Alexander Pope

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Pope
Persona informo
Alexander Pope
Naskiĝo 21-an de majo 1688 (1688-05-21)
en City
Morto 30-an de majo 1744 (1744-05-30) (56-jaraĝa)
en Twickenham
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Londono vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglalatinagreka vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Twyford School vd
Partio Tories vd
Subskribo Alexander Pope
Familio
Patrino Edith Pope vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo poeto • literaturhistoriisto • tradukistoverkistofilozofo vd
Verkado
Verkoj La Rabo de la Buklo ❦
Messiah ❦
Eloisa to Abelard ❦
An Essay on Criticism vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander POPE aŭ esperante Aleksandro POPO (naskiĝis la 21-an de majo 1688, mortis la 30-an de majo 1744) estis brita verkisto kaj tradukisto de novklasikismo.

Alexander Pope

Li estis unu el la unuaj profesiaj verkistoj de verkoj kiuj ne estis dramoj. La eldono de liaj kolektitaj verkoj, en 1717, faris lin la ĉefa reprezentanto de la letera verkado. Lia plej citata verko estas la filozofa poemo Essay on Man, sed liaj majstroverkoj estas vers-satiroj. Li konatiĝis ankaŭ per sagacaj-satirikaj kaj amare-agresaj disputoj kun aliaj verkistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Pope estis tolkomercisto de Londono, kaj li kaj lia familio estis romkatolikoj. En 1700 la familio translokiĝis al vilaĝo en Berkshire, pro leĝo kiu devigis romkatolikojn loĝi pli ol dek mejloj for de Londono kaj Westminster. Kiam li havis 12 jarojn Pope eksuferis pro sepco de tunerkulozo kaj iĝi ĝibulo. Li neniam edziĝis sed havis multajn amikinojn, kun kiu li sprite korespondis.

En 1709 aperis lia unua poemaro, kiu enhavis pastoralajn poemojn, kaj tuj famis.

De 1715 al 1720 li tradukis la Iliadon de Homero. Per tiu laŭdegata traduko li gajnis pli ol mil pundojn. Poste li pliriĉiĝis per traduko de la Odiseo, por kiu li dungis helpantojn.

Ankaŭ popularis liaj satiroj kaj aliaj poemoj.

Kun la profitoj de lia traduko de la Iliado, li konstruigis domon kaj belan ĝardenon en Twickenham (nun suburbo de Londono). En tiu urbo li entombiĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Plejparte, influate de John Dryden, Pope uzis la riman jamban pentametron. Liaj ĉefaj verkoj estas:

  • Pastorals (1709)
  • An Essay on Criticism (1711)
  • The Rape of the Lock (1712; pligranda versio eldoniĝis en 1714)
  • Windsor Forest (1713)
  • Traduko de la Iliado (1715-1720)
  • Eloisa to Abelard (1717)
  • Elegy to the Memory of an Unfortunate Lady (1717)
  • Traduko de la Odiseo (1725-1726)
  • Peri Bathous, Or the Art of Sinking in Poetry (1727), prozaĵo en kiu Pope satiris aliajn poetojn
  • The Dunciad (1728; pligranda versio eldoniĝis en 1743)
  • Moral Essays (kvar vers-satiroj, 1731-1734)
  • Essay on Man (1733-1734)
  • Imitations of Horace (1733-1738)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eseo pri la kritikado, Angla Antologio, p.160 - 162, vol. 1