Willem Marinus Dudok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbodomo Hilversum
Benzinstacio en Groningen (regna monumento)

Willem Marinus DUDOK (naskiĝis je la 6-a de julio, 1884 (Amsterdamo); mortis je la 6-a de aprilo, 1974 (Hilversum Nederlando), estis nederlanda modernisma arkitekto.

Dudok fariĝis Urba Arkitekto por la urbo Hilversum en 1928 kaj formplanis multajn publikajn konstruaĵojn kaj tutajn kvartalojn tie, plej fama estas la urbodomo de Hilversum , finkonstuita en 1931. La frua stilo de Dudok originis de la Amsterdama Skolo sed la drama amaseco, nesimetrieco, la transpendantaj tegmentrandoj kaj aliaj elementoj de lia gvidmarkilo urbodomo estis klare infuitaj de Frank Lloyd Wright kaj la Ĉikaga Prairie School (Preria Skolo}. Dudok kontinuigas produkti progresivajn, nederlandajn modernismajn strukturojn en Hilversum dum jardekoj, tra la 1960-aj jaroj, kaj havis internacian influon. Li ricevis la RIBA Oran Medalon en 1935 kaj la AIA Oran Medalon en 1955.