Leono la 10-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo
Leono la 10-a
Raffael 042.jpg
Naskonomo Giovanni di Lorenzo de' Medici
Komenco de pontifiko 9-a de marto 1513
Fino de pontifiko 1-a de decembro 1521
Antaŭulo Julio la 2-a
Sekvanto Adriano la 6-a
Dato de naskiĝo 11-a de decembro 1475
Loko de naskiĝo Florenco, Italio
Dato de morto 1-a de decembro, 1521
Loko de morto Romo
v  d  r
Information icon.svg
Leono la 10-a laŭ Rafaelo

Dua filo de Lorenzo la Grandiozo kaj de Klarisa Orsino, Johano de Mediĉo naskiĝis la 11-an de decembro 1475 en Florenco kaj mortis en Romo la 1-an de decembro 1521. Li estis papo kun la nomo Leono la 10-a de la 11-a de marto 1513 ĝis sia morto.

Dum li estis ankoraŭ tre juna, liaj gepatroj lin destinis por pastreco. Li estis tonsurita en 1482 kaj poste profitis de sinsekvaj promocioj danke al la potenco kaj al la riĉeco de siaj gepatroj. En 1483 li estis nomumita de Siksto la 4-a apostola protonotario. En 1486 li ricevis sen devo rezidi la faman abatejon de Monto Kasino, fonditan de Benedikto de Nursio.

En 1489, kvankam li ankoraŭ estis 13-jara, li ricevis kardinalan ĉapelon el la manoj de Inocento la 8-a. Tamen li devis sin deteni porti la insignojn de sia altofico ĝis 1492. Tiujare li partoprenis je la konklavo, kiu papigis Rodrigon Borĝon kun la nomo Aleksandro la 6-a, kontraŭ kiu elekto li ege oponis.

Post la elekto li revenis al Florenco, kie lia patro ĵuse mortis. Lia familio estis elpelita el la urbo en 1494 kaj li mem devis fuĝi maskovestita kiel franciskano. Li poste vivis kiel diletanto, konservante tamen vivmanieron pli diskretan ol liaj kolegoj kardinaloj. La malsano de Julio la 2-a, en 1511, donis al li la ideon kandidatiĝi por lin postveni. Samjare li estis nomumita legato en Bolonjo kaj li estis kaptita ĉe la batalo de Raveno. Li sukcesis fuĝi, dum lia familio revenis en Florencon.

La 21-an de februaro 1513 Julio la 2-a mortis kaj Johano de Mediĉo estis elektita papo kun la nomo Leono la 10-a.

Leono la 10-a estis granda protektanto de la belartoj. Li laborigis por li Rafaelon, kiu pentris lian bildon, admireblan nun en la Galerio Pitti de Florenco. Rafaelo ankaŭ finis la ĉambrojn (stanze) de la papa palaco menditajn de Julio la 2-a. Li mendis kritikan eldonon de Danto kaj amasigis grandan aron da manuskriptoj. Bedaŭrinde li komencis sian regadon per serio de grandaj festoj, kiuj rapide elĉerpis la riĉaĵon postlasitan de Julio la 2-a; por havigi al si monon Leono la 10-a tiam utiligis la tradician metodon de la papoj: kreadon de oficoj kaj disvendadon de indulgencoj.

Sub lia papado okazis la afero Reuchlin. Johano Reuchlin [rojĥlin], aŭtoro de hebrea gramatiko luktis kontraŭ la Inkvizicio kun la helpo de la tiamaj humanistoj, koncerne la Talmudon. En 1515 Leono la 10-a decidis favore al la sciencisto. Lin ĉirkaŭadis amikoj de Erasmo kaj li ŝajnis malfermita al la novaj ideoj.

Je la 3-a de januaro 1521 li ekskomunikis Martenon Lutero.

Onidiroj estas, ke je sia papiĝo Leono diris al sia frato: "Ĉar Dio donis al Ni la papecon, ni profitu de ĝi." Li trairis Romon kun procesio, en kiu partoprenis burleskuloj, panteroj kaj blanka elefanto kaj servigis al si manĝojn kun 65 pladoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]