Lisbona tertremo en 1755

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo en kupro rilata al la Lisbona Tertremo en 1755.

La lisbona tertremo en 1755, ankaŭ konata simple kiel la lisbona tertremo aŭ la tertremo de 1755, estis tertremo okazinta en la 1-a de novembro 1755 je la naŭa horo matene (oni konsideras je 9:20), kiu kaŭzis preskaŭ kompletan detruon de Lisbono kaj krome atingis grandan parton de la algarva marbordo, suda regiono de Portugalujo. Post la tertremo okazis, krom pluraj brulegoj, cunamo, kiu oni kredas estis pli ol 20 metrojn alta kaj, kune kun la brulegoj, mortigis inter sesdek mil kaj cent mil homojn. Tio ĝin igas unu el la kvin plej mortigaj tertremoj en la homara historio, kaj ĝi markas la "prahistorion de moderna Eŭropo" laŭ kelkaj historiistoj. Geologoj taksas je 9 gradoj en la Skalo de Richter la fortecon de tiu tertremo.

Lisbona tertremo kaŭzis grandegan impakton politikan kaj sociekonomian en la tiama Portugalujo kaj komencigis la unuajn studojn pri "tio, kion kaŭzas tertremo en ampleksa areo". Tial ĝi naskis la modernan sismologion kaj estis daŭre diskutita de la filozofoj de la Jarcento de la Lumoj, kiel Voltero. Pro tio ĝi ankaŭ inspiris disvolviĝojn en la kampoj de Teodiceo kaj de la filozofio pri la Sublimo.

La tertremo[redakti | redakti fonton]

La lisbonan tertremon oni sentis matene de la 1-a de novembro 1755, tago koincidanta kun la katolika festotago de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝian surcentron oni ekzakte ne konas, kaj pluraj sismologoj proponas lokojn malproksimajn centojn da kilometroj inter si. Tamen ĉiuj konsentas pri iu surcentro en la maro, inter 150 kaj 500 km sudoriente de Lisbono, kaj ĉefe post alia forta tertremo en 1969, en la Banko de Goringo (Banco de Gorringe), tiu loko estas indikata kiel la plej ebla loko por la surcentro de la tertremo de 1755.

Raportoj de tiu tempo asertas, ke la tremojn oni sentis, depende de la loko, dum 6 minutoj ĝis du horoj kaj duona, kiam ili kaŭzis tiom grandajn fendojn, tiel ke ĝis hodiaŭ oni povas rimarki iliajn spurojn en Lisbono. Pro la pluraj disfaloj en la urbo la postvivintoj serĉis rifuĝon ĉe la haveno kaj tiam spektis neatenditan malantaŭeniron de la akvoj, kiu montris la marfundon plenan de ŝipaj detruaĵoj kaj perditaj ŝarĝoj.

Post iomaj dekoj da minutoj alvenis cunamo, konsiderata 20 metrojn alta, kiu inundis la havenon kaj la urbocentron. En la areoj ne atingitaj de la cunamo disvastiĝis fajro, kaj la brulegoj daŭris almenaŭ kvin tagojn, ĉar ĉiuj forkuris kaj ne estis homo por ĉesigi la fajron.

Ebla situo de la surcentro de la lisbona tertremo.

Lisbono ne estis la sola portugala urbo atingita de tiu katastrofo. La tuta sudo de Portugalujo, nome Algarvo (Algarve), estis atingita, kaj la detruo estis ĝenerala. La ŝokajn ondojn de la tertremoj oni sentis tra tuta Eŭropo kaj ankaŭ en norda Afriko. La marmovoj kaŭzitaj de la tektoniko atingis tiun parton de Afriko kaj ankaŭ la nordajn marojn de Eŭropo, nome la finnlandan maron, kaj oni ilin sentis eĉ tra Atlantiko, ĉar ili atingis ankaŭ tiom malproksimajn lokojn, kiaj Martiniko kaj Barbado.

El 275 mil loĝantoj en Lisbono - oni kalkulas - 90 mil mortis, kaj aliaj 10 mil homoj estis viktimoj en Maroko. Ĉirkaŭ 85% de la konstruaĵoj en Lisbono estis detruitaj de la tertremo, inkluzive famaj palacoj, bibliotekoj, monaĥinejoj, preĝejoj kaj hospitaloj. Tiujn, kiuj ne falis pro la tertremo, la cunamo kaj la fajro detruis.

Ruinoj de la Karmelida Monaĥinejo (Convento do Carmo), Lisbono

La ĵus konstruita Domo de la Opero, malfermita nur ses monatojn antaŭ la tertremo, estis tute vorita de la fajro. La Reĝa Palaco (Palácio Real), kiu troviĝis ĉe la bordo de la rivero Taĵo, kie hodiaŭ estas la Terreiro do Paço, estis detruita de la tertremoj kaj de la cunamo. Ene de tiu palaco la biblioteko kun pli ol 70 mil volumoj kaj centoj da artaĵoj, inkluzive pentraĵoj de Tiziano, Rubens kaj Correggio, tute perdiĝis. La valorplena Reĝa Arĥivejo (Arquivo Real) kun dokumentoj rilataj al la oceana esplorado kaj aliaj antikvaj dokumentoj ankaŭ perdiĝis. Kaj la sama okazis al la historiaj registroj de la vojaĝoj faritaj de Vasco da Gama kaj Kristoforo Kolumbo. La tertremo plie detruis la plej grandajn preĝejojn de Lisbono, nome la Katedralon de Sankta Maria kaj la bazilikojn de Sankta Paŭlo, Sankta Katarino, Sankta Vincento de For kaj krome la Bazilikon de la Mizerikordo. La ruinojn de la Karmela Monaĥinejo (Convento do Carmo) oni ankoraŭ povas vidi en la urbocentro. La tombo de Nuno Álvares Pereira en tiu monaĥinejo tamen perdiĝis. Sennombraj konstruaĵoj tute malaperis, inkluzive multe da ekzempleroj de la arĥitekturo de la manoela periodo en Portugalujo, sed eble la plej kompatinda perdo okazis en la Reĝa Hospitalo de Ĉiuj Sanktuloj (Hospital Real de Todos os Santos), kies pacientoj, atingitaj de la fajro, mortis brulvunditaj.

La sekvintaj tagoj[redakti | redakti fonton]

La reĝa familio eskapis senvunde de la katastrofo. La Reĝo Jozefo la 1-a de Portugalujo kaj la kortego estis lasinta la urbon post meso dum la unuaj horoj de la mateno kaj troviĝis en Santa Maria de Belém, en la ĉirkaŭo de Lisbono. Tiun eliron la reĝo ŝuldas al deziro de la princinoj pasi la ferion (la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj) for de la urbo. Post la katastrofo D. Jozefo la 1-a tamen akiris klaŭstrofobion kaj vivis de tiam en luksa tendaro en la kvartalo Alto da Ajuda, nomita Real Barraca da Ajuda ("Reĝa Tendo de Aĵuda") en Lisbono.

Samkiel la reĝo, la Markizo de Pombal, tiama Ŝtata Sekretario por Eksterlandaj Aferoj kaj Milito kaj iĝonta Ĉefministro, ankaŭ supervivis la tertremon. Per la pragmatismo, kiu markis lian venontan registaron, la markizo ordonis al la armeo la tujan rekonstruon de Lisbono. Oni rakontas, ke pri la demando "Kion nun?" li respondis "Oni enterigu la mortintojn kaj zorgu la vivantojn", sed tiu dialogo eble estas apokrifa. Ĉiel ajn lia rapida decido ebligis la pretigon de fajrestingistoj por batali kontraŭ la fajro kaj forigi la milojn da kadavroj por eviti epidemiojn.

La ministro kaj la reĝo donis la taskon rekonstrui Lisbonon al la reĝaj arĥitektoj kaj inĝenieroj, kaj malpli ol unu jaro post la tertremo jam ne troviĝis ruinoj en la portugala ĉefurbo, kaj la laboroj bone okazis. La reĝo deziris urbon novan kaj ordoplenan, tial grandaj placoj kaj larĝaj kaj rektaj avenuoj markis la novan Lisbonon. Tiutempe iu demandis al la markizo kial estas tiom larĝaj stratoj, kaj tiu respondis: "iam oni ilin trovos mallarĝaj".

La nova urbocentro, kiun hodiaŭ oni konas kiel Baixa Pombalina, estas unu el la noblaj partoj de Lisbono. Tie estas la unuaj konstruaĵoj kun protekto-sistemo kontraŭ tertremo. Tian teknikon oni testis en modeloj el ligno, dum militaj trupoj, marŝante, simulis la tertreman vibradon.

Sociaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« La unua tago de la nuna monato restos enmemora dum ĉiuj jarcentoj pro la tertremoj kaj brulegoj, kiuj ruinigis grandan parton de tiu urbo. »
— Gazeta de Lisboa, Novembro de 1755

La Lisbona Tertremo atingis multe pli ol la urbo kaj ĝiaj konstruaĵoj. Lisbono estis tiam la ĉefurbo de katolika lando, kun granda tradicio konstrui monaĥinejojn kaj preĝejojn kaj sin donanta al la evangeliigon de siaj kolonioj. Ĉar la tertremo okazis en sankta tago kaj detruis plurajn gravajn preĝejojn, tial tio levis multe da religiaj demandoj tra tuta Eŭropo. Por la religia racio de la 18-a jarcento la tertremo estis manifestacio de la dia iro malfacilege eksplikebla.

En la politika kampo la tertremo ankaŭ estis detruega. La ministro Markizo de Pombal estis la preferato de la reĝo, sed ne plaĉis al la alta portugala kortego, kiu disputis la povon kaj la favorojn de la monarĥo. Sed post la 1-a de novembro la efikecon de la agado de la markizo, kies titolon li akiris jam en 1770, al li donis pli grandan spacon antaŭ la reĝo, kiu ankaŭ profitis la okazon por plifortigi sian povon kaj firmigi la absolutismon.

Tio kaŭzis tiom da malkontento tra la aristokrataro, ke oni eĉ provis sensukcese murdi la reĝon, kaj tiutempe oni ankaŭ eliminis la familion Távora. Krom tiuj politikaj problemoj, la tertremo kompreneble frustris la celotajn agadojn de la portugala imperio en siaj kolonioj.

La tertremo kaj la filozofio de la Jarcento de la Lumoj[redakti | redakti fonton]

Voltero (1718), filozofo de la jarcento de la Lumoj, kiu esploris la tertremon en siaj verkoj.

La jaro 1755 markas epokon de granda socia transformiĝo: la industria revolucio, la jarcento de la lumoj kaj kapitalismo kreas la bazon de moderna socio en pluraj eŭropaj landoj, ĉefe en okcidenta Eŭropo. La lisbona tertremo sendube sufiĉe influis plurajn filozofojn de la Jarcento de la lumoj. Multaj el ili menciis aŭ raportis la tertremon en siaj verkoj, el kiuj elstaras Voltero, ĉefe en Candide kaj en la Poème sur le désastre de Lisbonne. La arbitreco de la supervivo estis tio, kio pleje markis la aŭtoron, kiu satirigis la ideon - defendita de pensantoj, ekz. Gottfried Wilhelm Leibniz kaj Alexander Pope - laŭ kiu "tiu estas la plej bona ebla mondo". Kiel skribis Theodor Adorno, "la tertremo de Lisbono estis sufiĉa, por ke Voltero forpelu la teodiceon de Leibniz" (Negative Dialectics, 361). Poste, en la 20-a jarcento - ankaŭ laŭ Adorno, la tertremo estis komparata al la holokaŭsto - ia katastrofo de dimensio tia, ke ĝi sola povis havi tiom transformpovan kaj profundan impakton sur la kulturo kaj filozofio eŭropaj. Tiu interpreto de Adorno funkcias kiel ekzemplo al lia interpreto de la okcidenta historio, tre kritika al la moderna socio kaj asociita al ideologia vidpunkto ne tiom malproksima al tiu de la marksismo.

La koncepto sublimo , kvankam jam kreita antaŭ 1755, estis disvolvita en filozofio kaj levita al temo de grava rolo de Immanuel Kant, parte pro ties provo kompreni la tertremon kaj la cunamon. Kant publikigis tri tekstojn pri la tertremo. La juna Kant, allogita de tiu fenomeno, kolektis ĉiujn informojn pri la katastrofo, ĉefe pere de raportoj presitaj en informiloj kaj uzis tiujn informojn por krei teorion pri la origino de tertremoj. La teorio de Kant, kiu parolis pri dislokiĝo de grandegaj subteraj kavernoj plenaj de gasoj en alta temperaturo, estis, malgraŭ tio, ke poste oni ĝin konsideris falsa, unu el la unuaj sistemaj provoj ekspliki tertremojn per naturaj kaŭzoj, anstataŭ supernaturaj. Laŭ la marksisma filozofo Walter Benjamin, la eta kajero de Kant pri la afero reprezentas eble la komencon de la scienca geografio en Germanujo. La sama aŭtoro ankaŭ asertas, ke tio "estis certe la komenco de sismologio", tamen eble la komencon de sismologio oni devas konsideri kiel okazintan en Portugalujo, pro la studoj stimulitaj de la Markizo de Pombal.

La postmoderna pensanto Werner Hamacher defendas la ideon, laŭ kiu la konsekvencoj de la tertremo atingis la filozofian terminaron kaj eĉ transformis la metaforojn "fundamentado" kaj "fundamento" de la filozofiaj teorioj, kiam tio montris, kiel ili povas "tremi" antaŭ la necerteco: "sub la impreso kaŭzita de la tertremo de Lisbono, kiu tuŝis la eŭropan penson dum unu el ties plej sentemaj epokoj, la metaforoj por 'fundamento' (ground en la angla) kaj por 'tremoj' tute perdis sian ŝajnan malkoherecon; ili ne plu estas simplaj vortfiguroj" (paĝ. 263). Hamacher defendas, ke la fondinta certeco de la filozofio de René Descartes suferis konsiderindan "tremon" post la tertremo de Lisbono.

La naskiĝo de sismologio[redakti | redakti fonton]

La efikeco de la tiama ministro de Portugalujo ne limiĝis en la rekonstruo de Lisbono. La Markizo de Pombal ordonis enketon, dissendita en ĉiun paroĥon de Portugalujo por koni la kaŭzon kaj la efektojn de la tertremo. La enketo enhavis aparte la jenajn demandojn:

  • Kiom da tempo daŭris la tertremo?
  • Kiom da ripetoj oni sentis?
  • Kiajn damaĝojn kaŭzis la tertremo?
  • Ĉu la bestoj agis malkutime?
  • Kio okazis al la putoj?

La respondoj ankoraŭ estas arĥivitaj en la Turo de Tombo (Torre do Tombo). Pere de tiuj respondoj eblis al la moderna sciencistaro preni konfidajn informojn kaj tial kompreni la fenomenon laŭ scienca rigardo. La enketo de la Markizo de Pombal estis la unua iniciato pri objektiva priskribo en la kampo sismologia, kio igis lin pioniro de sismologio.

La geologiaj kaŭzoj de la tertremo kaj de la sismologia aktiveco en la lisbona regiono ankoraŭ estas tamen kialo por scienca diskuto. En tiu regiono ekzistas indiko pri okazo de grandaj tertremoj kun periodeco de ĉirkaŭ 300 jaroj. Lisbono troviĝas ĉe geologia rompejo, sed la plimulto da detruegaj tertremoj, kia la lisbona tertremo en 1755, nur okazas ĉe la limo de tektonikaj platoj. Kelkaj portugalaj geologoj sugestas, ke la tertremo estis rilata al la subdukcia zono de la oceano Atlantiko, inter la tektonikaj platoj eŭroazia kaj afrika.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Benjamin, Walter. The Lisbon Earthquake. En: Selected Writings, vol. 2. Belknap, 1999.
  • Hamacher, Werner. The Quaking of Presentation. En: Premises: Essays on Philosophy and Literature from Kant to Celan, pp. 261-293. Stanford University Press, 1999.
  • Marques, J. O. de Almeida. Voltaire e um episódio da história de Portugal (PDF). Originale en: Meditações - Revista de Ciências Sociais, vol. 9 n-ro 2. Londrina, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.