Ŝablono-Diskuto:Informkesto atenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo Atenco de la 20-a de julio 1944 uziĝas tiu-ĉi ŝablono, kaj la kolonelo Claus Schenk von Stauffenberg, kiu provis murdon de Adolf Hitler kaj per tio finigon de la freneza Dua Mondmilito, seke nomiĝas ĉe la ŝablona parametro "Krimulo". Persone mi konvinkatas, ke el internacia kaj nuntempa perspektivo ne eblas nomi la atencinton von Stauffenberg krimulo, sed la diktatoron Adolf Hitler, kvankam el la perspektivo de la diktatora reĝimo de Nazia Germanio kompreneble von Stauffenberg plenumis krimon per la provo murdi la diktatoron. Sed la parametro "krimulo" kondamne juĝas, ke atenco nepre estas krimo kaj la atencanto nepre krimulo, sendepende ĉu la viktimo de la atenco estas senperfortulo aŭ amasmurdisto. Tamen por iuj atencoj, kiel tiu de la 20-a de julio 1944, estas bonaj humanismaj kialoj. Tial mi proponas pli neŭtraligi la lingvouzon, kaj nomi la parametron "krimulo" pli bone "atencanto" (aŭ, se vi volas, pli longe "plenuminto de la atenco"), kaj la parametron "verŝajna krimulo" pli bone "verŝajna atencanto" (aŭ, se vi volas, pli longe "verŝajna plenuminto de la atenco").

Jes, kompreneble. ✔ Farite. - 19:01, 28 apr. 2021 (UTC)