Arĥitekturisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arĥitekto)
Saltu al: navigado, serĉo
Arĥitekturisto kun desegnotabloj

Arkitekturisto (ankaŭ arĥitekto) estas persono kiu profesie projektas konstruaĵojn kaj okupiĝas pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstruaĵoj ĉiaspecaj. La baza kompetenteco de la arkitekturisto estas la - super konstruado leviĝanta - kreado de arkitekturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antaŭaj tempoj la arkitekturistoj havis alian titolon: mastro de konstruado. Ili ricevis tre tradician ĝeneralan edukon. Laŭ malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj inĝenieroj kaj en la mezepoko la monaĥoj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.

Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekonomio kaj tekniko dum la industriiĝo, la profesio arkitekturisto fariĝis aparta akademia disciplino. Ekestis enorma antaŭeniĝo en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) kaŭzis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitekturistoj. La komplekseco daŭre kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis specialiĝo en diversajn fakdisciplinojn, inter alie urboplanado, pejzaĝo-arkitekturo, arkitekturisto de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.

Tasko[redakti | redakti fonton]

Arkitekturisto ricevas taskon por projekti konstruaĵon. La taskodonanto povas esti unuopulo aŭ ampleksa organizaĵo. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo, iu loĝej-organizanto, urbestraro, asocio, fondaĵoeklezio, estraro de fabriko aŭ entrepreno, registara instanco kaj tiel plu.

La arkitekturisto post ricevi taskon faras la antaŭprojekton por pludiskuti ĝin kun la investistoj. La arkitekturisto faras ankaŭ la antaŭkalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ĉi fazo, la arkitekturisto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.

Foje iu instanco petas al diversaj arkitekturistoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej taŭgan ensendaĵon (ofte la ensendaĵo devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.

Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekturisto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.

Arkitekturisto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ĉio laŭ la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.

Desegnado[redakti | redakti fonton]

Depende de la grandeco de la arkitekturofico, la arkitekturisto mem faras la skizon kaj antaŭprojekton aŭ transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. Ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.

Gravaj arkitekturistoj[redakti | redakti fonton]

Antoni GAUDI
Alvar Aalto
Donato Bramante
Santiago Calatrava
Willem Marinus Dudok
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Ferdinand Fellner
Antoni Gaudí
Jules Hardouin-Mansart
Le Corbusier
Károly Kós (1883-1977) hungara arkitekturisto
Pierre Cuypers
Jacques Lemercier
Louis Le Vau
Mies van der Rohe
Eugène Viollet-le-Duc
Otto Wagner

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]