Bruno de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Bruno de Kolonjo < Kartuzianoj


Bruno de Kolonjo naskiĝis inter 1027 kaj 1030 kaj mortis la 6an de Oktobro 1101. Li estas sanktulo kaj fondinto de la Kartuzianoj.

Bruno studis ĉe la katedralaj lernejoj en Kolonjo kaj Reims filozofion kaj teologion. 1056 li fariĝis estro de la katedrala lernejo de Reims. Kiel juna kaj bone edukita homo de sia tempo, li ne evitis la konfliktojn de sia tempo; en la konflikto inter la eklezio kaj la sekularaj princoj pri la investituro (de la ekleziaj oficoj) li defendis la pozicion de la eklezio kontrau la sekularaj ŝtatestroj. Kiam la sekularema Manasses la Unua de Gourney fariĝis ĉefepiskopo de Reims, Bruno devis fuĝi kaj forlasi Reims'on. Post la eloficigo de Manasses la Unua en la jaro 1080 Bruno ne reiris al Reims, sed aliĝis al la benedikta monaĥejo Molesme.

1084 la abato permesis al li, krei ermitejon en la proksima dezerto de Sêche-Fontaine. Baldaŭ aliĝis al Bruno pliaj ermitoj, kaj la tereno en Sêche-Fontaine fariĝis tro malgranda. Tial episkopo Hugo de Grenoblo donis al ili terenon en la valo La Chartreuse en la francaj alpoj, kie Bruno kreis kune kun ses kunuloj pli grandan ermitejon, la Grandan Kartuzion.

En la jaro 1090 iama lernanto de Bruno, la nove elektita papo Urbano la Dua vokis Brunon kiel sian konsiliston al Romo. Bruno malakceptis la ofertitan al li episkopujon Reggio. 1091 Bruno fondis plian Kartuzion en La Torre en Kalabrio (hodiaŭ: Serra San Bruno), kie li vivis ĝis sia morto. Bruno mortis la 6an de Oktobro 1101. Papo Leono la Deka deklaris Brunon sanktulo en la jaro 1514.

Simile al Sankta Romulado de Camaldoli, la fondinto de la ordeno de la Kamaldolanoj, Bruno de Kolonjo komence de la dua jarmilo firmigis la plenan sindonon al Dio kaj la forlason de la mondo en la ordena vivo.