Postulato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Postulato estas tezo, pri kiu oni postulas, pro la bezono de la demonstrado, ke ĝi estu akceptata kiel vera, kvankam ne demonstrita.

Same kiel postulatoj, aksiomoj estas nepruveblaj asertoj. Historie la diferenco estis, ke aksiomojn oni konsideris memevidentaj, sed postulatojn ne. En nuntempa matematiko la distingo nebuliĝis, kaj oni ĝenerale uzas la du vortojn samsignife.

Multaj aksiomoj de Geometrio en la verko de Eŭklido - "Komencoj", estis nomitaj postulatoj. Oni nomas postulatojn ankaŭ aksiomojn kaj regulojn de formalaj sistemoj, t.e. de iuj teorioj priskribitaj per formala lingvo kaj bazitaj sur ia aksiomaro.

[redakti] Notoj kaj referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj