignis sian oficon de universitata parokestro kaj en 1842 retiriĝis en Littlemore, kie li komencis verki sian “Evoluon de la kristana doktrino” (Essay on the Development of Christian Doctrine). En tiu esploro pri la origino de kristanismo, publikigita en 1845, li alvenis al la konkludo ke “la Katolika Eklezio estis formale en la rajta kondiĉo”.

La 9an de oktobro de la sama jaro Newman estis akceptita en la Katolikan Eklezion permane de la pasionista pastro Domenico Barberi (poste proklamita beata),[3] kiu ludis neduarangan parton en lia katolikiĝo.

Li foriĝis el Oxford kaj establiĝis en Birmingham. Post pripensada periodo, li decidis eniri kongregacion de la Oratorio de sankta Filipo Neri kaj estis reordigita sacerdoto (pro suspekta nevalideco de la antaŭa ordigo en la Anglikana Eklezio) en Romo 1847; li fondis en Edgbaston, najbare de Birmingham (nun integranta parto de la urbo), kaj poste en Londono, la unuajn Oratoriojn de Sankta Filipo Neri de Anglio. Grava estis la influo de la spiriteco de la Oratorio en liaj verkoj, kiel montras lia “Mensaj doloroj de Nia Sinjoro dum la Pasiono”, verko kiu reiras al tiu simila de sankta Kamila el Verano, klaranino kies skriboj estis medititaj ne nur de Filipo Neri, sed ankaŭ de la membroj de la Oratorio.

En 1851 li estis promociita, de la anglaj katolikaj episkopoj rektoro de la ĵus naskita katolika Universitato de Dublino, ofico kiun li plenumis efektive ekde 1854 (jaro de la komenciĝo de la kursoj) ĝis 1858. Li revenis al Anglio por sin dediĉi al siaj studoj kaj al la pastorala agado.

En 1850 li kuntreniĝis en malbonŝancan juĝan aferon: li malgajnis proceson de li iniciatitan kontraŭ evangeliista predikanto Giacinto Achilli, kiun Newman akuzis pri kalumnio.

En 1864 li verkis pri sia transiriĝo al katolikismo, en tiu kiu estas lia ĉefverko, “Apologio pri sia vivo” (Apologia pro vita sua)

Kardinalo[redakti | redakti fonton]

En 1879, okdekaĝanta, papo Leono la 13-a lin levis al kardinaleco kiel diakono[4] titolulo de Sankta Georgo en Velabro (Romo). Tia nomumo estis forte volita de la papo, sed ankaŭ malkonsilita pro politika neoportuneco, de la ĉefepiskopo de Westminster, kardinalo Henry Edward Manning[5].

En la parolado eldirita de Newman okaze de sia levo al kardinalo, li eksplikis ke la decido de la papo estis motivita de la “agnosko pri mia fervoro kaj de la servo farita laŭlonge de multaj jaroj al la Katolika Eklezio”; kaj de la fakto ke “la anglaj katolikoj kaj eĉ protestanta Anglio estus feliĉaj se mem estus ricevita simpatian signon el Romo”. En dia parolado, Newman refuĝige markis relativismon kaj teologian liberalismon, ilin taksigante “gravan malfeliĉon”, nome “eraro kiu etendiĝas kiel kaptilo mortiga sur ĉiu scio”.[6]. En sia kardinala ŝildo li volis la moton, elĉerpitan de Francisko el Sales, “Cor ad cor loqiutur” (la koro parolas al la koro: tiu de la kreito al tiu de la kreinto)

Li daŭrigis loĝi en Anglio, publikigante artikolojn ĝis 1885. Li celebris sian lastan meson dum kristnaska tago de 1889 kaj mortis en 1890 en la Oratorio de Edgbaston

Beatiga proceso[redakti | redakti fonton]

En 1958 oni komencis la diocezan proceduron ĉe la diocezo de Birmingham. Malgraŭ la deziro de papo Paŭlo la 6-a povi celebri lian beatigon dum la Sankta Jaro de 1975, nur en la januaro de 1991 la papo Johano Paŭlo la 2-a dekretis pri li la heroecon de virtoj, per kiu al li ekapartenis la titolo de “venerinda”.

La 3an de julio 2009 papo Benedikto la 16-a aprobis dokumenton rekonintan miraklan sanigon ricevitan porpetante Newman 2001: la permanenta diakono Jack Sullivan saniĝis el grava difekto ĉe la dorsa spino sekve de preĝo al la venerinda.

La ceremonio de beatigo fariĝis la 19an de septembro 2010 najbare de la Domo de la Oratorio, en Rednal, kie ripozas la korpaj restaĵoj de la kardinalo, dum la ŝtata vojaĝo de Benedikto la 16a al Unuiĝinta Reĝlando

La liturgia festo okazos ĉiujare la 19an de oktobro, tago rememoriga pri lia publika pasado al Katolikismo, kaj ne el la tago de lia morto.

Pensado de Newman[redakti | redakti fonton]

Statuo dediĉita al kardinalo Newman

Kardinalo Newman, multe populara en Anglio kaj Usono esprimis sian penson en multnombraj verkoj, inter kiuj 'Apologia pri sia vivo kaj “Gramatiko de la konsento”, kiuj elmontras la kialon kaj la kondiĉojn por ke kredago estu ankaŭ raciago. Lia penso, ampleksante vastegon da temoj kaj profitante diversajn literaturajn genrojn (el la sermono ĝis traktado, el romano ĝis poezio) sukcesis klarigege sintezi la plej altajn kverelojn teologiajn kaj siatempe filozofiajn antaŭtuŝante diatribojn kiuj alestiĝos la venontan jarcenton, tiupunkte ke li estis indikata inter la “patroj malĉeestaj” de la Dua vatikana Koncilio aparte rilate la funkciojn de la laikaro.

En sia adhero al katolikismo, frukto de la longa interna irvojo, Newman konservis pensmanieron “originalan” kompare al la aliaj katolikaj pensuloj, kiu kurigis, kun io supraĵa tamen, pri si la famon de pensulo “liberala” kaj malmulte “romana”.

La supereco de la konscienco[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej signifaj trajtoj de lia penso estis la esploro pri la konscienco, pritraktita dum lia predikado en la dimanĉaj sermonoj kaj en diversaj verkoj kiaj "Gramatiko de la konsento” kaj “Apologio pri vita sua”, Newman konsideris la konsciencon elemento naskiĝa kaj nereduktebla kiu distingas la homan animon, ŝarĝitan ankaŭ je religia signifo: ĝi estis difinita kiel majstro kiu “juĝas aŭtoritatece”, “reprezentanto de Dio en nia eno”, “anhelo de la kreito al la Kreinto” en kiu “la dia voĉo aŭdigas klare”.

En 1874 estis publikigita polemika “pamfleto” de William Gladstone (jama angla premiero) en kiu estis celataj la dokumentoj de la Unua Vatikana Koncilio kaj aparte la dogmo de la Neeraripovo kiu, laŭ Gadstone, dekretis la finon de la konsciencan liberon de la fidelulo ĉar tiu dogmo etendiĝas al ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Ĉi-okaze, instigita de iuj anglaj personuloj inter kiuj la katolika Duko de Norfolk, Newman skribis leteron al la duko en kiu pliprofundigis la rilatojn inter konscienco kaj aŭtoritato respondante al la kritikoj de Gladstone. En ĝi, krom precizigi la limojn ene de kiuj referencas la difino de la papa neeraripovo, Newman subtenis la superecon de la konscienco (difinita ”origina vikario de Kristo”), se uzita kun responssento. Liaj vortoj:

“Se iu el ni povas serioze diri al si mem, kvazaŭ antaŭ Dio, ke mem ne devas agadi konforme al tio kion ordonas al li la papo, li estas devigata malobei, kaj, se obeus certe pekus. [...] Certe se ni estus devigita kuntreni religion en tosto manĝofine, mi tostas al la papo – se tio vin ne suferigas – sed antaŭe al mia konscienco kaj poste al la papo” (Letero al Duko de Norfolk).

Papo Joseph Ratzinger difinis Newman “la homo de la konscienco”.

Kredo kaj Racio[redakti | redakti fonton]

Kroma signifa punkto de lia pensado estis la sintezo inter kredo kaj racio.

"Mi volus ke la intelekto ekspansiu kun grandega libero, kaj ke religio ĝuus egalan liberon, sed kio mi opinias estas: ke ili devus lokiĝi en la sama posteno kaj forĝiĝi en la samaj personoj.[7]

Tiu temo entenis ankaŭ la raciecon de la kredago kaj do ankaŭ de la kredo (Gramatiko de la konsento): kaj tio estis strikte interligita kun la sperta irvojo tra kiu Newman transiris al la katolika Eklezio, sintezita en la epitafo sur lia tombo: “De la ombro kaj simboloj al la vero”. Tiu procedo de adhero al la vero estis tamen por Newman pli ol simpla “rezoni” per la instrumentoj de la ”logiko”, sed postulis ankaŭ plenan personan konsenton al la vero konita.

"Por mi ne estis la logiko kiu mi antaŭenigis, [...] oni antaŭeniras kun la tuta esto, en ties konkreteco"

Kritiko al la liberalisma vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Duma la lastaj jaroj de sia vivo, li distingiĝis pro forta kritiko al la fenomeno ĉiam pli kreskanta de la relativismo kaj filozofia liberalismo aplikita al religia kampo. En lia analizo, la risko de liberalismo konsistis precipe en la fakto ke ĝi celas senigi religion je “pozitiva vero”, ĝin reduktante al simpla “afero de opinio”, al sento kaj persona prefero, Newman vidis en tiu fenomeno damaĝajn reflektiĝojn sociajn “ĉar se religio estas karakterizo tiel persona kaj tiel privata propraĵo, sekvas ke ĝin oni devas absolute ignori en la rilatoj interpersonaj. [...] Religio ĉesas esti socia gluaĵo kaj unuigilo. En tio, kaj pro tio, li vidis la originon de la pliiĝanta sekularigo en Unuiĝita Regno, konstantante fakte la disiĝon de la socio kaj de la publika dimensio el la valoroj de la evangelio kaj kristanismo.

Citaĵo
« Ĝis nun la politika povo estis kristana, Ankaŭ en ŝtatoj separitaj el la eklezio, kiel la mia, kiam mi estis juna validis ankoraŭ la eldiro: “Kristanismo estas leĝo de la lando”. Nun tia civila strukturo de la socio, kiu estis kreaĵo de la kristanismo, estas forĵetanta kristanismon. [...] Ĝis nun oni pensis ke sufiĉus religio kun ties eternaj sankcioj por certigi al nia popolo leĝon kaj ordon; nun filozofoj kaj politikistoj emas solvi tiun problemon sen kristanismo. »

Newman observis krome ke la origino de tiu “granda apostateco” estis serĉebla nur en la disvastigo de ateismo; fakte, en la anglosaksa sperto, la liberisma kriterio estas rekta sklavo de pluralismo de la Eklezio kaj de la religiaj sektoj, kiuj altrudis flankenmeton de la religia sfero el la publika debato”.

Spite tion, li ne mankis agnoski al la liberalisma penso pozitivajn valorojn:

Citaĵo
« Ni forgesu ke en la liberisma penso kuŝas multe da bono kaj vero; sufiĉas citi, ekzemple, la principoj de justeco, honesteco, sobreco, memkontrolo, favorkoreco kiuj, kiel jam rimarkigite, estas inter ĝiaj principoj plej proklamitaj kaj konstituas naturajn leĝojn de la socio. Estas nur kiam ni konscias ke tiuj principoj estas uzataj ĝuste por forigi kaj forstreki religion kiam ni estas devigataj kondamni liberismon. »

Ekumenismo[redakti | redakti fonton]

Newman estis ankaŭ la inspiranto de ekumena movado: Laŭ li, anglikanismo estas “meza vojo” inter katolikismo kaj protestantismo kaj ĝuste tiu “mezeco” povas/devas esti ankaŭ esti ponto inter kristanaj konfesioj, samkiel konstanta estis en li la referenco al la Patroj de la integra Eklezio. Multfoje li evidentigis unuigajn punktojn inter anglikanismo kaj katolikismo – kiel katolikeco kaj apostoleco – kaj en sia Tract 90, publikigita tempe de la eknaskiĝo de la Oksforda movado, li provis interpreti la la 39 religiajn artikolojn pruvante tiean konformecon al la katolika doktrino; kaj tio eĉ post sia katolikiĝo li konservis amikajn rilatojn kun la anglikana mondo.

Agnoskoj[redakti | redakti fonton]

Elstaraj ekleziuloj lin taksas almentenda en la grupo de la grandaj ekleziaj pensuloj, eĉ flanke de Sankta Paŭlo, Sankta Aŭgusteno kaj Gilbert Keith Chesterton: tion faris John O'Brien, en libreto titolita “Konversacioj kiuj ŝanĝis la mondon”

Papo Johano Paŭlo la 2-a nombris lin inter la grandaj pensistoj kiuj kapablis parigi kredon kaj racion, difinante lian penson “escepta sintezo”.

Papo Benedikto la 16-a levis lin al la gloro de la beatigo taksigante ankaŭ lian pensadon nutro por la ĉiutempa kristanaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Anglikana periodo[redakti | redakti fonton]

  • The Arians of the Fourth Century (1833)
  • Tracts for the Times (1833–1841)
  • British Critic (1836–1842)
  • On the Prophetical Office of the Church (1837)
  • Lectures on Justification (1838)
  • Parochial and Plain Sermons (1834–1843)
  • Select Treatises of St. Athanasius (1842, 1844)
  • Lives of the English Saints (1843–44)
  • Essays on Miracles (1826, 1843)
  • Oxford University Sermons (1843)
  • Sermons on Subjects of the Day (1843).

Katolika periodo[redakti | redakti fonton]

  • Essay on the Development of Christian Doctrine (1845)
  • Retractation of Anti-Catholic Statements (1845)
  • Loss and Gain (novelo – 1848)
  • Faith and Prejudice and Other Unpublished Sermons (1848-1873; Selekto 1956)
  • Discourses to Mixed Congregations (1849)
  • Difficulties of Anglicans (1850)
  • The Present Position of Catholics in England (1851)
  • The Idea of a University (1852 kaj 1858)
  • Cathedra Sempiterna (1852)
  • Callista (novelo – 1855)
  • The Rambler (eldonisto) (1859–1860)
  • Apologia Pro Vita Sua (aŭtobiografio – 1864; revizia reeldono, 1865)
  • Letter to Dr. Pusey (1865)
  • The Dream of Gerontius (1865)
  • An Essay in Aid of a Grammar of Assent (1870)
  • Sermons Preached on Various Occasions (precizigoj/1874)
  • Letter to the Duke of Norfolk (1875)
  • Five Letters (1875)
  • Sermon Notes (1849–1878)
  • Select Treatises of St. Athanasius (1881)
  • On theInspiration of Scripture (1884)
  • Development of Religious Error (1885)

Verkoj pri diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Historical Tracts of St. Athanasius (1843)
  • Essays Critical and Historical (various/1871)
  • Tracts Theological and Ecclesiastical (various/1871)
  • Discussions and Arguments (various/1872)
  • Historical Sketches (various/1872)
  • Addresses to Cardinal Newman and His Replies, with Biglietto Speech (1879).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Angelo Bottone, Newman e Wittgenstein sulla certezza, Napoli, CUEN, 1998;
  • Jose Morales, John Henry Newman, la vita, (1801-1890), edizione italiana a cura di Luca Obertello, Milano, Jaca book, 1998;
  • Luca Obertello, La grammatica dell'assenso di John Henry Newman, Milano, Jaca book, 2000;
  • Giovanni Velocci, Newman, il coraggio della verità, Città del Vaticano, Libreria editrice vaticana, 2000;
  • Lina Callegari, Newman, la fede e le sue ragioni, Milano, Paoline, 2001;
  • Don Davide Brighi, Assenso reale e scienze profane, il contributo di John Henry Newman ad una rinnovata ragione teologica, Roma, Pontificia universita gregoriana, 2007;
  • Luca Orbetello, Newman Poeta, Milano, Jaca Book, 2010; ISBN 978-88-16-30488-8
  • Lettere scelte, a cura di Carlo Lovera di Castiglione, Torino, Paravia, 1946;
  • Lettere sulla vocazione dei Filippini, Roma, Arti grafiche dell'Urbe, 1959;
  • Lettera al rev Pusey su Maria e la vita cristiana, introduzione e traduzione di Giovanni Velocci, Roma, Città nuova, 1975;
  • L'idea di Università, a cura di Angelo Bottone, Edizioni Studium, 2005;
  • La Chiesa dei Padri, profili storici, traduzione e note di Stefano Maria Malaspina, introduzione di Inos Biffi, Milano, Jaca Book, 2005;
  • Grammatica dell'assenso, a cura di Bruno Gallo, introduzione di Luca Obertello, Milano, Jaca Book, 2005;
  • Scritti filosofici, monografia introduttiva, traduzione, note e apparati di Michele Marchetto, Milano, Bompiani Il pensiero occidentale, 2005;
  • Realizations: Newman's Own Selection of His Sermons (edited by Vincent Ferrer Blehl, S.J., 1964). Liturgical Press, 2009. ISBN 978-0-8146-3290-1
  • Mary the Second Eve (compiled by Sister Eileen Breen, F.M.A., 1969). TAN Books, 2009. ISBN 978-0-89555-181-8

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En ĵurnalo "Avvenire" de 30-10-2009, Kardinalo Newman, nevidebla patro en la Koncilio
  2. [1]
  3. Wilson C.P., Alfred (1963). Blessed Dominic Barberi, Apostle of Christian Unity, paĝ. 11
  4. Tiam la kardinaloj dividiĝis laŭ tri kategorioj: kardinaloj diakonoj, kardinaloj pastroj, kardinaloj episkopoj. Nun ili estas enkadrigitaj en unika kategorio, tiu episkopa
  5. Carlo Snider, Il cardinalato di Newman
  6. Una trappola mortale su tutta la terra. Discorso di Newman in occasione della sua nomina a cardinale. L'Osservatore Romano - 9-04-2010
  7. Prelego ĉe la universitato de Dublino

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]