Kartuĥa Monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartuĥa Monaĥejo.

La Kartuĥa Monaĥejo, en hispana Monasterio de Santa María de las Cuevas (Monaĥejo de Sankta Maria de la Grotoj), konata ankaŭ kiel Monasterio de la Cartuja (Kartuzia Monaĥejo, nome de Kartuzianoj, estas sur la insulo Cartuja [karTUĥa] de Sevilo (Andaluzio, Hispanio).

Ĝi estas unu de kvar kartuziaj monaĥejoj en Andaluzio. Ekde 1997 ĝi estas sidejo de la Andaluza Centro de Nuntempa Arto kaj de la rektorejo de la Internacia Universitato de Andaluzio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Klostro, 15-a jarcento.
Gotik-mudeĥara volbo, 15-a jarcento.

Antaŭ iĝis monaĥejo, almohadoj en la 12-a jarcento havis tie fornojn por produkti ceramikon profite de la loko ĉe la rivero Gvadalkiviro kaj de la abundo de argilo kiun ili elfosis farante kavaĵojn (poste same faris la ceramikistoj de la jam kristana sevila kvartalo Triano). Legendo estas, ke en 1248 oni trovis tie figuron de la Virgulino Maria en unu el la kavaĵoj (supozite kaŝita dum la islama epoko). En tiu zono oni konstruis la ermitejon de Sankta Maria de las Cuevas (de la kavaĵoj aŭ de la grotoj), en kiu oni metis tiu figuron.​ ​

Fine de la 14-a jarcento estante sevila ĉefepiskopo Gonzalo de Mena y Roelas, tiu donis la ermitejon dekomence al franciskanoj por fondi monaĥejon, sed poste oni atribuis ĝin al kartuzianoj en 1401. La fondo estis aprobita en 1404 de la papo Benedikto la 13-a. El 1407 okazis plendoj pro la konfisko de la mono de la monaĥejo fare de la infanto Fernando de Antequera, por siaj militoj de la Reconquista. Laŭlonge de la 15-a kaj 16-a jarcentoj la monaĥejo ricevis malavarajn donacojn de mono kaj bienoj el andaluzaj gravuloj kaj tial ĝi prosperis. Multaj hispanaj gravuloj vizitis la monaĥejon kiel la imperiestro Karlo la 5-a, lia filo Filipo la 2-a, la plurfakulo Benito Arias Montano, la reformistino Tereza el Avilo, la pentristoj Francisco de Zurbarán kaj Francisco Pacheco ktp. Aliflanke la monaĥejo suferis inundojn en 1485, 1595, 1603, 1626 kaj 1784 kaj la rezultojn de la Lisbona tertremo en 1755.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bernales Ballesteros, Jorge (1988). «El Sagrario de la Cartuja de Cuevas». Laboratorio de Arte (Universidad de Sevilla) (1): 145-164. Konsultita la 20an de julio 2021.
  • Fernández Rojas, Matilde (2009). Patrimonio artístico de los conventos masculinos desamortizados en Sevilla durante el siglo XIX: trinitarios, franciscanos, mercedarios, cartujos, jerónimos, mínimos, menores, obregones y filipenses. Sevilla: Secretariado de Publicaciones de la Diputación de Sevilla. ISBN 978-84-7798-273-9.
  • Antequera Luengo, Juan José (1992). La Cartuja de Sevilla: historia, arte y vida. Madrid: Anaya: Quinto Centenario. ISBN 84-207-4725-4.
  • La Cartuja de Sevilla: ribera, monasterio, fábrica, corta y recinto. Sevilla: Sociedad Estatal para la Exposición Universal de Sevilla 92. 1988.
  • Cuartero y Huerta, Baltasar (1988). Historia de la Cartuja de Santa María de las Cuevas, de Sevilla, y de su filial de Cazalla de la Sierra. Madrid: Turner. ISBN 84-7506-221-0.
  • Santos Torres, José (1992). El Monasterio de la Cartuja en la historia de Sevilla: 1400-1992. Sevilla: Rodríguez Castillejo. ISBN 84-87041-96-5.
  • Serra Pickman, Carlos; Romero de Solís, Pedro (1992). Cristóbal Colón, sus estancias y enterramiento en la Cartuja de Sevilla. Sevilla: Offo. ISBN 87-7117-051-5.
  • Recio Mir, Álvaro (1999). "Sacrum senatum": las estancias capitulares de la catedral de Sevilla. Sevilla: Focus-Abengoa. ISBN 84-7117-051-5.
  • Pérez, Joseph (2015) [2007]. Teresa de Ávila y la España de su tiempo (4ª edición). Madrid, México, Buenos Aires, San Juan de Puerto Rico y Santiago de Chile: Algaba. ISBN 978-84-96107-80-9.
  • De Vallés, Joseph (1792). Primer instituto de la sagrada religión de la cartuxa. Fundaciones de los conventos de toda España, mártires de Inglaterra y generales de toda la orden (2a eldono). Barcelona: Mateo Barceló. Impresor y librero.